Finistère

franca departemento
(Alidirektita el Penn-ar-Bed)

Finistère ([finistɛʁ], bretone Penn-ar-Bed [pɛnaʁˈbeːt]) estas unu el la du historiaj partoj (kun Morbihano) de la »Malalta Bretonio« (kie oni parolas bretone, male ol en Alta Bretonio kie oni parolas en la galoa), kaj la plej okcidenta el la departementoj de Francujo. Ĝia ĉefurbo estas Quimper, sed la plej granda urbo estas Brest.

Finistère
Situo de Finistère
Administrado
Lando  Francio
Regiono Bretonio
Numero 29
Prefektejo Quimper
Subprefektejoj Brest
Châteaulin
Morlaix
Statistikaĵoj
Loĝantaro 921 638 (2021)
Areo 6 733 km²
Loĝdenso 137 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 4
Kantonoj 27
Komunumaroj 26
Komunumoj 281
vdr

Ĝia franca nomo venas de la latina Finis Terræ (“fin-tero”: en la signifo “fina landaĵo“) pro tio, ke ĝi estas la ekstremaĵo de Bretonio. La bretona nomo signifas “pinto de la mondo”.

Arondismentoj redakti

La departemento dividiĝas al kvar arondismentoj:

Ĉefaj urboj redakti

La departemento entute enhavas 281 komunumojn.

Kulturo redakti

Lingvoj redakti

Finistère estas la bretonia departemento, en kiu la bretonlingva influo estas la plej forta (la plej fora de Parizo). Kvankam nun la plejmulto de la loĝantoj parolas la francan lingvon, la bretona restas signifoplena por la loĝantoj. Kaj ĉiuj aviztabuloj en Finistère estas nun dulingvaj kaj estas pluraj lernejoj, kie oni instruas en la bretona.

Vidu ankaŭ redakti