Pematangsiantar
Pematangsiantar (foje skribita kiel Pematang Siantar, ofte mallongigita kiel Siantar, ĉine 先達) estas urbego en interno de la insulo Sumatro, en provinco Norda Sumatro en Indonezio. Pematangsiantar konsistas el 8 distriktoj.
Pematangsiantar | |||
---|---|---|---|
urbo de Indonezio | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 278 055 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 3 477 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 2° 58′ N, 99° 4′ O (mapo)2.9699.06Koordinatoj: 2° 58′ N, 99° 4′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 388 m [+] | ||
Areo | 79,97 km² (7 997 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+07:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pematangsiantar [+] | |||
Geografio redakti
Pematangsiantar situas pli proksime al la norda marbordo, ol la suda. Provinca ĉefurbo Medano troviĝas 82, Binjai 96, Gunungsitoli 249, Pekanbaru 379, Banda Aceh 506, Batam 589, Palembang 915, ĉefurbo Ĝakarto 1332, Bandungo 1450, Semarang 1677, Jogjakarto 1733, Surabajo 1896, Makassar 2435 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
Antaŭ 1907 Pematangsiantar estis memstara regno aŭ reĝlando. En 1907 la nederlandanoj prenis kontrolon, kiu daŭris ĝis la japana dominado (1942-1945). Indonezio proklamis sian liberecon en 1945, Pematangsiantar ricevis sendependan statuson. En 1974 ĝi estis nomumita kantona ĉefurbo.
Ekonomio redakti
La industria sektoro estas la plej grava, poste sekvas la komerca sektoro kun turismo.
Loĝantoj redakti
La indiĝenaj loĝantoj de Pematangsiantar (batakoj) havas la plimulton. La ĉina estas la plej granda malplimulto kune kun la malajoj. Ankaŭ loĝas migrantoj el Javo precipe ĉirkaŭ la urbocentro.
Trafiko redakti
Pematangsiantar situas inter ĉefvojo Medano-suda marbordo, krome venas 3 vojoj el interno de la insulo. Ankaŭ fervojo venas el Medano. Enurbe ĉefe malnovaj motorcikloj aŭ motorizitaj tricikloj trafikas, kiuj laŭte bruas.
Klimato redakti
Pematangsiantar havas tropikan pluvarbaran klimaton (Af). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 2894 mm. La temperaturoj estas iomete moderigitaj pro ĝia alteco. La averaĝa jara temperaturo estas 24,5 °C kaj varias inter 19-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vividindaĵoj redakti
- pluraj preĝejoj, precipe kirkoj
- bestoĝardeno
Fontoj redakti
- WikiTrans
-
Katolika kirko
-
Kirko
-
Bestoĝardeno