Peral de Arlanza [peRAL dearLANza] estas la nomo de vilaĝo kaj municipo, kodo INE-094, apartenanta al la jurisdikcio de Lermo, distrikto Arlanza, sudokcidento de la provinco Burgoso, Kastilio la Malnova, hodiaŭ regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio.

Peral de Arlanza
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09342
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 172  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 5′ N, 4° 5′ U (mapo)42.075833333333-4.0775Koordinatoj: 42° 5′ N, 4° 5′ U (mapo) [+]
Alto 772 m [+]
Areo 29 km² (2 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Peral de Arlanza (Provinco Burgoso)
Peral de Arlanza (Provinco Burgoso)
DEC
Peral de Arlanza
Peral de Arlanza
Situo de Peral de Arlanza
Peral de Arlanza (Hispanio)
Peral de Arlanza (Hispanio)
DEC
Peral de Arlanza
Peral de Arlanza
Situo de Peral de Arlanza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Peral de Arlanza [+]
vdr

La loknomo Peral de Arlanza estas komprenebla kiel Pirarbo de Arlanza, alude al rivero kaj komarko. Tiukadre la municipa blazono konsistas el pirarbo.

Geografio redakti

Ĝi estas je 50 km. de la ĉefurbo. Ĝi havas areon de 28,91 km² kun 175 loĝantoj (2021).

Historio redakti

Historie ĝi estis reloĝata en la 10-a jarcento fare de mozaraboj kaj alvenintoj el la Regno Leono.

La nomo de la loko estis citita por la unua fojo en 1048 en la Cartulario de San Pedro de Arlanza, teksto de la Monaĥejo de San Pedro de Arlanza, laŭ la nomo Perale. Tiu manuskripto sugestas, ke la komarko jam estis tute organizita.

Peral vivtenis sin el brutobredado kaj en tiu estis turdomo, kiu estis detruita dum la regado de Henriko la 2-a, el kiu oni kontrolis sektoron de la rivero Arlanza kaj la aliron al Palenzuela, loko al kiu Alfonso la 6-a donis ampleksan foruon kiu validis ĝis la alveno de Alfonso la 10-a.

En 1173, doña Sancha Díaz de Frías donis al la Monaĥejo de Sankta Savinto de Moral siajn havaĵojn en la loko. Ankaŭ aliaj familioj de la nobelaro kiel García Fernández de Villamayor, fondinto de la Monaĥejo de Santa María la Real, donis al tiu monaĥejo siajn havaĵojn en Peral en 1228.

Demografio redakti

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004
260 279 239 223