Perĉeo
La perĉeo[1] (france perche IFA:[pɛʁʃ], angle perch IFA:[pɝtʃ], itale pertica) estas eŭropa mezurunuo de areo aŭ longo.
Priskribo redakti
La perĉeo estas mezurunuo de areo aŭ longo, uzita en Eŭropo kaj en eŭropaj (eks)kolonioj.
En Francio, la perĉeo estis kiel area unuo 42,21 kvadrataj metroj, aŭ 0,01 arpento.
En Britio, unu perĉeo estas 1⁄160 de la akreo.
Hodiaŭ, la perĉeo ne estas multe uzata, krom en Jamajko kaj Srilanko por mezuri la areon de domoj kaj konstruaĵoj.
Etimologio redakti
La nomo de la mezurunuo devenas de la latina pertica “stango”.
Referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- What is the unit called a perch? (angle). Sizes.com.