Pentrista stablo

(Alidirektita el Pentrostablo)

Pentrista stablo estas fortika stablo el ligno aŭ metalo sur kiu oni metas kaj fiksas la farotan pentraĵon dum la pentrado.

Pentrista stablo: Tripiedo
Pentrista stablo: H-framo

En la mezo de la fronto troviĝas longa vertikala lato kun du alĝustigeblaj horizontalaj partoj. Sube de la lato troviĝas fortika en alto alĝustigebla portilo kun ofte ekstra breto por surmeti penikojn kaj farbotubojn. Supre de la lato estas en alto alĝustigebla premilo kiu tenas la pentraĵon sur fiksita loko.

Caspar David Friedrich en sia ateliero staranta antaŭ sia pentrista stablo (pentrita de Georg Friedrich Kersting, ĉ. 1812).