Barba penelopo

(Alidirektita el Penelope barbata)

Barba penelopoBarbojakuo (Penelope barbata) estas specio de birdo de la familio de Kracedoj, nome ĉaĉalakoj, jakuoj, kaj mutuoj, kiuj estas parencaj de la Nestamasuloj de Aŭstralazio. Oni ne konas subspeciojn.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Barba penelopo
Barba penelopo
Barba penelopo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Subfamilio: Penelopenoj
Genro: Penelope
Specio: P. barbata
Penelope barbata
(Chapman, 1921)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado redakti

Ĝi troviĝas en Ekvadoro kaj Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj montararbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Aspekto redakti

Tiu kokeca birdo havas ĝeneralan brunan plumaron kun pli griza kapo kaj tre rimarkinda ruĝa mentonsako. Estas ankaŭ tre markata blanka punkteco sur la malhelbrunaj brusto kaj kolo, oranĝecflavaj kruroj, ruĝecbruna bendo ĉe vostopinto, kaj nuda grizeca vizaĝa ĉirkaŭokulo kun blanka bordo superokula.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti