Pensado

(Alidirektita el Penso)

Pensado estas ĉiu ajn mensa aktivado, kiun la subjekto povas rekte regi. Ĝi konsistas ĉefe el la kombinado, malkombinado kaj ŝanĝado de ideoj en la menso, tiel ke novaj ideoj estiĝas. Tiu ĉi mensa proceso ebligas al vivuloj modeligi la mondon kaj tiel alfronti ĝin taŭge por siaj celoj, planoj kaj deziroj. Formoj de penso estas interalie la imago, la memoro kaj la konceptado. Multaj supozas, ke pensado estas specifa kapablo de la homa menso. Aliaj kredas, ke ankaŭ kelkaj aliaj bestoj povas fari same kaj nur la grado de kreiveco kaj celkonformeco de la homa pensado diferencigas ĝin de la besta.

La Pensanto, de Auguste Rodin, en la Muzeo Rodin, en Parizo
Pensado estas psikologia fenomeno racia, objektiva kaj eksterna derivita el cerbumado por la solvo de problemoj.
Junulino kun libro de José Ferraz de Almeida Júnior

Pensado povas rilati al la ideoj aŭ aranĝoj de ideoj kiuj rezultiĝas el cerbumado, al la agado produktadi pensojn, aŭ al la procezo de produktado de pensoj. Malgraŭ la fakto ke penso estas fundamenta homa aktiveco konata al ĉiu, ekzistas neniu ĝenerale akceptita interkonsento pri kio penso estas aŭ pri kiel ĝi estas kreita. Pensoj estas la rezulto aŭ produkto de spontanea ago de pensado.

Ĉar penso subestas multajn homajn agojn kaj interagojn, kompreni ĝiajn fizikajn kaj metafizikajn originojn, procezojn, kaj efikoj estis delonga celo de multaj akademiaj disciplinoj inkluzive de artefarita inteligenteco, biologio, filozofio, psikologio, kaj sociologio.

Pensado permesas al homoj fari sencon racie, interpreti, reprezenti aŭ modeligi la mondon kiun ili travivas, kaj por fari prognozojn pri tiu mondo. Ĝi estas tial helpema al organismo kun bezonoj, celoj, kaj deziroj ke ĝi elpensas planojn aŭ alirilatajn provojn plenumi tiujn celojn. Pensoj estas la ŝlosiloj kiuj determinas onian celon.

EtimologioRedakti

Pensi devenas al malalta latino «pensare» (en klasika latino: pesi, juĝi), nome frekventativo de la verbo «pendere»: peso.

UzokutimoRedakti

La vorto "penso" povas signifi:[1],:[2]

  • ununura produkto de pensado aŭ ununura ideo ("mia unua penso estis ne")
  • la produkto de pensado ("Matematiko estas granda korpo de penso.")
  • la ago aŭ procezo de pensado ("mi estis elĉerpita de tro multe penso.")
  • la kapacito pensi, racii, imagi, ktp. ("ŝia tuta pripensado estis aplikita al ŝia laboro.")
  • la konsidero de aŭ reflektado en ideo ("La penso de morto teruras min.")
  • rememoro aŭ kontemplado ("mi pripensis mian infanaĝon.")
  • duon-formita aŭ neperfekta intenco ("mi havis kelkajn pensojn pri iro.")
  • antaŭĝojo aŭ atendo ("Ŝi havis neniun penson pri vidado de li denove.")
  • konsidero, atento, prizorgo, aŭ konsidero ("Li kaptis neniun penson de lia apero" kaj "mi faris ĝin sen pensado.")
  • juĝo, opinio, aŭ kredo ("Laŭ lia penso, honesteco estas la plej bona politiko.")
  • la ideoj karakterizaj por speciala loko, klaso, aŭ tempo ("greka penso")
  • la stato esti konscia pri io ("Ĝi igis min pensi pri mia avino.")
  • tendenco kredi je io, precipe kun malpli ol plena fido ("mi pensas ke pluvos, sed mi ne estas certa.")
 
Huike Penso, portreto de la Ĉan-patriarko Dazu Huike atribuita al la 10-ajarcenta pentristo Ŝi Ke.

Difinoj povas postuli aŭ eble ne postulas ke penso

  • okazas ene de homa cerbo (vidu antropomorfismon),
  • okazas kiel parto de vivanta biologia sistemo (vidu Alan Turing kaj Komputik-Maŝinaron kaj Inteligentecon),
  • okazas nur sur konscia nivelo de konscio (vidu nekonscipensan teorion),
  • postulas lingvon,
  • estas ĉefe aŭ eĉ nur koncipa, abstrakta ("formala"),
  • implikas aliajn konceptojn kiel ekzemple desegnado de analogecoj, interpretado, analizado, imagado, planado, kaj memorado.

Difinoj de penso ankaŭ povas esti derivitaj rekte aŭ nerekte de teorioj de penso.

TeoriojRedakti

Variaj pensoteorioj estis proponitaj.[3] Ili celas kapti la karakterajn trajtojn de pensado. La teorioj sube listigitaj ne estas ekskluziva: eble oni povas kombini kelkajn sen veni al kontraŭdiro.

  • "Skizon de teorio de pensprocesoj kaj pensantaj maŝinoj" (Caianiello)[4] - pensprocesoj kaj mensaj fenomenoj modeligitaj fare de aroj de matematikaj ekvacioj
  • Surfacoj kaj Esencoj: Analogeco kiel la Energio kaj Fajro de Pensado (Hofstadter kaj Sander)[5] - teorio konstruita sur analogecoj
  • La Neŭrala Teorio de Lingvo kaj Pensado (Feldman kaj Lakoff)[6] - neŭrala modeligado de lingvo kaj spacaj rilatoj
  • Pensoformoj - La Strukturo, potenco, kaj limigoj de penso (Baum)[7] - teorio konstruita sur mensaj modeloj
  • Nekonscia Pensoteorio[8],[9] - pensoj kiuj ne estas konsciaj
  • Lingvistikaj teorioj - The Stuff of Thought (Steven Pinker, Noam Chomsky)[10] - Lingva kaj kogna teorio ke penso estas bazita sur sintaksaj kaj lingvaj resurprocezoj

PlatonismoRedakti

 
La akademio de Platono, planka mozaiko en Pompejo, 1-a jarcento.

Laŭ Platonismo, pensado estas spirita aktiveco en kiu platonaj formoj kaj iliaj interrilatoj estas elpensitaj kaj inspektitaj.[3][11] Tiu aktiveco estas komprenata kiel formo de silenta interna parolado en kiu la animo parolas al si mem.[12] Platonaj formoj estas konsiderataj kiel universalaj kiuj ekzistas en senŝanĝa regno diferenca el sentebla mondo. Ekzemploj estas la formoj de boneco, beleco, unueco, kaj sameco.[13][14][15] Tiukadre, la malfacileco pensi konsistas en esti kapabla kapti la platonajn formojn kaj distingi ilin kiel la originalo el la simplaj imitaĵoj troveblaj en la sentebla mondo. Tio signifas, por ekzemplo, distingi belecon mem el derivataj bildoj de beleco.[11] Unu problemo por tiu konsidero estas klarigi kiel homoj povas lerni kaj pensi pri platonaj formoj kiel apartenantaj al diferenca regno.[3] Plato mem klopodas solvi tiun problemon pere de sia teorio de kolektado, laŭ kiu la animo jam estis en kontakto kun la Platonaj formoj antaŭe kaj estas kapabla rememori kiaj ili estas.[11] Sed tiu klarigo dependas el variaj komprenoj kutime ne akceptitaj en nuntempa pensaro.[11]

Aristotelismo kaj konceptismoRedakti

Aristotelistoj subtenas, ke la menso estas kapabla pensi pri io per ekzempligo de la esenco de la pensocelo.[3] Tiele pensante pri arboj, la menso ekzempligas arbecon. Tiu ekzempligo ne okazas en materio, kies estas por veraj arboj, sed en la menso, kvankam la universala esenco ekzempligita en ambaŭ okazoj estas la sama.[3] Kontraste al Platonismo, tiuj universalaĵoj ne estas komprenataj kiel Platonaj formoj ekzistantaj en senŝanĝa komprenebla mondo.[16] Anstatataŭe, ili ekzistas nur je la etendo ke ili estas ekzempligitaj. La menso lernas diskrimini universalaĵojn pere de abstrakto el spertaro.[17] Tiu klarigo evitas kelkajn el la objektoj levitaj kontraŭ Platonismo.[16]

 
Romia kopio en marmoro de greka bronzaĵo: busto de Aristotelo fare de Lisipo, ĉ. 330 a.K. La alabastra mantelo estas modernepoka.

Konceptismo estas tre rilata al Aristotelismo. Ĝi subtenas, ke pensado konsistas en mense alvoki konceptojn. Kelkaj el tiuj konceptoj povas esti denaskaj, sed plej el ili devas esti lernitaj pere de abstrakteco el sensa spertaro antaŭ ili povas esti uzataj en la pensaro.[3]

Oni argumentis kontraŭ tiuj konsideroj, ke ili havas problemojn por klarigi la logikan formon de pensado. Por ekzemplo, por pensi ĉu pluvos aŭ neĝos, ne sufiĉas ekzempligi la esencojn de pluvo kaj neĝo aŭ elvoki la korespondajn konceptojn. La tialo por tio estas ke disiga rilato inter la pluvo kaj la neĝo ne estas kaptita tiumaniere.[3] Alia problemo kunhavata de tiuj sintenoj estas la malfacilo havigi kontentigan komprenon de kiaj esencoj aŭ konceptoj estas lernataj de la menso pere de la abstrakteco.[3]

Teorio de interna paroladoRedakti

Teorioj de interna parolado postulas, ke pensado estas formo de interna parolado.[18][19][12][20] Tiu konsidero estas foje termigita kiel psikologia nominalismo.[3] Ĝi asertas, ke pensado inkludas silentan elvokadon de vortoj kaj konektadon ilin por formi mensajn frazojn. La sciaro kiun persono havas pri siaj propraj pensoj povas esti klarigita kiel formo superaŭdi la propran silentan monologon.[21] Tri centraj aspektoj estas ofte atribuitaj al interna parolado: ĝi estas grava senco simila al aŭskulti sonojn, ĝi inkludas la uzadon de lingvo kaj ĝi konstituas motoran planon kiu povas esti uzata por vera parolado.[12] Tiu konekto al lingvo estas subtenita de la fakto, ke pensado estas ofte akompanata de muskola aktiveco en la parolorganoj. Tiu aktiveco povas faciligi pensadon en kelkaj okazoj, sed ne estas necesa por tio ĝenerale.[20] Laŭ kelkaj komprenoj, pensado ne okazas per regula lingvo, kiel angla aŭ franca, sed havas sian propran tipon de lingvo kun la korespondaj simboloj kaj sintakso. Tiu teorio estas konata kiel la hipotezo pri pensolingvo.[22][23]

La teorio de interna parolado havas fortan dekomencan kredindecon ĉar enrigardo sugestas, ke ja multaj pensoj estas akompanataj de interna parolado. Sed ties opoziciantoj kutime opozicias, ke tio malpravas por ĉiaj tipoj de pensado.[3][24][25] Oni argumentas, por ekzemplo, ke formoj de sendormaj revoj konstituas ne-lingvan pensaron.[26] Tiu afero gravas por la demando ĉu animaloj havas la kapablon pensi. Se pensado estas necese ligita al lingvo tiam tio sugestus, ke estas grava vakuo inter homoj kaj animaloj ĉar nur homoj havas sufiĉan kompleksan lingvokapablon. Sed la ekzistado de nelingva pensado sugestas, ke tiu vakuo povas ne esti granda kaj ke kelkaj animaloj ja pensas.[25][27][28]

Hipotezo pri pensolingvoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hipotezo pri pensolingvo.

Estas variaj teorioj pri la rilato inter lingvo kaj penso. Unu elstara versio en la nuntempa filozofio estas nomata hipotezo pri pensolingvo.[22][23][29][30][31] Ĝi asertas, ke pensado okazas en la medio de mensa lingvo. Tiu lingvo, ofte referencata kiel Menslingvo, estas simila al regulaj lingvoj en variaj aferoj: ĝi estas komponita de vortoj kiuj estas konektataj unu kun alia en sintaksaj manieroj por formi frazojn.[22][23][29][30] Tiu postulo ne kuŝas nur sur intuicia analogio inter lingvo kaj pensaro. Anstataŭe, ĝi havigas klaran difinon de la trajtoj kiujn reprezenta sistemo havas por ekzempligi por havi lingvan strukturon.[29][23][30] Sur la nivelo de sintakso, la reprezenta sistemo devas posedi du tipojn de reprezentoj: nome atoma kaj kompona reprezentoj. Atomaj reprezentoj estas bazaj dum komponaj reprezentoj estas konstituitaj ĉu de aliaj komponaj reprezentoj ĉu de atomaj reprezentoj.[29][23][30] Sur la nivelo de semantiko, la semantika enhavo aŭ la signifo de la komponaj reprezentoj dependus el la semantikaj enhavoj de siaj konstituantoj. Reprezenta sistemo estas lingve strukturita se plenumas tiujn du postulojn.[29][23][30]

 
La hipotezo pri pensolingvo estis por la unua fojo enkondukita de Jerry Fodor.

La hipotezo pri pensolingvo asertas, ke samo estas vera por pensado ĝenerale. Tio signifus, ke pensado estas komponata de kelkaj atomaj reprezentaj konstituantoj kiuj povas esti kombinataj kiel priskribite supre.[29][23][32] Krom tiu abstrakta karakterizo, neniu plua konkreta postulato estas farita pri kiel la homa pensaro estas plenumita de la cerbo aŭ pri kiuj aliaj similaĵoj al la natura lingvo ekzistas.[29] La hipotezo pri pensolingvo estis por la unua fojo enkondukita de Jerry Fodor.[23][29] Li argumentas favore al tiu postulo subtenante, ke ĝi konstituas la plej bonan klarigon de la karakteraj trajtoj de pensado. Unu el tiuj trajtoj estas produktiveco: nome sistemo de reprezentoj estas produktiva se ĝi povas generi senfinan nombron de unikaj reprezentoj bazitaj sur malalta nombro de atomaj reprezentoj.[29][23][32] Tio aplikiĝas al pensado ĉar homaj estaĵoj estas kapablaj entrepreni senfinan nombron de diferencaj pensoj eĉ se iliaj mensaj kapabloj estas tre limigitaj. Aliaj karakteraj trajtoj de pensado estas sistemeco kaj inferenca kohereco.[23][29][32] Fodor argumentas, ke la hipotezo pri pensolingvo pravas ĉar ĝi klarigas kiel pensado povas havi tiujn trajtojn kaj ĉar ne estas bona alternativa klarigo.[29] Kelkaj argumentoj kontraŭ la hipotezo pri pensolingvo estas bazataj sur neŭraj retoj, kiuj estas kapablaj produkti inteligentan konduton sen dependi el reprezentaj sistemoj. Aliaj objektoj fokusas al la ideo ke kelkaj mensaj reprezentoj funkcias nelingve, por ekzemplo, en la formo de mapoj aŭ bildoj.[29][23]

Komputikistoj estis speciale interesataj en la hipotezo pri pensolingvo ĉar ĝi havigas manierojn fermi la vakuon inter pensado en la homa cerbo kaj komputikaj procezoj plenumitaj de komputiloj.[29][23][33] La tialo por tio estas ke procezoj pri reprezentoj kiuj respektas sintakson kaj semantikon, kiel inferencoj laŭ la "modus ponens", povas esti plenumitaj per fizikaj sistemoj uzantaj kaŭzajn rilatojn. La samaj lingvosistemoj povas esti plenumitaj pere de diferencaj materiaj sistemoj, kiel cerboj aŭ komputiloj. Tiuvoje, komputiloj povas pensi.[29][23]

AsociismoRedakti

 
John Locke estis la unua persono kiu uzis la esprimon "asocio de ideoj".

Grava konsidero de la empirisma tradicio estis asociismo, nome konsidero, ke pensado konsistas en la sinsekvo de ideoj aŭ bildoj.[20][34][35] Tiu sinsekvo estas regata per asocileĝoj, kiuj determinas kiel funkcias la sekvo de pensoj.[20][36] Tiuj leĝoj estas diferencaj el logikaj rilatoj inter la enhavoj de la pensoj, kiuj troviĝas ĉe skizaj inferencoj pere de movado el la pensado de premisoj al la pensado de la konkludo.[36] Variaj asocileĝoj estis sugestitaj. Laŭ la leĝoj de simileco kaj kontrasto, ideoj tendencas elvoki aliajn ideojn kiuj estas aŭ tre similaj al tiuj aŭ ties kontraŭo. La leĝo de apudeco, aliflanke, asertas, ke se du ideoj estas ofte sentitaj kune, tiam la sento de unu tendencas kaŭzi la senton de alia.[20][34] Tiusence, la historio de sento de organismo determinas kiujn pensojn la organismo havas kaj kiel tiuj pensoj disvolviĝas.[36] Sed tia asocio ne garantias, ke la konekto estas signifoplena aŭ racia. Por ekzemplo, pro la asocio inter la terminoj "malvarma" kaj "Idaho", la penso "tiu kafejo estas malvarma" povus konduki al la penso "Rusio aneksus Idaho-n".[36]

Formo de asociismo estas imagismo (bildismo). Ĝi asertas, ke pensado konsistas en entreprenado de sekvenco de imagoj el kiuj plej fruaj imagoj kondukas al postaj imagoj bazitaj sur la asocileĝoj.[3] Unu problemo kun tiu konsidero estas ke oni povas pensi pri aferoj kiujn oni ne povas imagi. Tio speciale gravas kiam la pensado enhavas tre kompleksajn objektojn aŭ senfinaĵojn, kio oftas, por ekzemplo, en matematika pensado.[3] Unu kritiko direktita kontraŭ asociismo ĝenerale estas, ke ties postulo iras tro for. Estas ampleksa interkonsento ke asociaj procezoj kiel studitaj de asociistoj ludas rolon en la maniero kiel pensado okazas. Sed la postulo, ke tiu mekanismo estas sufiĉa por kompreni ĉiujn pensojn aŭ ĉiujn mensajn procezojn estas kutime malakceptita.[35][36]

KondutismoRedakti

 
John Watson estis pioniro de kondutismo, skolo de psikologio kiu prenas konduton kiel studobjekto.

Laŭ kondutismo, pensado konsistas en kondutaj disponoj engaĝiĝi en ia publike observebla konduto kiel reago al precizaj eksteraj stimuloj.[37][38][39] Laŭ tiu konsidero, havi partikularan pensadon estas same kiel havi disponon konduti iel. Tiu konsidero estas ofte motivita de empiriaj konsideroj: estas tre malfacila studi pensadon kiel privata mensa procezo, sed estas multe pli facila studi kiel organismoj reagas ĝis difinita situacio kun difinita konduto.[39] Tiusence, la kapablo solvi problemojn ne pere de ekzistantaj kutimoj, sed pere de kreivaj novaj alproksimiĝoj estas partikulare grava.[40] La termino "kondutismo" estas foje uzata ankaŭ en iome diferenca senco se aplikita al pensado por referenci al specifa formo de teorio de interna parolado.[41] Tiu konsidero fokusas al la ideo ke la grava interna parolado estas derivata formo de regula ekstera parolado.[20] Tiu senco koincidas kun kiel kondutismo estas komprenata plej ofte en filozofio de menso ĉar tiuj internaparola agado ne estas observata de la esploristo sed simple deduktita el la inteligenta konduto de unuopulo.[41] Tio restas vera por la ĝenerala kondutisma principo ke la konduta pruvaro estas postulita por ajna psikologia hipotezo.[39]

Unu problemo por kondutismo estas, ke sama ento ofte kondutas diference spite esti la sama situacio kiel antaŭe.[42][43] Tiu problemo konsistas en la fakto ke unuopaj pensoj aŭ mensaj statoj kutime ne korespondas al unu preciza kutimo. Kaj tiel pensi, ke kuko estas bongusta ne aŭtomata kondukas al manĝo de la kuko, ĉar variaj aliaj mensaj statoj povas inhibi tiun konduton, por ekzemplo, la kredo, ke eble estos neeleganta fari tion aŭ ke la kuko eble estas venenigita aŭ allmenaŭ netaŭga por diabetuloj.[44][45]

KomputikismoRedakti

 
Tekokomputilo: komputiloj iel "pensas".

Komputikismaj teorioj pri pensado, ofte troviĝantaj en la kognaj sciencoj, komprenas pensadon kiel formo de informadprocezado.[33][46][37] Tiuj konsideroj disvolviĝis pro la disvolvigo de la komputiloj en la dua duono de la 20a jarcento, kiam variaj teoriuloj rigardis la pensadon analogie al komputikoperacioj.[46] Laŭ tiuj konsideroj, la informado povas esti kodigita diference en la cerbo, sed principe, ankaŭ la samaj operacioj okazas tie, koresponde al la stokado, transmisio, kaj procezado de informado.[20][47] Sed kvankam tiu analogio havas iom da intuicia altiro, teoriuloj baraktis por havigi pli evidentan klarigon de tio kio estas komputiko. Plia problemo konsistas en la klarigo de la senco en kiu pensado estas formo de komputiko.[37] La tradicia dominanta konsidero difinas komputikon laŭ terminoj de Maŝinoj de Turing, kvankam nuntempaj priskriboj ofte fokusas al neŭronaj retoj por tiuj analogioj.[33] Maŝino de Turing estas kapabla plenumi ajnan algoritmon bazite sur kelkaj malmultaj tre bazaj principoj, kiel legado de simbolo el ĉelo, skribi simbolon al ĉelo, kaj plenumi instrukciojn bazite sur legitaj simboloj.[33] Tiel eblas plenumi deduktan rezonadon sekvante la inferencajn regulojn de la formala logiko same kiel ŝajnigante multajn aliajn funkciojn de la menso, kiel la lingvoprocezado, decidfarado, kaj motorkontrolado.[46][37] Sed komputikismo ne nur postulas, ke pensado estas iasence simila al komputado. Anstataŭe, oni postulas, ke pensado estas ĝuste formo de komputado aŭ ke la menso estas ia Maŝino de Turing.[37]

Komputikismaj teorioj pri pensado estas foje dividataj en funkciismaj kaj reprezentismaj alproksimigoj.[37] Funkciismaj alproksimigoj difinas mensajn statojn pere de iliaj kaŭzaj roloj sed ebligas kaj eksterajn kaj internajn okazaĵojn en sia kaŭza reto.[48][49][50] Pensado povas esti rigardita kiel formo de programo kiu povas esti funkciigita sammaniere pere de multaj diferencaj sistemoj, kiel estas homoj, animaloj kaj eĉ robotoj. Laŭ unu el tiaj konsideroj, ĉu io estas pensado dependas nur el ties rolo "por produkti pluajn internajn statojn kaj parolajn produktojn".[51][48] Reprezentismo, aliflanke, fokusas al la reprezentaj trajtoj de la mensaj statoj kaj difinas pensojn kiel sekvencoj de intencaj mensaj statoj.[52][37] Tiusence, komputismo estas ofte kombinata pere de la hipotezo pri pensolingvo pere de interpretado de tiuj sekvencoj kiel simboloj kies ordo estas regata pere de sintaksaj reguloj.[37][23]

Variaj argumentoj estis starigitaj kontraŭ komputikismo. Iusence, ĝi ŝajnas banala ĉar preskaŭ ĉiu fizika sistemo povas esti priskribitaa kiel plenumanta komputadon kaj tial kiel pensado. Por ekzemplo, oni argumentis, ke la molekulaj movoj en regula ĉelmuro povas estis komprenataj kiel komputanta algoritmon ĉar ili estas "izomorfaj al la formala strukturo de la [koncerna] programo" sub la ĝusta interpreto.[37] Tio kondukus al la malverŝajna konkludo ke la ĉelmuro estas pensanta. Alia objekto fokusas al la ideo ke komputismo kaptas nur kelkajn aspektojn de pensado sed estas malkapabla funkcii por aliaj ŝlosilaj aspektoj de la homa kognado.[37][46]

FilozofioRedakti

 
Martin Heidegger
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fenomenologio.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Filozofio de menso.
 
 Kio estas plej pensiga en tiu pensoprovoka epoko, estas ke ni ne estas ankoraŭ pensantaj.[53] – Martin Heidegger 

La fenomenologia movado en filozofio vidis radikalan ŝanĝon en la maniero kiel ni komprenas penson. La fenomenologiaj analizoj fare de Martin Heidegger de la ekzisteca strukturo de homo en Sein und Zeit (Estaĵo kaj Tempo) havigas novan lumon en la temo de pensado, maltrankviligante tradiciajn kognajn aŭ raciajn interpretojn de homo kiuj influas la manieron kiel ni komprenas penson. La nocio de la fundamenta rolo de ne-kogna kompreno en igado de ebla tema konscio informis la diskuton ĉirkaŭante artefaritan inteligentecon dum la 1970-aj jaroj kaj 1980-aj jaroj.[54]

Fenomenologio, aliflanke, estas ne la nura aliro al pensado en moderna okcidenta filozofio. Filozofio de menso estas branĉo de moderna analiza filozofio kiu studas la naturon de la menso, mensajn okazaĵojn, mensajn funkciojn, mensajn trajtojn, konscion kaj ilian rilaton al la fizika korpo, precipe la cerbon. La psikokorpa-problemo, t.e. la rilato de la menso al la korpo, estas ofte viditaj kiel la centra temo en filozofio de menso, kvankam ekzistas aliaj temoj koncerne la naturon de la menso kiuj ne implikas ĝian rilaton al la fizika korpo.[55]

PsikologioRedakti

 
Busto de Jean Piaget en la Parc des Bastions, Ĝenevo.

Psikologoj koncentriĝis en pensado kiel intelekta klopodo cele al la serĉado de respondo al demando aŭ de solvo por praktika problemo. La kogna psikologio estas branĉo de la psikologio kiu esploras la internajn mensajn procezojn kiel la solvo de problemoj, la memoro kaj la parolkapablo; ĉiuj el kiuj estas uzataj por pensado. La pensoskolo kiu aperas el tiu fokuso estas konata kiel "kognoperceptismo", kiu interesiĝas al kiel la personoj reprezentas mense la procezon de la informado.[56] Tiu konsidero havis siajn fundamentojn en la Geŝtalt-psikologio de Max Wertheimer, Wolfgang Köhler kaj Kurt Koffka,[57] kaj en la verkaro de Jean Piaget, kiu havigis teorion de etapoj/fazoj kiuj priskribas la kognan disvolvigon de la infanoj.

La kognopsikologoj uzas psikofizikajn kaj eksperimentajn fokusojn por kompreni, diagnozi kaj solvi problemojn, rilate al la mensaj procezoj kiuj peras inter la stimulo kaj la reago. Ili studas diversajn aspektojn de la pensado, inklude la psikologion de la rezonado, kaj kiel la personoj faras decidojn kaj elektojn, solvas problemojn kaj eniras en la kreiva malkovro kaj en la imagopova pensado. La kognoteorio subtenas, ke la solvoj al problemoj adoptas la formon de algoritmoj: reguloj kiuj ne necese estas komprenataj sed promesas solvon, aŭ de heŭristiko: reguloj kiuj estas komprenataj sed ne ĉiam garantias solvojn. La kognoscienco diferenciĝas disde la kognopsikologio en kio ke la algoritmoj kiuj celas ŝajnigi la homan konduton estas plenumataj aŭ povas esti plenumataj per komputilo.

En psikologio de disvolvigo (evolupsikologio), Jean Piaget estis pioniro en la studo de la disvolvigo de la pensado ekde la nasko ĝis la matureco. En sia teorio de la kognodisvolvigo, la pensado baziĝas sur agado pri la medio. Tio estas, Piaget sugestas, ke la medio estas komprenata tra asimilado de objektoj en la disponeblaj skemoj de agado kaj tiuj kongruiĝas kun la objektoj en la grado laŭ kiu la disponeblaj skemoj ne kontentigas postulojn. Kiel rezulto de tiu interagado inter asimilado kaj kongruigo, la pensado disvolviĝas pere de sekvenco de etapoj kiuj diferenciĝas kvalite inter si laŭ la maniero de reprezentado kaj la komplekseco de la inferenco kaj de la kompreno. Poste, la reprezentoj organiziĝas laŭgrade en logikaj strukturoj kiuj funkcias unue ĉe la precizaj proprecoj de la realo, en la etapo de precizaj operacioj, kaj poste funkcias ĉe abstraktaj principoj kiuj organizas precizajn proprecojn, en la etapo de formalaj operacioj.[58] En la lastaj jaroj, la piageta koncepto de la pensado integriĝis kun la konceptigoj de la informoprocezado. Tiel, la pensado estas konsiderata la rezulto de mekanismoj kiuj zorgas pri la reprezentado kaj procezado de la informado. En tiu koncepto, la procezrapideco, la kognokontrolo kaj la labormemoro estas la ĉefaj funkcioj kiuj subkuŝas la pensadon. En la novpiagetaj teorioj de la kognodisvolvigo, oni konsideras, ke la disvolvigo de la pensado devenas el pli alta procezrapideco, pli granda kognokontrolo kaj pliigo de la labormemoro.[59]

Psikologia tipologioRedakti

 
Carl Gustav Jung.

La psikologo Carl Jung en sia libro Psychologische Typen (Psikologiaj tipoj) proponis la ekzistadon de kvar ĉefaj funkcioj en la konscienco inter kiuj estas la funkcio de pensado. La tri ceteraj funkcioj estas la sensacio, la intuicio kaj la sento. Tiuj kvar funkcioj estas modifitaj per du ĉefaj sintenoj: nome introvertiteco kaj ekstravertiteco. El tiu teorio disvolviĝis poste la MBTI (Indikilo Myers-Briggs) kiu disponas el 16 tiparaj kombinaĵoj (8 tipoj pli ol ĉe la klasika jung-a tiparo) el kiuj kvar estas de tipo pensada;[60][61]

  • IIPP; Introvertita, Intuicia, Pensema, Perceptema.[62]
  • ISPP; Introvertita, Sensiva, Pensema, Perceptema.
  • EIPK; Ekstravertita, Intuicia, Pensema, Kvalifikema.
  • ESPK; Ekstravertita, Sensiva, Pensema, Kvalifikema.

La du unuaj apartenas al la introvertita pensado kun intuicia kaj sensiva orientado respektive; kaj la du lastaj al la ekstravertita pensado kun intuicia kaj sensiva orientado ankaŭ respektive.

PsikoanalizoRedakti

 
Sigmund Freud.

La "tio", la "mio" kaj la "supermio" estas la tri partoj de la "psika aparato" difinita en la struktura modelo de la psiko de Sigmund Freud; ili estas la triopa teoriaro laŭ kies terminoj de agado kaj interagado oni priskribas la mensan vivon. Laŭ tiu modelo, la instinktaj tendencoj senordigitaj estas inkluditaj en la "tio", nome la realisma parto organizita de la psiko estas la "mio", kaj la kritika kaj moralema funkcio estas la "supermio".[63]

Por la psikoanalizo, la senkonscio ne inkludas ĉion kio ne estas konscia, sed nur tion kio estas aktive subpremita de la konscia pensaro aŭ tion kion la persono malpretas koni konscie. Iasence, tiu rigardo metas la mion en rilato kun sia senkonscio kiel kontraŭulo, milite kontraŭ si mem por reteni kaŝe tion senkonscia. Se persono sentas doloron, ĉio kion ĝi povas pensi estas mildigi la doloron. Por Freud, la senkonscio estas stokejo de ideoj, deziroj aŭ aspiroj socie neakcepteblaj, traŭmataj memoraĵoj kaj doloraj emocioj kiujn la mekanismo de la forgesita psikologia subpremado. Tamen, la enhavo ne necese devas esti nur negativaj.[64]

La psikokorpa-problemoRedakti

 
Frans Hals: René Descartes (1648)

La psikokorpa-problemo koncernas la klarigon de la rilato kiu ekzistas inter mensoj, aŭ mensaj procesoj, kaj korpaj ŝtatoj aŭ procesoj.[55] La ĉefa celo de filozofoj laborantaj en tiu kampo devas determini la naturon de la menso kaj mensajn statojn/procesojn, kaj kiel - aŭ eĉ se - mensoj estas trafitaj kaj povas influi la korpon.

Homaj perceptaj travivaĵoj dependas de stimuloj kiuj alvenas ĉe oniaj diversaj sensorganoj de la ekstera mondo kaj tiuj stimuloj kaŭzas ŝanĝojn en onia mensa stato, finfine kaŭzante unun por senti sensacion, kiu povas esti plaĉa aŭ malagrabla. Iu deziro por tranĉaĵo el pico, ekzemple, tendencos igi tiun personon movi lian aŭ ŝian korpon en specifa maniero kaj en specifa direkto akiri kion li aŭ ŝi deziras. La demando, tiam, estas kiel povas esti eble ke konsciaj travivaĵoj ekestus for el bulo de griza substanco dotita kun nenio sed elektrokemiaj trajtoj. Rilata problemo estas klarigi kiel iu propoziciaj sintenoj (ekz. kredoj kaj deziroj) povas kaŭzi ke la neŭronoj de individuo ekfunkcias kaj liaj muskoloj kontraktiĝas en precize la ĝusta maniero. Tiuj konsistas el kelkaj el la puzloj kiujn alfrontis epistemologoj kaj filozofoj pri menso ekde minimume la tempo de René Descartes.[65]

ProverbojRedakti

 
"Pensa veziko" estas bildo kiu simbolas penson.

Ekzistas pluraj proverboj pri pens(ad)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[66]:

  •  
     Kiu multe babilas, pensas malmulte. 
  •  
     Li pulvon ne elpensis. 
  •  
     Pripensu malrapide kaj agu decide. 

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Laŭ “thought” en la angla: Random House Webster's Unabridged Dictionary, Second Edition, 2001, Published by Random House, Inc., ISBN 978-0375425998, ISBN 978-0375426056, ISBN 978-0375426094, page 1975
  2. Webster's II New College Dictionary, Webster Staff, Webster, Houghton Mifflin Company, Edition: 2, illustrated, revised Published by Houghton Mifflin Harcourt, 1999, ISBN 0-395-96214-5, ISBN 978-0-395-96214-5, page 1147
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 Borchert, Donald (2006). "Thinking". Macmillan Encyclopedia of Philosophy, 2a Eldono. Macmillan.
  4. . Outline of a theory of thought-processes and thinking machines. Journal of Theoretical Biology (1961). Alirita 27a de junio 2013. Arkivigite je 2013-09-22 per la retarkivo Wayback Machine
  5. “Surfaces and Essences: Analogy as the Fuel and Fire of Thinking” de Douglas Hofstadter and Emmanuel Sander, 23a de aprilo, 2013, publikigita de Basic Books, ISBN 978-0465018475
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-06-13. Alirita 2014-11-04.
  7. “ThoughtForms - The Structure, Power, and Limitations of Thought: Volume 1 - Introduction to the Theory” de Peter Baum, E-book publikigita en la 16a de aprilo, 2012 de BookBaby, ISBN 9781620958049, paperback publikigita en la 17a de aprilo, 2013 de Aesir Publishing, ISBN 9780988489301
  8. http://changingminds.org/explanations/theories/unconscious_thought.htm
  9. Ap Dijksterhuis, Ap and Nordgren, Loran F.. (2006) Perspectives On Psychological Science (PDF) 1 - Number 2.
  10. “The Stuff of Thought: Language as a Window into Human Nature” de Steven Pinker, 26a de aŭgusto, 2008, publikigita de Penguin Books, ISBN 978-0143114246
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 (1a de Januaro 2013) “Plato and the Norms of Thought”, Mind 122 (485), p. 171–216. doi:10.1093/mind/fzt012. 
  12. 12,0 12,1 12,2 Langland-Hassan, Peter. (2018) “Introduction”, Inner Speech: New Voices. Oxford: Oxford University Press.
  13. Plato. Metaphysics Research Lab, Stanford University (2017). Alirita 24a de Aprilo 2021.
  14. Plato: 6b. The Theory of Forms. Alirita 24a de Aprilo 2021.
  15. (1975) “Plato on the Imperfection of the Sensible World”, American Philosophical Quarterly 12 (2), p. 105–117. 
  16. 16,0 16,1 Sellars, Wilfrid. (1949) “Aristotelian Philosophies of Mind”, Philosophy for The Future, The Quest of Modern Materialism.
  17. The Medieval Problem of Universals: 1. Introduction. Metaphysics Research Lab, Stanford University (2017). Alirita 21a de Oktobro 2021.
  18. Crowell, Steven (2015). "What Is It to Think?". Arkivigite je 2022-04-08 per la retarkivo Wayback Machine Phenomenology of Thinking. Routledge. pp. 189–212. doi:10.4324/9781315697734-14. ISBN 978-1-315-69773-4.
  19. Harman, Gilbert. (1973) “4. Thought and meaning”, Thought. Princeton University Press.
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 20,4 20,5 20,6 "Thought". Encyclopedia Britannica. Alirita la 2an de Februaro 2022.
  21. (2016) “Thinking, Inner Speech, and Self-Awareness”, Review of Philosophy and Psychology 7 (3), p. 541–557. doi:10.1007/s13164-015-0267-y. 
  22. 22,0 22,1 22,2 Harman, Gilbert. (1973) “4. Thought and meaning”, Thought. Princeton University Press.
  23. 23,00 23,01 23,02 23,03 23,04 23,05 23,06 23,07 23,08 23,09 23,10 23,11 23,12 23,13 The Language of Thought Hypothesis. Metaphysics Research Lab, Stanford University (2019). Alirita 18a de Oktobro 2021.
  24. (2010) “Thinking Without Language. A Phenomenological Argument for Its Possibility and Existence”, Grazer Philosophische Studien 81 (1), p. 55–75. doi:10.1163/9789042030190_005. 
  25. 25,0 25,1 Bermudez, Jose Luis. (2003) Thinking Without Words. Oxford University Press USA.
  26. (13a de Decembro 2012) “Language and non-linguistic thinking”, The Oxford Handbook of Contemporary Phenomenology (en). doi:10.1093/oxfordhb/9780199594900.001.0001. 
  27. Animal Cognition: 3.4 Thought. Metaphysics Research Lab, Stanford University (2021). Alirita 25a de Oktobro 2021.
  28. (28 August 2007) “Human and animal cognition: Continuity and discontinuity”, Proceedings of the National Academy of Sciences (en) 104 (35), p. 13861–13867. doi:10.1073/pnas.0706147104. 
  29. 29,00 29,01 29,02 29,03 29,04 29,05 29,06 29,07 29,08 29,09 29,10 29,11 29,12 29,13 Language of Thought Hypothesis. Alirita 27a de Oktobro 2021.
  30. 30,0 30,1 30,2 30,3 30,4 Oxford Bibliographies: Language of Thought (angle). Alirita 27a de Oktobro 2021.
  31. Fodor, Jerry A.. (2008) Lot 2: The Language of Thought Revisited. Oxford University Press.
  32. 32,0 32,1 32,2 Borchert, Donald. (2006) “Language of thought”, Macmillan Encyclopedia of Philosophy, 2nd Edition. Macmillan.
  33. 33,0 33,1 33,2 33,3 Computational Theory of Mind. Alirita 21a de Oktobro 2021.
  34. 34,0 34,1 Doorey, Marie. “Conditioning”, The Gale Encyclopedia of Science.
  35. 35,0 35,1 Van der Veldt, J. H.. “Associationism”, New Catholic Encyclopedia.
  36. 36,0 36,1 36,2 36,3 36,4 Associationist Theories of Thought. Metaphysics Research Lab, Stanford University (2020). Alirita 23a de Oktobro 2021.
  37. 37,0 37,1 37,2 37,3 37,4 37,5 37,6 37,7 37,8 37,9 The Computational Theory of Mind. Metaphysics Research Lab, Stanford University (2020). Alirita 22a de Oktobro 2021.
  38. (2019-08-16) “O que é Behaviorismo sobre a mente?”, Principia (pt) 23 (2), p. 249–277. doi:10.5007/1808-1711.2019v23n2p249. 
  39. 39,0 39,1 39,2 Behaviorism. Metaphysics Research Lab, Stanford University (2019). Alirita 31a de Majo 2021.
  40. (18a de Februaro 2017) “What's flexible in behavioral flexibility?”, Behavioral Ecology 28 (4), p. 943–947. doi:10.1093/beheco/arx007. 
  41. 41,0 41,1 (2000) “Thinking as the Behaviorist Views It”, Behavioral Development Bulletin (en) 9 (1), p. 10–12. doi:10.1037/h0100531. 
  42. Mele, Alfred R.. (2003) “Introduction”, Motivation and Agency. Oxford University Press.
  43. (1995) “Motivation: Essentially Motivation-Constituting Attitudes”, Philosophical Review 104 (3), p. 387–423. doi:10.2307/2185634. 
  44. Belief. Metaphysics Research Lab, Stanford University (2019). Arkivita el la originalo je 15a de Novembro 2019. Alirita 22a de Junio 2020.
  45. Borchert, Donald. (2006) “Belief”, Macmillan Encyclopedia of Philosophy, 2nd Edition. Macmillan.
  46. 46,0 46,1 46,2 46,3 Philosophy of mind - The computational-representational theory of thought (CRTT) (angle). Alirita 21a de Oktobro 2021.
  47. Baum, Eric B.. (2004) “1. Introduction”, What Is Thought?. Cambridge MA: Bradford Book/MIT Press.
  48. 48,0 48,1 Functionalism. Alirita 31a de Majo 2021.
  49. Functionalism (angle) (2009-01-15).
  50. Honderich, Ted. (2005) “Mind”, The Oxford Companion to Philosophy. Oxford University Press.
  51. Functionalism: 2.2 Thinking Machines and the "Turing Test". Metaphysics Research Lab, Stanford University (2021). Alirita 22a de Oktobro 2021.
  52. Mental Representation: 1. The Representational Theory of Mind. Metaphysics Research Lab, Stanford University (2020). Alirita 22a de Oktobro 2021.
  53. Martin Heidegger, Kio nomiĝas penso?
  54. Dreyfus, Hubert. Dreyfus, Stuart. Mind Over Machine. Macmillan, 1987
  55. 55,0 55,1 Kim, J.. (1995) Honderich, Ted: Problems in the Philosophy of Mind. Oxford Companion to Philosophy. Oxford: Oxford University Press.
  56. Cervantes, CVC Centro Virtual. «CVC. Diccionario de términos clave de ELE. Cognitivismo.». Pri Cognitivismo en cvc.cervantes.es. Konsultita la 3an de Februaro 2022.
  57. Gestalt Theory, de Max Wertheimer. Hayes Barton Press, 1944, (ISBN 978-1-59377-695-4)
  58. Piaget, J. (1951). Psychology of Intelligence. London: Routledge and Kegan Paul
  59. Demetriou, A. (1998). Cognitive development. En A. Demetriou, W. Doise, K. F. M. van Lieshout (Eld.), Life-span developmental psychology. pp. 179–269. London: Wiley.
  60. Jung, Carl Gustav (1a de Aŭgusto, 1971). Psychological Types (Collected Works of C.G. Jung, Volume 6). Princeton University Press. ISBN 0-691-09770-4.
  61. El test Myers-Briggs te permite saber tu personalidad. La Vanguardia. 30an de Aŭgusto 2017. Konsultita la 31an de Aŭgusto 2022.
  62. «Myers-Briggs Foundation: The 16 MBTI Types». Arkivita el la originalo la 13an de Majo 2009. Konsultita la 4an de Februaro 2022.
  63. Snowden, Ruth (2006). Teach Yourself Freud (ilustrita eldono). McGraw-Hill. p. 107. ISBN 978-0-07-147274-6.
  64. The Cambridge companion to Freud, de Jerome Neu. Cambridge University Press, 1991, p. 29, (ISBN 978-0-521-37779-9)
  65. Companion to Metaphysics, de Jaegwon Kim, Gary S. Rosenkrantz, Ernest Sosa, Contributor Jaegwon Kim, Edition: 2, Publikigita de Wiley-Blackwell, 2009, ISBN 1-4051-5298-2, ISBN 978-1-4051-5298-3
  66. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-01-24.

BibliografioRedakti

  • Luís María Gonzalo Sanz. Entre libertad y determinismo. Genes, cerebro y ambiente en la conducta humana. Cristiandad: Madrid (2013). ISBN 978-84-7057-519-8
  • Bayne, Tim - Thought, New Scientist, 21 September 2013 - 7-page feature article on the topic
  • Anil K. Rajvanshi - "Nature of Human Thought", [1] 2010. ISBN; 978-81-905781-2-7

Filozofio en la germanaRedakti

  • Arnauld, Antoine kaj Nicole, Pierre: Die Logik oder die Kunst des Denkens, 2. durchgesehene und um eine Einleitung erweiterte Auflage, Darmstadt 1994, ISBN 3-534-03710-3.
  • Karl Heinz Bohrer, Was heißt unabhängig denken?, Merkur 7/61, Juli 2007, ISBN 978-3-608-97093-7.
  • Davidson, Donald: Bedingungen für Gedanken. In: Donald Davidson, Probleme der Rationalität, Suhrkamp Frankfurt am Main 2006. S. 233–256. ISBN 3-518-58471-5.
  • Heidegger, Martin: Was heißt denken?, Reclam (UB 8805), Ditzingen 1992, ISBN 3-15-008805-4.
  • Jaspers, Karl: Kleine Schule des philosophischen Denkens, 1965, Aufzeichnung (5 CDs) einer Vortragsserie für das Radio
  • Mittelstraß, Jürgen, Lorenz: Denken, in: Mittelstraß (Hrsg.), Enzyklopädie Philosophie und Wissenschaftstheorie, 2. Aufl. [2005], S. 154–156.
  • Soentgen, Jens: Selbstdenken!, 2003, ISBN 3-87294-943-8. (für jüngere Leser ab etwa 14 Jahre)
  • Vries, Josef de: Denken und Sein, Ein Aufbau der Erkenntnistheorie, Freiburg 1937

En anglaRedakti

  • Kwame Anthony Appiah: Thinking it Through – An Introduction to Contemporary Philosophy. Oxford Univ. Press, Oxford u. a. 2003. ISBN 0-19-516028-2.
  • Daniel Kahneman: Thinking, Fast and Slow. Farrar, Straus and Giroŭ, 2011, ISBN 978-0-374-27563-1.
  • R. E. Nisbett, A. Norenzayan, (2002). Culture and cognition. In H. Pashler & D.L. Medin (Eds.), Stevens' Handbook of Experimental Psychology: Cognition (3rd ed, Vol. 2, pp. 561–579). New York: Wiley
  • R. E. Nisbett, K. Peng, I Choi, A. Norenzayan: (2001). Culture and systems of thought: holistic versus analytic cognition. Psychological Review. 108, 291–310
  • Richard W. Paul, Linda Elder: Critical Thinking, 2002, ISBN 0-13-064760-8.
  • Steven Pinker: How the mind works, ISBN 0-14-024491-3.
  • Steven Pinker: The language instinct, ISBN 0-14-017529-6.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pensamiento en la hispana Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Thought en la angla Vikipedio.