Homoj por la Etika Traktado de Bestoj

Usona organizaĵo por bestaj rajtoj

People for the Ethical Treatment of Animals (en esperanto: Homoj por la Etika Traktado de Bestoj (PETA, stiligita PeTA) estas usona bestorajta organizo kies sidejo troviĝas en Norfolk, Virginio, kaj gvidata de Ingrid Newkirk, ĝia internacia prezidanto. Neprofitocela organizo kun preskaŭ 400 dungitoj, asertas, ke ĝi havas 6,5 milionojn da membroj kaj subtenantoj, krome, ĝi same diras, ke ĝi estas la "plej granda grupo pri bestaj rajtoj en la mondo". Ĝia slogano estas "Bestoj ne estas niaj por manĝi, vesti, provi, uzi por distro, aŭ misuzi alimaniere."

PETA
emblemo
neprofitcela organizaĵo • internacia ne-registara organizaĵo • antispeciesist organization
Komenco marto 1980 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Norfolko
Tipo Neprofitocela organizo
Agareo

bestaj rajtoj

Moto Animals are not ours to eat, wear, experiment on, use for entertainment, or abuse in any other way.
Fondinto(j) Alex Pacheco
Ingrid Newkirk
Retejo peta.org (angle)
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

Fondita en marto 1980 de Ingrid Newkirk kaj kunulo de la movado por bestaj rajtoj Alex Pacheco, la organizo unue kaptis la atenton de la publiko en la somero de 1981 dum tio, kio estis konata kiel la kazo de la Simioj de Silver Spring, vaste diskonigata disputo pri eksperimentoj faritaj en 17 makakaj simioj ene de la Instituto de Konduta Esplorado en Silver Spring, Marilando. La kazo daŭris 10 jarojn, implikis la solan polican rastadon kontraŭ besto-laboratorio en Usono, kaŭzis amendon en 1985 de tiu lando pri Bestprotekta Juro, kaj establis PETA kiel internacie konata organizo. Hodiaŭ, ĝi fokusiĝas sur kvar ĉefaj temoj, opozicio al intensa bestobredado, bestotestado kaj distriĝo per bestoj. Ĝi ankaŭ kampanjas por vegana vivstilo kaj kontraŭ manĝado de viando, fiŝkaptado, mortigo de bestoj konsiderataj kiel plagoj, malpermesado de vetludoj per hundoj, kokoj kaj taŭroj.

La grupo estas la fokuso de diskutado, kaj interne kaj ekster la movado pri bestaj rajtoj kaj ĉirkaŭ la mondo. Newkirk, kaj antaŭe Pacheco, estas konsiderata kiel la plej grava eksportanto de bestaj rajtoj al la pli tradiciaj bestogardistaj grupoj en Usono, sed sekcioj de la movado tamen diras ke PETA ne estas sufiĉe radikala. Jura profesoro Gary Francione listigas la grupon inter ili kion li nomas "la novaj usonistoj", argumentante ke ĝia laboro kun industrioj por atingi reformon, kiu daŭras en la tradicio de Henry Spira, igas ĝin bonfara grupo sed ne animalisma grupo.

Kritikoj, polemikoj kaj plendoj redakti

PETA estis objekto de sennombraj kritikoj pro kiel ĝi uzas la interreto kaj en siaj publikaj movadoj kaj propagandaj kampanjoj, ĝi estis mokita, atakita kaj eĉ pridubita pri esti konsiderata kiel bestprotektejo.[1]

Ĉeesto en sociaj retoj redakti

PETA, uzante sociajn retojn (kiel ekzemple Twitter) ataki, ridindigi, konspiri kaj kalumnii multajn publikajn figurojn, ordinarajn homojn, famulojn, influantojn, organizojn kaj eĉ grandajn videoludajn kompaniojn, kiel Nintendo, estante ĝia ĉefa objekto de kritiko.[2] Krom eldonado de falsaj novaĵoj pri scienco sen ajna bazo aŭ rekono de la scienca komunumo, tuŝante temojn de aŭtismo, misformiĝoj en seksorganoj en beboj, kaj la kronvirusa pandemio; asertante ke la ĉefa kaŭzo de ĉi tiuj estas bova lakto, kokaĵo, kaj viando-bazitaj dietoj, respektive.[3]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti