Jorat-Menthue

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Peney-le-Jorat)

Jorat-Menthue estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1 358 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012. La ĉefloko de la komunumo estas Sottens.

Jorat-Menthue
Blazono de Jorat-Menthue
Blazono de Jorat-Menthue
Blazono de Jorat-Menthue
Radioelsendilo Sottens, komunumo Jorat-Menthue
Radioelsendilo Sottens, komunumo Jorat-Menthue
Radioelsendilo Sottens, komunumo Jorat-Menthue
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Geografia situo CH1903: 543751 / 164261 (mapo)46.6272222222226.7041666666667Koordinatoj: 46° 38′ N, 6° 42′ O; CH1903: 543751 / 164261 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1358
Areo 17,65 km²
Alteco 813 m super marnivelo
Poŝtkodo 1041 Montaubion-Chardonney
1058 Villars-Tiercelin
1059 Peney-le-Jorat
1061 Villars-Mendraz
1062 Sottens
Komunumkodo 5804
Mapo de Jorat-Menthue
Mapo de Jorat-Menthue
Situa mapo de Jorat-Menthue
vdr

Geografio redakti

La komunumo Jorat-Menthue situas en la Vaŭda Mezlando en oriento de la regiono Centro de Vaŭdo (en la franca lingvo Gros-de-Vaud) sur la molasaj montetoj nomitaj Jorat ĉe la supra parto de la rivero Mentue, kiu formas ĝian okcidentan komunumolimon, proksimume 5 kilometrojn nordnordoriente de la kantonĉefurbo Laŭzano kaj 4 kilometrojn okcidentsudokcidente de la distriktĉefurbo Echallens. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Chardonney, Montaubion, Montmeillan, Peney-le-Jorat, Sottens, Villars-Mendraz kaj Villars-Tiercelin, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 17,65 km², de kiuj 34,8% estas kovritaj de arbaro, 58,6% servas por agrikulturo kaj 6,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Jorat-Menthue limas en nordo al Montanaire, en nordoriento al Moudon, en oriento al Hermenches, en sudoriento al Corcelles-le-Jorat, en sudokcidento al Froideville, en okcidento al Poliez-Pittet, kaj en nordokcidento al Montilliez.

Trafiko redakti

Jorat-Menthue situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la komunumo kondukas diversaj konektaj vojoj ek de ĝiaj najbaraj komunumoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 4 kilometrojn sude de la komunumo apud Laŭzano. Pere de la poŝtaŭtolinio de Echallens al Thierrens kaj de Froideville al Thierrens la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Jorat datiĝas el la jaro 1140 kiel Jurat. [3]

La nuna komunumo Jorat-Mentue estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro 2011 per kuniĝo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Montaubion-Chardonney, Peney-le-Jorat, Sottens, Villars-Mendraz kaj Villars-Tiercelin.[4]

Vidindaĵoj redakti

La ĉefa vidindaĵo sur la teritorio de la komunumo Jorat-Mentue estas la sendoturo de la franclingva nacia radiosendilo Sottens. Al la fondintoj de radio Sottens cetere apartenis la esperanto-pioniro Edmond Privat.

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Jorat

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti