Ortona penelopo

(Alidirektita el Penelope ortoni)

La Ortona penelopoOrton-jakuo (Penelope ortoni) estas specio de birdo de la familio de Kracedoj, nome ĉaĉalakoj, jakuoj, kaj mutuoj, kiuj estas parencaj de la Nestamasuloj de Aŭstralazio. Oni ne konas subspeciojn.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ortona penelopo
Ortona penelopo
Ortona penelopo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Subfamilio: Penelopenoj
Genro: Penelope
Specio: P. ortoni
Penelope ortoni
(Salvin, 1874)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La scienca nomo rememoras la nomon de la usona naturalisto James Orton.

Distribuado redakti

Ĝi troviĝas limigite nur en humidaj arbaroj de pacifikmarbordaj okcidentaj deklivoj de Andoj de okcidenta Kolombio, Panamo kaj nordokcidenta Ekvadoro, inter 100 kaj 1.550 msm. Ĝi suferas pro ĉasado kaj habitatodetruo, kun grandaj sekcioj de la ĉokoa habitato jam malaperinta entute. Sekve ĝi estas konsiderata endanĝerita fare de BirdLife International kaj IUCN.

Aspekto redakti

Ĝi estas el 58 al 66 cm longa. La plumaro estas grizbruna bronzeca en dorso kaj krono; grizecruĝecbruna en kapo kaj kolo; kun blankecaj fajnaj bordoj en brusto. Estas ruĝa mentonsako, ĉirkaŭokulo larĝa kaj blua, beko eburkolora kaj ruĝaj kruroj.[2]

Referencoj redakti

  1. Clements, J. F. 2007. The Clements Checklist of Birds of the World, 6th Edition. Cornell University Press. Elŝutebla el Cornell Lab of Ornithology
  2. Rodríguez Mahecha, J.V, Hughes, N., Nieto, O. & Franco, A.M. (2005). Paujiles, Pavones, Pavas & Guacharacas. Bogotá: Conservación Internacional.