Pentagono (angle The Pentagon signifante Kvinlatero) estas la sidejo de la Usona Departmento de Defendo. Ĝi situas en Arlingtono, Virginio ĉe Vaŝingtono kaj konsistas el kvin aloj (formantaj regulan kvinangulon) el po kvin etaĝoj.

Pentagono

Koordinatoj38° 52′ 15″ N, 77° 3′ 18″ U (mapo)38.870833333333-77.055Koordinatoj: 38° 52′ 15″ N, 77° 3′ 18″ U (mapo)

ArkitektoGeorge Bergstrom

Estiĝo11-a de septembro 1941
Konsekro15-a de januaro 1943
Poŝtkodo20301 [+]

Pentagono (Usono) (District of Columbia)
Pentagono (Usono) (District of Columbia)
DEC
Lokigo de District of Columbia en Usono

Pentagono (Usono) (Vaŝingtono)
Pentagono (Usono) (Vaŝingtono)
DEC
Map
Pentagono

Vikimedia Komunejo:  The Pentagon [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Pentagono desupre

Ĝi estis inaŭgurita la 15-an de januaro 1943 kaj estas laŭdire la plej ampleksa oficeja konstruaĵo de la mondo; deĵoras en ĝi 23.000 dungitoj. Pro ĝia arĥitekturo necesas maksimume sep minutoj por iri de iu oficejo al iu alia. Ĉar je la tempo de la konstruo Virginio havis leĝojn pri rasa apartigo en publikaj konstruaĵoj, la Pentagono ricevis duoblan aron da necesejoj.

En 2001 Pentagono estis unu el la celoj de la atencoj de la 11-a de septembro.

Vidu ankaŭ Redakti