Penda (m. la 15-an de novembro 655) estis reĝo de Mercia de ĉ.626 al sia morto. Li estis la lasta pagana batalisto-reĝo de la anglosaksa epoko.

Penda
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 605 (0605-11-30)
Morto 15-an de novembro 655 (0655-11-15) (49-jaraĝa)
en Cock Beck
Mortis pro morto dum batalo vd
Religio anglosaksa paganismo vd
Ŝtataneco Mercia vd
Familio
Dinastio Iclingas vd
Patro Pybba of Mercia vd
Gefratoj Eowa of Mercia vd
Edz(in)o Cynewise vd
Infanoj WulfhereAethelred la 1-a (Mercia) • Peada of Mercia • Merewalh • Cyneburh • Cyneswith • Eadburh of Bicester • Edith of Aylesbury • Wilburga of Mercia vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Morto de Penda (el fenestro en la katedralo de Worcester)

Li estis filo de Pybba (reĝo de Mercia d ĉ.593 al ĉ.606). Laŭ la Anglosaksa Kroniko li havis kvindek jarojn kiam li iĝis reĝo en 626, sed modernaj historiistoj ne certas ĉu la Kroniko donas la ĝustan aĝon, ĉar kiam li mortis, Penda postlasis junajn idojn. La 12-an de oktobro 633 li kaj kimra reĝo Cadwallon ap Cadfan venkis Edwin, la reĝon de Northumbria, ĉe Hatfield Chase. Ĝis tiam Edwin estis la plej potenca anglosaksa reĝo en Anglio. Post tio Cadwallon disrabis Northumbria sed ne certas ĉu Penda kaj sia armeo partoprenis tion. Tamen ŝajnas ke Penda ĉiam havis aliancon kun la kimroj.

En 634 Oswald iĝis reĝo de Northumbria, kaj venkis Cadwallon ĉe Heavenfield, kie tiu mortis. Verŝajne post tio Penda agnoskis Oswald kiel sia superulo. Eble pro peto de Oswald, Penda mortigis Eadfrith, filon de Edwin.

Penda venkis Egric kaj Sigeberht, reĝon kaj antaŭan reĝon de East Anglia. En 642 li venkis la northumbrianojn ĉe Maserfield, proksime al la kimra landlimo: dum la batalo Oswald mortis. Laŭ la anglosaksa historiisto Bede, Penda dismembrigis la kadavron de Oswald kaj ordonis ke ties kapo, brakoj kaj manoj estu metataj sur palisojn. Ĉar Penda estis pagano, kaj Oswald kristana, Oswald iĝis honorata kiel sanktulo kaj martiro. Pendo nun tre potencis, kaj Northumbria por iom da tempo disiĝis en du regnojn, Bernicia kaj Deira.

La reĝo de Wessex, Cenwalh, estis la edzo de la fratino de Penda sed en 645 li disiĝis de ŝi. Sekvis milito per kiu Penda detronigis Cenwalh, kiu fuĝis al East Anglia. Penda ankaŭ militis kontraŭ Bernicia kaj sieĝis la ĉeflokon Bamburgh. Tamen en 653 Peada, filo de Penda, fianciĝis al Alhflaed, filino de Oswiu de Northumbria: en la edziĝakordo, Oswiu postulis ke Peada iĝu kristano, kaj laŭ Bede Penda mem - ĝis tiam pagano - subtenis la preĝadon de kristanismo. Sed en 655 Penda, kun kimraj alianculoj, denove invadis Bernicia, kaj atingis Stirling. Revene al Mercia, proksime al Leeds Penda malvenkiĝis kaj mortis. Post lia morto Mercia iĝis kristana, kaj denove estis sub la influo de Northumbria.

Cyneburh, filino de Penda, edziĝis al Alhfrith, filo de Oswiu kaj reĝo de Deira.