Dabena penelopo

(Alidirektita el Penelope dabbenei)

La Dabena penelopoRuĝvizaĝa jakuo (Penelope dabbenei) estas specio de birdo de la familio de Kracedoj, nome ĉaĉalakoj, jakuoj, kaj mutuoj, kiuj estas parencaj de la Nestamasuloj de Aŭstralazio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dabena penelopo
Dabena penelopo
Dabena penelopo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Subfamilio: Penelopenoj
Genro: Penelope
Specio: P. dabbenei
Penelope dabbenei
(Hellmayr & Conover, 1942)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado redakti

Ĝi troviĝas en la landlimaj regionoj de norda Argentino kaj de suda Bolivio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.

Aspekto redakti

Temas pri sveltaj longaj birdoj, malhelaj kun rimarkinda nuda ruĝa mentonsako. Temas pri tre malhelbruna kokeca birdospecio. La vosto estas longa. Estas blanka skvameco ĉe la brusto kaj ĉe ŝultroj (malkutima inter samgenranoj) formata de helaj plumobordoj. La kruroj estas grizecaj. Ĉefaj trajtoj estas ruĝa nuda vizaĝo (tialo por alternativa komuna nomo), dum aliaj samgenranoj montras malhelajn grizecajn haŭtaĵojn.

Biologio redakti

Ili estas asociaj al arbaroj de la genroj Alnus, Tabebuia kaj Podocarpus, je 1,500-2,500 m, kaj foje ĝis 800-2,700 m (del Hoyo et al. 1994, Strahl et al. 1994, Fjeldså and Mayer 1996, Rocha and Quiroga 1996, J. Mazar Barnett in litt. 1999).

Tiu specio estas ĉefe minacata pro ĉaspremo, ĉefe for de protektitaj areoj (Strahl et al. 1994). En Argentino ĝi suferas pro fragmentado de ties habitato, ĉar ĝis 60 % el argentina jungararbaro estis malaperinta ĉe la 1970-aj jaroj (Vervoorst 1979, Strahl et al. 1994), kiel rezulto de lignoproduktado, konverto al agrikulturo kaj plantado de foraj pinoj de la genro Pinus. Ŝosekonstruado kaj homa koloniigo pliigis habitatodetruon (WWF/IUCN 1997), kaj nova ŝoseo inter Santa Victoria kaj Baritú, Salta, ŝajne pliigos ĉaspremon (J. Mazar Barnett in litt. 1999).

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti