Leĝo de Moseo
La Leĝo de Moseo aŭ Torao estas la unuaj kvin libroj de la Biblio, kies tradicia aŭtoro estas Moseo laŭ juda kredo:
Leĝo de Moseo | |
---|---|
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Javeo, Moseo, Javeisto, Elohimista dokumento, nekonata valoro |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Ĝenro | religia teksto |
La greka nomo por la Leĝo estas la Pentateŭĥos (la "kvin libringoj"). La moderna juda nomo estas la Torao (la "instruo"), kvankam inter la ortodoksaj judoj oni uzas tiun nomon ankaŭ por postbiblia sistemo da leĝoj (parola Torao), kiu, laŭ la tradicio, ankaŭ estis rivelitaj al Moseo, sed, laŭ modernaj historiistoj, estis fakte redaktitaj ege pli malfrue. La tiel nomitaj 613 moralordonoj estas parte deduktitaj de la Torao, sed estas ankaŭ grandparte postbibliaj.
La libroj de la Leĝo ne nur enhavas la moralordonojn de Dio, sed ankaŭ historion de la mondo ĝis la tempo de Moseo: Adamo kaj Eva, la Edena ĝardeno, Noa kaj la Diluvo, Babelo, Abraham, Jakobo, Jozefo, ktp.