Ĝermolisto de britaj esperantistoj
Enhavo: | A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z |
A
redaktiSusanna Lister Adams (naskiĝis 1848?; mortis la 13-an de Julio 1940) estis esperantistino en Hastings. Ŝi movadis ĉefe ĉe blinduloj.[1]
Jeremy ADDIS estis angla Esperantisto kiu vivis en Irlando.[1][2][3]
Ken ALEXANDER (naskiĝis en 1913, mortis en aŭgusto 2009) estis fervora aktivulo de la Londona Esperanto-Klubo kaj fariĝis edzo de Naomi Christina Butler, kiu same estis aktiva en la Londona Esperanto-Klubo, kie ili interkonatiĝis. Ken Alexander estis redaktoro de La Brita Esperantisto de 1949 ĝis 1953. La paro Alexander, delonge ne vidita, reaperis vizite al la malfermo de la nova Esperanto-Centro en Barlaston en 2002.
Wilfrid M. APPLEBY (naskiĝis en 1892, mortis en majo 1989) estis UEA-delegito en la angla urbo Cheltenham de 1931 ĝis 1987. Filatelisto. Aŭtoro de Ĉu vi scias? (Esperanto Publishing Company, Ltd., 1944) kaj muzikfolio "Kongresanino." Redaktoro de Guitar News; la oficiala organo de International Classic Guitar Association.
Francis G. ARCHER (naskiĝjaro nekonata, mortis la 27-a de junio 1934) estis esperantisto en Watford.
Rebecca ASQUITH (naskiĝjaro nekonata, mortis la 21-an de decembro 1931) estis brita esperantistino, kiu partoprenis la grupon je Keighley.
B
redaktiEdward Cresswell BABER (naskiĝis en 1850; mortis en 1910) kirurgiisto, estis brita esperantisto kaj medicina diplomito de la Londona Universitato. Li specialiĝis pri malsanoj rilate je la gorĝo, oreloj kaj nazo, kaj estis la fondinto de la Brighton and Sussex Throat and Ear Hospital en Brajtono, en 1909 ĉe la Internacia Medicinista Kongreso en Budapest li prezentis Esperante verkitan tezon pri sia fako. Li estis estrarano de BEA.
George Ballinger (naskiĝis 1863?; mortis la 16-an de decembro 1938) estis esperantisto en Cheltenham.
Charles Barnes (naskiĝis 1869?, mortis la 15-a de februaro 1938) estis esperantisto en Colchester.
Frances M. Bartholomew (mortis la 9-an de marto 1937) estis esperantistino en Letchworth.
Charles Dawson BAXANDALL (naskiĝjaro nekonata, mortis la 16-an de marto 1932) estis esperantisto en Wallasey[2].
Louisa Mary BEDWELL (naskiĝis probable en 1850; mortis la 21-an de julio 1930) estis esperantistino en North Hill.
Toby BARBOCK estis esperantistino en Skotlando dum la unua duono de 20-a jarcento. Ŝi partoprenis belec-konkurson en la UK 1929.
Florence BARKER estis esperantistino en la unua duono de 20-a jarcento.
Verko:
- La lingvo de la bestoj. Heroldo de Esperanto, Köln, 24 paĝoj, 1931.
|
|
Henry BARTLETT (naskiĝis en 1843; mortis la 31-an de aŭgusto 1923) kuracisto estis brita esperantisto el Foulsham, Norfolk. Li vojaĝis alilanden ĉ. 1910, kaj fine en 1920 ekloĝis en Auckland, Novzelando, kie li mortis.
A. BARTON estis socialista esperantisto. En 1906 li faris paroladon pri Esperanto en klubo socialista de Sheffield.[3]
Cecil Morris BEAN estis brita matematikisto kaj esperantisto. En 1937, en lia traduko publikiĝis la romano La Naiveco de Pastro Brown de Gilbert Keith Chesterton, kaj en 1954 li publikigis Matematikan terminaron, kiu aperis kiel aparta libreto, sed ankaŭ dissendiĝis kiel dua parto de la Jarlibro 1954 de Universala Esperanto-Asocio.
James BESWICK (naskiĝjaro nekonata, mortis en januaro 1935) estis brita esperantisto en Londono.
Joseph James BIRKETT (naskiĝis probable en 1875; mortis la 22-an de januaro 1934) estis esperantisto en Grange-over-Sands[4].
Robert J. BISHOP (naskiĝjaro nekonata, mortis la 10-an de februaro 1930) estis esperantisto en Enfield.
Robert BLACK (naskiĝis probable en 1862; mortis en aprilo 1930) estis esperantisto en Hull.
James Andrew BLAIKIE (blejki) (naskiĝis la 4-an de aprilo 1846, mortis la 21-an de decembro 1929) estis angla esperantisto, konata matematikisto, universitata ekzamenisto kaj montogrimpisto. Li esperantistiĝis en 1905. Li kunlabore tradukis La malbela anasido tiujare kaj Bela Joe en sia lasta jaro.
Philip D. BLAKE (naskiĝis la 6-an de septembro 1869. mortis la 17-an de februaro 1929) estis esperantisto en Londono. En 1906 li helpis fondi kurson en Kilburn.
H. E. BOARD estis esperantisto en Britio en la unua duono de la 20-a jarcento.
Verko:
- H. E. Board. Esperanto for the Blind. Eldonejo Eklezia Esperanto-Ligo, Huddersfield, 1919.
|
James Bolton (naskiĝis 1929?; mortis la 31-a de julio 1940) estis esperantisto en Hoghton, apud Preston[5].
Pastro Henry Charles BOND (naskiĝjaro nekonata, mortis la 15-an de marto de 1925) estis esperantisto en Keymer, Sussex. Li predikis Esperante en Eastbourne en 1913[6].
James B. Bottomley (mortis la 21-an de septembro 1935) estis esperantisto en Keighley, Rutherglen kaj Utley[7].
John J. BOUTWOOD (baŭtŭud) (naskiĝis la 14-an de novembro 1860 en Luton) estis angla komercista sekretario kaj esperantisto, kiu aktivis interalie kiel gvidanto de la Societo por Helpo al Patrinoj kaj Infanetoj. Li esperantistiĝis en 1912, estis vicprezidanto de Brita Esperanto-Asocio, prezidanto de la loka Esperanto-grupo en Hastings. Li verkis plurajn esperantlingvajn teatraĵojn.
Arthur BOWKER (naskiĝjaro nekonata, mortis la 11-an de julio 1934) estis esperantisto en Sheffield.
Emily Bowkett (naskiĝjaro nekonata, mortis la 22-an de aprilo 1922) estis esperantistino en Southport.
Robert C. BPWKETT (naskiĝis 1867; mortis la 3-an de aŭgusto 1932) estis esperantisto en Southport.
Albert E. BOYCE (naskiĝjaro nekonata, mortis la 31-an de julio 1965 en Londono) estis brita esperantisto kaj multjara delegito de UEA en Bristol.
J. W. Boys
redaktiJ. W. BOYS (naskiĝis la 20-an de nov. 1848; mortis la 17-an de sept. 1924) estis esperantisto en Bridport.
James F. BRAZIER (naskiĝjaro nekonata, mortis la 8-an de majo 1931) estis brita esperantisto.
Tom Gordon Briggs (naskiĝis 1892?; mortis la 13-an de junio 1938) estis brita esperantisto ekde 1905 en Woodthorpe. Li estis edzo de Mary Briggs[8].
Frank Harwood BRISCOE (naskiĝjaro nekonata, mortis la 4-an de aprilo 1916 en Etaples) estis brita esperantisto ekde 1911 en Londono. Li militservis ĉe Reĝa Aera Korpuso (antaŭlo de Reĝa Aerarmeo) dum la Unua mondmilito.
Josiah A. BRISCOE (naskiĝis en 1908, mortis la 26-an de februaro 1993) estis UEA-fakdelegito pri turismo en Harrogate, Britio.
John BROOKS (naskiĝis probable en 1833; mortis en 1909) estis brita esperantisto, prezidanto de Esperanto-grupo de Nottingham.
Robert A. F. Bruce (mortis 1938) estis esperantisto en Edinburgo.
Kate Butcher (mortis la 18-a de oktobro 1939) estis esperantistino en Ipswich[9].
C
redaktiPercy James CAMERON (kameron), kiu uzis la pseŭdonimon Norémac) estis brita esperantisto kaj oficisto, kiu naskiĝis la 5-an de septembro 1884 en Londono - la mortodato nekonatas. Liberpensulo, vegetarano, kontraŭmilitulo, li eklernis Esperanton en 1905. Inter 1912 kaj 1916 li funkciis kiel sekretario de la Londona Esperanto-klubo. Li verkis recenzojn por British Esperantist, Esperanto-kurson por sindikataj gazetoj kaj okazajn artikolojn.
George Carrington (naskiĝis 1868?; mortis la 27an de oktobro 1936) estis esperantisto en Londono.
Henry Cecil Edwards CARTER (naskiĝis probable en 1879, mortis la 26-an de januaro 1934) tradukisto de la Agrikultura Ministerio, estis brita esperantisto en Deptford kie li gvidis kursojn.
Richard CARTER (naskiĝjaro nekonata, mortis la 9-an de majo 1932) estis esperantisto en Liverpool.
Lewis J. CAW (naskiĝis 1846; mortis la 20-an de januaro 1931) estis esperantisto en Edinburgo ekde 1907. Li estis ano de estraro de loka Esperanto-grupo.
Horace J. CLAYTON estas brita esperantisto. Li aparte aktivis en sia hejmurbo Sheffield.
Robert Ingham Clegg (naskiĝis en 1866 - mortis la 4-an de decembro 1931) estis esperantisto el Lancashire. Li mortis en Cleveland.
Serĝento Fred. A. Coole (naskiĝjaro nekonata, mortis en 1916) estis esperantisto en Cheltenham, kiu mortis en batalkampo dum la Unua mondmilito [10]
W. R. E. Coles
redaktiW. R. E. Coles (naskiĝis probable en 1841; mortis la 7-an de marto 1925) estis brita esperantisto.
A. B. Colville
redaktiA. B. Colville (naskiĝis probable en 1853; mortis la 9-an de novembro de 1925) estis brita esperantisto, iama Prezidanto de la Esperantista Societo de Portsmouth[11]
Arthur H. Constance (mortis la 20-an de julio 1937) estis esperantisto en Wood Green, Londono.
Alexander COUTTS (kuts) (naskiĝjaro nekonata, mortis en 1958) estas brito kaj skoto. Li estas liberpensulo, dum pluraj jaroj sekretario de Edinburga Esperanto-Societo kaj fervora membro de Frataro de Britaj Kristanaj Esperantistoj.
Charles Edward COWPER (naskiĝis probable en 1849; mortis la 30-an de januaro 1929) estis unu el la fondintoj de Brita Esperanto-Asocio[12].
D
redaktiEdmund Edward Fournier D'ALBE (n. en 1868 en Irlando, m. la 29-an de junio 1933, St Albans, Hertfordshire, Anglio) estis irlanda Esperantisto, [13][14] kiu interalie estis forta apoganto de tutkeltismo.
William Davies (mortis la 29-an de julio 1938) lernejestro, estis esperantisto en Morriston apud Swansea[15].
Thomas Dawson (mortis la 5-a de februaro 1938) estis esperantisto en Alva, Skotlando. En 1909 li fondis la Esperanto-Societon de Partick ĉe la YMCA[16].
Har Dayal (mortis februaro 1940) estis esperantisto en Londono.
Arthur Dixon (mortis la 12-an de majo 1936) estis esperantisto en Manchester kaj movadis ĉefe ĉe skoltistoj.
Emily Dovey (mortis la 3-a de septembro 1940) estis esperantisto.
Edward T. Doran (naskiĝjaro nekonata, mortis la 29-an de decembro 1932) estis esperantisto en Sale, Cheshire.
L. E. Doran
redaktiS-ino L. E. DORAN (naskiĝjaro nekonata, mortis la 20-an de novembro 1925) estis sekretario de la Esperantista Societo de Manchester.
Kapitano Cyril Downer (naskiĝjaro nekonata, mortis en 1914) militista aviadisto, estis brita esperantisto. Li apartenis al la Northamptonshire Regimento kaj partoprenis en la Sud-Afrika militado, ricevinte la Reĝinan Medalon. Kapitano Downer uzis la lingvon por korespondado kun diverslandaj aviadistoj. Li estis filo de Pastro A. C. Downer, D.D., de Petworth, Sussex, kiu estas la Vic-Prezidanto de la Eklezia Ligo Esperantista.
Nur ses semajnojn antaŭ sia morto li ricevis la aviadan ateston. Li mortis per aviadila akcidento. Post spirala flugado, alta je ĉirkaŭ mil metroj, lia aeroplano subite sin direktis malsupren kaj, post la penadoj de la aviadisto ĝin rektigi, disrompiĝis.
Referencoj
redaktiRobert Augustus DAVIS (dejvis), anglo, romkatolika pastro. Naskiĝis en la 2-a de decembro 1860 en Bath. Prezidanto de Angla Ligo de Katolikaj Esperantistoj. Artikoloj en The Esperantist, 1903. Li estis aktiva Esperantisto.
George Dickinson (dikinsn) (naskiĝis la 10-an de junio 1865; mortis la 24an de decembro 1936[17]) estis skota eksa poŝtoficisto kaj esperantisto. Li naskiĝis en Haddington, East Lothian, Skotlando, kaj mortis en Edinburgo 71-jaraĝa. Li esperantiĝis en 1910, kaj 14 jarojn estis prezidanto, poste honora prezidanto de la Esperanto-grupo Leith, havenurbo en la teritorio de Edinburgo.
Kapitano Henry C. Drummond (naskiĝjaro nekonata, mortis la 24-an de julio 1916) estis skota esperantisto, nevo de Prof. Henry Drummond. Kapitano en la Argyll kaj Sutherland Highlanders, mortis sur la batalkampo dum la Unua mondmilito[18].
Fraser S. DUNBAR (1926 - aŭtune 2000) estis iama delegito kaj gvidinto de kursoj en Ipswich (Britio). Aparte lastatempe, li grave kontribuis al la administra laboro de Esperanto-Asocio de Britio.
E
redaktiAlexander Easson (naskiĝjaro nekonata, mortis 1912 en Victoria) advokato, estis skotlanda esperantisto en Edinburgo.
Edward Ede (naskiĝis 1863?; mortis la 14-an de julio 1940) estis esperantisto en Cardiff.
Pastro Arthur J. EDMONDS (naskiĝjaro nekonata, mortis 71-jara en la 19-a de junio 1914 en Great Gransden) anglikana pastro, estis angla esperantisto, unu el la pioniroj en Britujo. Li estis paroĥestro de Great Gransden, Sandy, Bedfordshire. Li partoprenis en la klopodoj por la Tria Internacia Kongreso en Cambridge. Tradukis Hiawatha de Longfellow, multon el Homero, k. a., kaj partoprenis la tradukon de la Nova testamento.
Verkoj:
- A. J. Edmonds kaj William Phillimore. Du Premiitaj Tezoj. Eld. Brita Esperanto-Asocio, Londono, 1914.
Arthur EDMONDSON (naskiĝis en 1899, mortis la 9-an de novembro 1976 en Jorkŝiro, Britio) estis brita esperantisto. Li lernis Esperanton en 1928 kaj estinta unu el la plej aktivaj movadanoj en la urboj Bingley, Bradford kaj Keighley, kie li gvidis multajn Esperanto-kursojn. Kun sia edzino Ethel li membris en BEA kaj UEA dum kvardeko da jaroj.
Charles EDWARDS estis brita esperantisto en la komenco de 20-a jarcento.
Verko
- Gvidlibro de Ĝibraltaro. Eld. British Esperanto Association, Londono, 1911(?), (18X12), 38 paĝoj.
Michael J. ELLIOTT (eljot) estis angla esperantisto, metodista pastro, doktoro teol. Li naskiĝis 28 okt. 1852 en Carlisle. Ricevis ateston de L.L. Zamenhof mem en la unuaj tagoj Ĉeestis la UK en Boulogne, 1905. Partoprenis la kontroladon de la tradukon de Malnova Testamento.
Ethelmer ELLIS (pseŭdonimo: Ben Elmy, naskiĝis la 15-an de marto 1838, mortis la 3-an de marto 1906) estis angla esperantisto. Li estis pioniro en Britio. Li tradukis multe da poemoj Esperanten, inter ili La Princino de Tennyson kaj “ La Marseillaise”, kiu estis kantata en francaj-anglaj esperantitaj kunvenoj en komenco de 20-a jarcento antaŭ la apero de La Espero. Li kontribuis al pluraj esperantaj publikaĵoj. Li estis maljuna, kiam eklernis Esperantoj kaj diris ke dum la lastaj tri aŭ kvar jaroj, Esperanto estis al li granda, helpo kaj komforto, vortoj, kiu estis cititaj de Zamenhof en malfermo de Dua Kongreso Esperantista en Genève. Li, kun lia edzino, partoprenis feminisman movadon prezentante kaj apogante leĝproponojn al brita parlamento[19].
Frederick Budd Elwell (naskiĝis probable en 1872 en Ilford[20]; mortis la 22-an de februaron 1934) estis esperantisto en Londono. Li estis kunfondinto de „Ĥemia-Farmacia Sekcio“ de TEKA en 1930. Li kunlaboris en la organizado de biblioteko de BEA en 1931 atentante la gazetaran fakon.
F
redaktiKaporalo Albert G. Farley (naskiĝis probable en 1898; mortis la 17-an de novembro 1918 en Lisbono) estis brita esperantisto en Tufnell, Londono. Li soldatiĝis en 1915 dum Unua mondmilito.
G. Noble Farmer (naskiĝis en la 1840-aj jaroj; mortis la 5-an de marto 1932) estis esperantisto ekde 1906 en Londono.
Derrick P. Faux estis brita esperantisto dum la 20-a jarcento. Li eldonis la serion por infanoj Legu kaj Lernu.
Verkoj:
- Kion vi faras. Ekzercaro por junaj lernantoj de Esperanto. Eldonita de la aŭtoro, Oxon, 1965(?)
David FEATHERSTONE (naskiĝis en 1923, mortis la 8-an de marto 2002) estis Esperanto-instruisto kaj reprezentanto de Asocio de Esperanto-instruistoj en Britio, fakdelegito de UEA pri biblioj kaj diservoj kaj estrarano de Kristana Esperantista Ligo Internacia.
Oscar T. Fenner (naskiĝis probable en 1890, mortis la 8-an de marto 1919) muzikisto, estis brita esperantisto en Windsor. Inter liaj komponaĵoj estas en Esperanto “ La Alvoko.”
Harold FILLINGHAM (naskiĝis en 1909, mortis la 18-an de aprilo 1996) estis brita esperantisto. Pli ol 20 jarojn delegito en Nottingham (Britio) kaj longtempa sekretario de la loka klubo, li verkis pri sia juneco aŭtobiografian libron en Esperanto, Bulwell.
Mary Flugel (mortis la 24-a de majo 1936) estis esperantistino, patrino de John Carl Flugel.
James Lloyd FORD (naskiĝis en 1915, mortis en septembro 1979) estis ekde 1957 fakdelegito pri konstruado kaj SOS-aŭtoservo en Walton-on-Thames, Britio).
Robert Edmund France Foulger (naskiĝis 1873?; mortis la 27-an de januaro 1936) estis esperantisto en Epsom.
Tom C. FRASER (naskiĝis en 1908, mortis en 1992 en Kirkcaldy, Britio) estis dumviva UEA-membro kaj delegito en Kirkcaldy.
Helen Fryer estis brita esperantistino en la unua duono de 20-a jarcento. Lia lernolibro The Esperanto Teacher havis multegajn reeldonojn.
Verko:
- The Esperanto Teacher.
|
Dorothy FULFORD (naskiĝis en 1920, mortis la 19-an de julio 1996 en Redland, Britio), dum kvarona jarcento delegito en Bristolo, fakdelegito pri SOS-aŭtoservo kaj virinaj aferoj kaj iama sekretariino de Bristola Esperanto-Societo.
G
redaktiCharles Trevor Gauntlett (mortis la 29-a de decembro 1935) muzikisto, estis brita esperantisto.
Leonard Ivor GENTLE (naskiĝjaro nekonata, mortis la 20-an de decembro 1988 en Londono, Britio) estis dumviva membro de UEA. Li verkis aŭ tradukis pli ol 140 himnojn en Esperanton, kaj ludis orgenon ĉe la monataj Esperanto-diservoj en Londono dum pli ol 26 jaroj.
Herbert V. GEORGE (naskiĝjaro nekonata, mortis la 10-an de decembro 1991 en Torpoint, Britio) estis brita esperantisto, delegito de UEA kaj prezidanto de la grupo en Plymouth.
Harry Stanley Gibson (mortis la 16-an de septembro 1936) estis esperantisto en Immingham.
Alban Giles (naskiĝjaro nekonata, mortis la 8-an de majo 1933) estis esperantisto en Newport, Shropshire.
Oswald Goodman (naskiĝjaro nekonata, mortis en marto 1930) estis esperantisto en St Albans, sekretario de loka grupo, en la komenco de 20-a jarcento.
Amelia Grogan (naskiĝjaro nekonata, mortis la 20-an de septembro 1930 en Germanio) estis esperantistino en Londono.
H
redaktiFred Hadfield (naskiĝjaro nekonata, mortis la 27-an de januaro 1927) estis diversfoje Prezidanto de la Esperantista Societo de Huddersfield.
Keturab Hawkesworth (naskiĝjaro nekonata, mortis la 8-an de novembro 1932) esperantistino en Southport.
Herschel S. Hall estis brita esperantisto dum la komenco de 20-a jarcento.
Verko:
- La Premiito. Novelo originale verkita en Esperanto. Eld. Librejo Esperanto, Moskvo, 1913(?)
|
Flora Hardcastle estis brita esperantistino en la unua duono de 20-a jarcento.
Traduko:
- 1923: Barbra, unuakta teatraĵo de Jerome K. Jerome.
Alfred Harris (naskiĝjaro nekonata, mortis la 12-an de oktobro 1928) lerneja inspektoro, estis brita esperantisto el Kew, Surrey ekde 1907.
James Tyler HARROD (naskiĝis la 19-an de januaro 1870 en Hayes) estis angla lernejestro kaj esperantisto. Li estis instruisto en kvakeraj lernejoj 1891-1930, kaj en 1922 komencis Esperantan instruadon en la lernejo de Sibford. Ekde 1931 li estis sekretario de la Kvakera Esperantista Societo.
Mabel HARROD (naskiĝis la 20-an de julio 1871 en Ackworth) estis anglino kaj instruistino. Ŝi instruis en liceoj kaj gastlernejoj inter la jaroj 1892 kaj 1930. Ŝi estis lerneja organizisto kaj prelegisto por la Ligo de Nacioj. Ŝi multe propagandis Esperanton.
Peter HARVEY (naskiĝis en 1915, mortis la 5-an de marto 1997), 50 jarojn aktiva en la regiono de Glasgovo (Skotlando) kaj 2S jarojn en Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, prezidinto de Glasgova Esperanto-Societo (1985-86).
Ernest Haworth (mortis la 2-an de decembro 1939) estis esperantisto en Burnley.
Mary R. Henningsen (naskiĝjaro nekonata, mortis la 12-an de aprilo 1934) estis esperantistino en Worthing.
William Henry HIRST [herst], anglo, komercisto, instruisto de stenografio kaj Esperanto. Naskiĝis en la 3-a de julio 1880 en Huddersfield, m. nekonata. Unua prezidanto de la tiea Esperanto-Grupo, 1908, kaj ofte de tiam sekretario aŭ prezidento.
John Hesketh (naskiĝis 1863?; mortis la 7-a de julio 1940) estis esperantisto en Birmingham.
Arnold Higginson (mortis 1938) estis esperantisto en Ashton-on-Ribble, Preston, ekde 1922[21].
Louise Holden (mortis en aprilo 1937) estis esperantistino en Bradford. Blindulino kaj instruistino de blinduloj dum 45 jaroj. Ŝi instruis Esperanton al multaj el siaj lernantoj, kaj kondukadis ilin karavane al la Universalaj Kongresoj[22].
Ernest Holmes (mortis la 19-a de januaro 1940) estis esperantisto en Clowne[23].
Henry J. Horseman (naskiĝjaro nekonata, mortis la 26-an de oktobro 1928) estis brita esperantisto el West Hartlepool ekde 1907.
J. T. HAXTON (naskiĝjaro nekonata, mortis en 1958) estis butikisto en St Andrews. Li eklernis Esperanton en 1901.
Mary Caroline Hezlett (naskiĝis 1874?; mortis la 22-an de majo 1935) estis esperantistino ekde 1910 en Coleraine[24].
George Higgie (naskiĝis probable en 1848; mortis la 6-an de februaro 1935) estis brita esperantisto. Higgie eldonis kelkajn Esperantajn librojn pri Skotlando. Li estis entuziasma pioniro ankaŭ de Pitmana stenografio kaj de literada reformo[25].
William Higgins (naskiĝjaro nekonata, mortis en la 12-a de februaro 1927) estis esperantisto ekde 1912. Li estis unu el la pioniroj de Esperanto en Shiregreen, Sheffield kaj prezidinto de loka Esperanto-grupo.
Thomas W. HOLMES (naskiĝjaro nekonata, mortis en la 8-a de septembro 1929) estis blinda esperantisto en Shepperton, urbeto en la tradicia graflando Surrey en sudokcidenta Anglio, kaj kunlaboranto de Esperanta Ligilo.
John Thomas HOLMES (hoŭms) (ps. J. T. H.) (naskiĝis la 9-an de decembro 1868[26] en Morton) estis anglo kaj lankomercisto naskita en Morton, Yorkshire. Li estis unu el la pioniroj en Yorkshire, ĉefe en Bradford kaj Welwyn Garden City. [27] . Post la morto de Joseph Rhodes li fariĝis prezidanto de la Federacio de Yorkshire. Multjare sekretario kaj prezidanto grupa kaj federacia; vicprezidanto de BEA, ano de LKK por la Oxforda UK. Faris centojn da propagandaj prelegoj kaj gvidis multajn kursojn. Li estis organizanto de la Brita Kongreso de Esperanto okazinta en Harrogate en 1921. Unua alilandano parolinta Esperante per radio en Germanio. Li mortis en Torquay, kie ĝis sia morto li funkciis kiel Delegito de UEA.
Dum multaj jaroj li kontribuis artikolojn kaj lecionojn al la grava nordlanda ĵurnalo Yorkshire Observer.
Nora HOLMES (naskiĝis en 1902, mortis la 14-an de majo 1993) estis vidvino de honora prezidanto de UEA Harry Holmes. Ekde 1927 ŝi estis motoro de la Londona Esperanto-klubo. Ŝi estis UEA-fakdelegito pri virinaj aferoj, kampo sur kiu ŝi aktivis ankaŭ ekster la Esperanto-movado.
Patricia HOLT (naskiĝis en 1925, mortis la 21-an de januaro 1990 en Sandown, Anglio) estis dumviva membro de UEA.
John Edward HOOKHAM (hukm), anglo, urboficisto. Naskiĝis en la 15-a de aŭgusto 1880 en Londono. Esperantistiĝis 1911. De 1922 vicsekr. de IKUE. De 1926 sekr. de Angla Ligo de Katolikaj Esperantistoj.
Richard HOWARD estas aktiva brita esperantisto. Li studis lingvojn en Nordirlando, kaj li iam laboris kiel prezentisto en la ĉeĥa radio en Prago. Nun li loĝas en Northampton, kie li pasigis la junaĝon.
Thomas Hudson (naskiĝjaro nekonata, mortis la 23-an de marto 1913) estis esperantisto en Leeds.
David Hunter (naskiĝis en 1839; mortis la 8-an de junio 1914) estis brita esperantisto en Cork.
I
redaktiLillian Ibbetson (naskiĝjaro nekonata, mortis la 9-an de oktobro 1931) estis esperantistino en Sheffield.
Lizzie IDDON estis angla esperantistino, kiu naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1867 en Accrington kaj mortis la 19-an de januaro 1960, 92-jara. Ŝi fondis Esperanto-grupojn en Southport kaj Accrington, kaj ekde la jaro 1910 estis esperanta instruisto. En 1914 ŝi kroniĝis "Reĝino" kun ora medalo ĉe Literatura Esperanta Konkurso por originala versaĵo.
Harry INGHAM, anglo, instruisto en gimnazioj. Li mortis en 1968, 84-jara. Esperantisto 12949. Del. de UEA en Bury.
Elizabeth B. Ireland (naskiĝjaro nekonata, mortis la 18-an de marto 1930) estis esperantistino en Hove. Ŝi uzis la pseŭdonimon Stella.
Verko:
- Esperanto in twelve lessons. A Text-book with the Grammar very simply arranged in twelve lessons, followed by Twelve Reading Lessons (with a Key). Eld. de British Esperanto Association, London, 1922.
|
Aaron IRVINE estas brita esperantisto, kiu vivas en la urbo Carrickfergus de norda Irlando. Ekde la 2000-aj jaroj li flegas la ampleksan retejon lingvo.org.
J
redaktiEdward Collins Jack (naskiĝis 1879/; mortis la 2-an de majo 1938) estis esperantisto el Perth, Skotlando, loĝanta en Wellington, Nov-Zelando, kies Esperanto-klubon li prezidis. En 1929 li estis unu el la fondantoj de NZEA.
H. C. Jack
redaktiH. C. Jack (naskiĝjaro nekonata, mortis la 11-an de oktobro 1925) estis brita esperantisto en Rutherglen.
Ernest Bertram Johnson (naskiĝis la 14-a de oktobro 1889 en Portsmouth, mortojaro nekonata, estis angla esperantisto kaj helpadministranto en kuirista fako de brita mararmeo en Portsmouth. Esperantistiĝinte en 1909, li dum pluraj jaroj gvidis la grupon en Portsmouth ĉiuflanke.
William Jolly (naskiĝjaro nekonata, mortis la 24-an de septembro 1916) lernejestro, estis brita esperantisto en Oban.
Henry Jones (mortis la 24-an de februaro 1937) el Swansea, pioniro de Esperanto en Suda Kimrujo kaj prezidinto de la tiea Federacio[28].
Rhys Jones (naskiĝis probable en 1845; mortis la 22-an de decembro 1925) estis unu el la pioniroj de Esperanto en Cardiff.
K
redaktiPatrick T. Keily (mortis en majo 1949) ĵurnalisto, blindulo, estis esperantisto en en Alford. Li kantis en Universala Kongreso de Varsovio en 1937[29].
A. Barton Kent
redaktiA. Barton Kent estis brita esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.
Verkoj
*«A COMMON COMMERCIAL LANGUAGE». — An address by Mr. A. Barton Kent, to the members of the London Chamber of Commerce and Others. Eld. Londona Komerca Ĉambro, London, 1918(?) 16 paĝoj 21,5X 13,5 cm.
|
*UNE LANGUE COMMERCIALE COMMUNE. — Conference faite par Mr. A . Barton Kent aux membres de la Chambre de Commerce de Londres et autres personnalités le vendredi 31 mars 1918. Eldonis la Societo de Amikoj de Esperanto, Parizo, 1918(?) 20 paĝoj 23,5 x 10,5 cm.
|
Agnes M. King (naskiĝjaro nekonata, mortis la 24-an de marto 1933) estis esperantistino en Hartlepool ekde 1923.
Albert KING (naskiĝis en 1910, mortis la 3-an de junio 1992) estis UEA-fakdelegito pri arto en Bristolo (Britio).
Geoffrey KING (naskiĝis la 17-an de julio 1947, mortis la 19-an de julio 2018) estis dum pli ol tri jardekoj la bibliotekisto de la Esperanto-Asocio de Britio. Nekrologo pri li aperis en numero 985 de La Brita Esperantisto.
H. F. Locke King
redaktiH. F. Locke King (naskiĝjaro nekonata, mortis la 28-an de januaro 1926) estis brita esperantisto.
Gerald KYFFIN-TAYLOR (naskiĝis la 9-an de marto 1863 en Liverpool) estis brita parlamentano, solicitoro, notario, brigada generalo kaj esperantisto. Inter 1910 kaj 1915 li estis membro de la brita parlamento House of Commons. Li estis protektanto de la Esperanto-grupo en Londono.
L
redaktiHubert Lane, ankaŭ nomita Dubert[30] (naskiĝis probable en 1897; mortis la 17-an de decembro de 1932) estis brita esperantisto.
Prof-o Stanley Edward Lane Poole estis angla esperantisto kiu vivis en Dublino (artikolo en la angla)
Mary LARRAD (naskiĝis en 1910, mortis en oktobro 2000 en Old Colwyn, Britio) estis dumviva membro, iama delegito pri virinaj aferoj. Ŝi forte interesiĝis pri kantado en Esperantokaj kunlaboris kun John en la pretigado de « BEA Kantokolekto » en 1971.
George Coles Law (naskiĝjaro nekonata, mortis la 15-an de aprilo 1914) estis brita esperantisto en Plymouth. i estis unu el la pioniroj de la Esperantista movado en Anglujo. Li estis la unua membro kaj unua prezidinto de la Battersea'a Esperantista Klubo. Li kunlaboris en la Poliglota Vade-mecum de Internacia Farmacio.
Ken LAWRENCE (naskiĝjaro en 1909 aŭ 1910, mortis 49-jara en 1958) estis angla esperantisto. Post la Dua Mondmilito li estis kasisto de la Esperanto-klubo de Birmingham, kaj dum kelkaj jaroj funkciis kiel peranto de la Belarta Konkurso de UEA.
Lydia M. Layng (naskiĝjaro nekonata, mortis la 20 de novembro 1930) estis esperantistino en Abingdon.
Gabriel Dawson Lewis estis unu el la pioniroj de Esperanto en Liverpool.
Verkoj
- Notes on English Grammar and Comparisons with Esperanto. Eld. la aŭtoro, 1938(?)
Henrietta Lewis (naskiĝjaro nekonata, mortis la 14-an de januaro 1919) estis brita esperantistino, edzino de Joseph Lewis, unu el la pioniroj en Britio.
Richard LISHMAN [liŝmn] (naskiĝis la 25-an de novembro 1850 en Newcastle-on-Tyne) estis angla esperantisto kaj ekslernejestro. Li estis honora prezidento de Nordorienta Esperanto-Federacio. Dum kelkaj jaroj li instruis Esperanto-kursojn.
Edward G. LOCK estis brita esperantisto. Kun Mason Stuttard li verkis la lernolibron Nelsons Esperanto Course (1946, 1952).
Alfred Wheeler LYNDRIDGE [lindriĝ] estis brita esperantisto kaj instruisto pri komerco. Naskiĝis en la 25-a de decembro 1877 en Brierley Hill. Fondinto de komerca lernejo. Alfaranto de Pitmana Stenografio al Esperanto.
George Lyons estis angla esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento. Li militservis kaj partoprenis okupon de Aŭstrio dum dua mondmilito. Li kontaktigis la esperantistojn de Graz kaj helpis la rekonstruon de tiea movado[31].
M
redaktiAlasdair MacCaluim (naskiĝis en Glasgovo) estas skota esperantisto [4], tradukisto kaj aktivisto de skotgaela lingvo. Li skrivas Reversing Language Shift: The Role and Social Identity of Scottish Gaelic Learners
Agnes Gibson MACFARLANE (mkfarlen) estis skota librotenistino kaj esperantistino. Multajn jarojn ŝi estis la prezidantino de la Esperanto-societo en Partick kaj funkciis kiel delegito de UEA en la urbo.
Edmond MacGregor (naskiĝjaro nekonata, mortis la 31 de oktobro 1923) estis esperantisto en Glasgow.
William McElgunn (naskiĝjaro nekonata, mortis la 22-an de junio 1934) estis esperantisto en Belfasto, kie li gvidis esperanto-kursojn.
Isabella Emily Mcintosh (naskiĝjaro nekonata, mortis en majo 1926) estis esperantistino en Edinburgo.
James MacKirdy (mortis la 2-an de marto 1940) estis esperantisto en Rochdale, kies loka grupo li estis sekretario.
James Macrae (naskiĝjaro nekonata, mortis la 9-an de Oktobro 1917 en St. Leonards) majordomo, estis brita esperantisto . Kiel majordomo de multaj riĉaj familio en Eŭropo, li multe vojaĝis tra tiu kontinento kaj parolis multajn lingvojn[32].
? MacKenzie (pastro en Japanio)
redaktiEl la Encliklopedio de Esperanto de 1934: "En la printempo de 1903 Mac Kenzie [sic], skota pastro, Kanazawa, venigis Esperanto-lernolibron el Anglujo al Japanio... L. K. Sur provizora listo montrita en la 1-a UK estis Gauntlett, MacKenzie, nejapanoj, sed loĝintaj en Japanio... Fremdaj esperantistoj venintaj al Japanio kaj helpintaj al la movado... Mac Kenzie"
Charles R. Mackey (naskiĝis probable en 1885; mortis la 8-an de decembro 1912 en Edinburgo) muzikisto, estis skota esperantisto.
Arthur T. Maling (mortis la 28-an de Septembro 1939) estis brita esperantisto.
Frank Mason (naskiĝjaro nekonata, mortis la 4-an de marto 1927) estis esperantisto el Spalding. Dum unu jaro kasisto de la grupo en Grimsby. Li estis konsilanto de BEA.
Lewis Mason (naskiĝis 1866?, mortis la 26-an de februaro 1937) estis brita esperantisto. Li komencis lerni Esperanton, kiam li havis jam 60 jarojn[33].
Diccon MASTERMAN (naskiĝis la 7-an de julio 1941) estas brita esperantisto. Esperantistiĝis en 1959. Magistro pri modernaj lingvoj. Konstanta Kongresa Sekretario de UEA (1981-1985), estrarano de UEA (1986-1989). Loĝas en Italio.
Isabella Mears estis Skota kuracisto kaj esperantisto. En 1881 ŝi kvalifikiĝis pri medicino ĉe Royal College of Physicians of Ireland kiel unu el la unuaj virinoj, kiuj tiel kvalifikiĝis. En 1889 ŝi fondis kun sia edzo sanitorion en Edinburgo. Ŝi okupiĝis pri la Ruĝa Kruco kaj pri misia laboro en Ĉinio kaj verkis pri tio en Esperanto. [34] [35] [36]
Henry Havelock Meek (naskiĝis 1859?; mortis la 2-an de aŭgusto 1939) estis brita esperantisto en Hastings.
Arthur Mee (naskiĝjaro nekonata, mortis la 22-an de januaro 1926) ĵurnalisto, estis esperantisto en Cardiff.
Amy Meek (naskiĝis 1868?; mortis la 23-an de oktobro 1938) estis esperantistino en Hastings.
Sarah Marianne Megahy (naskiĝis 1855; mortis la 29-a de aprilo 1940) estis esperantistino en Fulwood, Preston. Ŝi estis edzino de Basil P. Megahy. Esperantistiĝis en 1908.
Bob MELLORS (naskiĝis en 1950, mortis la 24-an de marto 1996 en Varsovio (murdo)) estis brita esperantisto kaj kunfondinto de Gay Liberation Front (Gej-Liberiga Fronto) en Britio.
Elizabeth Miller (naskiĝis 1857?; mortis la 13-a de julio 1940) estis esperantistino en Wisbech. Ŝi estis kunulino de Priscilla Peckover ekde 1910.[37]
Peter MILES (naskiĝis en 1929, mortis en januaro 2005) ekestis angla ŝoforo kaj esperantisto, kiu seninterrompe membris en UEA ekde 1953. Per tutpaĝaj anoncoj, kiuj aperis dum jardekoj en la Jarlibro de UEA, la Traduk-Servo Esperanto de la klera ŝoforo en Watford kaj Londono fariĝis ĉie konata.
Joseph Alexander Milligan (naskiĝjaro nekonata, mortis la 25-an de aprilo 1933) estis esperantisto en Liverpool.
Robert A. Milner (naskiĝis probable en 1840; mortis la 15-an de marto 1931) estis esperantisto en Bristol.
Alphonse Minten (mortis la 12-an de decembro 1938) estis esperantisto en Wisbech.
Margaret Moir (naskiĝjaro nekonata, mortis en novembro 1931) estis esperantistino en Montrose
Charles Henry Molley (naskiĝjaro nekonata, mortis la 6-an de februaro 1931) estis kasisto de la Esperantista grupo en Reading.
Harry Mortimer (mortis la 27-an de majo 1940) estis esperantisto en Manchester.
Alfred Mudie (naskiĝis probable en 1845; mortis la 9-an de januaro 1933) estis esperantisto en Hove. Li estis forta subtenanto de la Bakona aŭtoreco de la verkoj atribuitaj al Shakespeare[38].
John Murray (naskiĝjaro nekonata, mortis la 24-an de januaro 1906 en Mozambiko) estis brita esperantisto.
N
redaktiStanley D. NISBET (naskiĝis en 1912, mortis la 14-an de aprilo 2004) estis brita esperantisto, delegito kaj fakdelegito pri edukado en Glasgow (Britio).
Pastro Hugh Noel Nowell (nakiĝis 1871?; mortis la 18-an de marto 1940) paroĥestro de la preĝejo St. Peter, Sandwich, kie li estis pioniro de Esperanto.[39]
H. NURSALL (naskiĝis en 1905, mortis la 6-an de februaro 1977 en Bedford, Britio), estis brita esperantisto. Kvankam lerninte Esperanton nur post sia pensiiĝo, estis unu el la ĉefaj lokaj aktivuloj dum la lastaj jaroj.
O
redaktiAdrian OATES (naskiĝjaro nekonata, mortis la 8-an de marto 2000 estis brita esperantisto). Li estis ĉefo de Chester Esperanto-Asocio, longdaŭra membro de la Nordokcidenta Esperanto-Federacio kaj de EAB, delegito de UEA kaj radioamatoro.
William Officer (naskiĝis 1857; mortis 1936) estis esperantisto en Peterhead.
T. Rushton Ogden (naskiĝjaro nekonata, mortis en 1929) muzikisto, estis esperantisto el Blackpool ekde 1908.
P
redaktiEdward Parker (naskiĝjaro nekonata, mortis la 8-an de marto 1915) estis esperantisto en Shipley. Li estis vicprezidanto de Jorkŝira Esperantista Federacio kaj estrarano de Brita Esperanto-Asocio.
James Parish (naskiĝjaro nekonata, mortis la 4-an de Aprilo 1929) muzikisto, estis esperantisto el Watford.
E. Robert PENNY (naskiĝis en 1909, mortis 1993 en Bury St. Edmunds, Britio) estis membro de UEA seninterrompe ekde 1938 kaj multajn jardekojn servis en la Delegita Reto kiel delegito kaj fakdelegito pri mana teksado kaj SOS-aŭtoservo.
John A. Peart, lernejestro, estis brita esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento en Winchester.
Verko:
- Towards International Understanding, aŭ, Per Esperanto al la Sesa Celo. (Esperanto por Rotarianoj). Eld. Warren & Son Ltd., Winchester, 1931(?), 32 pĝ.
Herman Philp (naskiĝjaro nekonata, mortis la 24-an de oktobro 1919) estis brita esperantisto en Aberystwyth.
Walter Glover PHIPPS [fips] (naskiĝis la 24-an de julio 1885 en Cheltenham) estis angla esperantisto kaj komizo. Li estis sekretario de la Cheltenhama Esperanto-grupo de 1913 ĝis 1926 kaj delegito de UEA de 1914 ĝis 1930.
John William PICKARD [pikard] (naskiĝis la 16-an de julio 1866 en Leeds) estis angla esperantisto kaj kontisto. Li estis esperantisto de 1899. Dum 4 jaroj li estis prezidanto de la Esperanto-societo de Manchester.
Harold PILLING (naskiĝis en 1888, mortis 1957 en Burnley, Britio) estis iama Prezidanto de la grupo en Burnley. Eklernis Esperanton en 1908, kaj en 1956 elektiĝis Fratulo de BEA.
Ernest Pointer (naskiĝis la 23-an de novembro 1881; mortis la 6-an de majo 1909 en Eppstein) estis brita esperantisto. Li diplomiĝis en Universitato de Kembriĝo en 1903 (Pembroke College), kaj li esperantiĝis dum la Universala Kongreso de 1907. Li baldaŭ poste malsaniĝis de ftizo.
Serĝento Fred Pratt (naskiĝjaro nekonata, mortis la la 28an de aprilo 1917) filo de filo de W. J. Pratt, estis esperantisto en Edinburgo. Li estis ano de 15th Royal Scots, kaj mortis en batalkampo dum la Unua mondmilito.[40]
Everleigh M. PRESTON (naskiĝis en 1899, mortis la 17-an de januaro 1973) estis vicdelegito en Bristol (Britio). Krom havi funkcion en Brita Esperantista Asocio, li estis dum pli ol trideko da jaroj membro de UEA ĝis la morto.
Ernest Edward Pyett (mortis la 29-an de junio 1936) estis brita esperantisto en Blackpool.
Q
redaktiDermod QUIRKE (D. J. F. Quirke) kontribuis al La Brita Esperantisto kaj redaktis unu numeron de ĝi en 1971. Li estis ankaŭ kunlaboranto de Sekso kaj Egaleco.
R
redaktiCharlotte Elisabeth Railton (mortis la 22-an de julio 1937) estis esperantistino en Manchester.
Miriam Reeve (naskiĝis probable en 1843; mortis la 5-an de majo 1934) pioniro de Esperanto en Brajtono kaj Hove.
Thomas J. Relf (naskiĝis la 22-an de januaro 1859, mortis la 22-an de januaro 1929) estis esperantisto en Edgware. Li fondis Esperantan grupon en Finchley en 1907. Li partoprenis la Esperantan Diservon en Londono kiel predikanto kaj kiel orgenisto[41].
Verko
- Life, Grave and Gay. Eld. Mascot Press, Amersham, 1928(?).
Eric REVILL, anglo kiu pasigis jardekojn en gvidado en Esperanto-Societo en Manĉestro kaj en la nord-okcidenta federacio. Post transloĝiĝo al norda Kimrio, li diligente instruis la lingvon al dekoj da gelerantoj.
John Riley (naskiĝis la 4-an de novembro 1848; mortis la 12-an de majo 1929), juĝisto, estis esperantisto el Gazerdine ekde 1907.
Kolonelo Albert Henry Rishworth (naskiĝis 1859?, mortis la 17-an de aŭgusto 1937) estis esperantisto en Hull. Li prezidis la Societon en Hull jam de ĝia fondo en 1906[42].
James Robbie estis skota esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.
Verkoj
- The Esperanto Home-Student. Eld. Esperanto Publishing Company, 1934, 48 pĝ.
|
|
James ROBERTS (n. la 21-an de aprilo 1839 en Constantine, m. 95-jara la 8-a de februaro 1935) estis angla esperantisto en Manningham, kiu inter 1859 kaj 1882 funkciis kiel lernejestro. Li esperantistiĝis en 1922 kaj tiujare, 88-jara, gajnis ateston de la Londona Ĉambro de Komerco pri Esperanto, kun distingo en la parola parto. Duan ekzamenon li sukcesis en sia 93-a jaro, en 1927.[43]. Kiam aperis la Enciklopedio de Esperanto en 1934, li estis la plej aĝa esperantisto de Britio.
Millie Rhodes (mortis la 16-an de septembro 1936) edzino de Frank Cockshott Rhodes, estis esperantistino en Keighley.
Samuel T. Rodger (naskiĝjaro nekonata, mortis en septembro 1931) estis esperantisto en Londono.
George William ROOME (rum) (naskiĝis la 27-an de novembro 1864 en Sheffield, mortis la 16-an de septembro 1958) estis anglo kaj instruisto pri angla lingvo. Esperantistigita de Richard H. Geoghegan en 1888. Prezidanto de la Esperanto-Federacio de Yorkshire. Prezidanto de Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE) de 1930.
Sir Dennison Ross (mortis septembro 1940) estis fondinto kaj ĝis 1937 estro de la Lernejo de Orientaj Studoj. Komence li iom dubis pri Esperanto, sed ĉeestinte la Universalan Kongreson de Esperanto en Londono, li diris, ke tiu provo pri la vivanteco de la lingvo plene lin konvinkis. [44]
Olive ROSSETTI (naskiĝis en 1921, mortis en 1993 en Gosport) estis la dua edzino de Reto Rossetti kaj ofta kongresano.
Albert Rollo Russel (naskiĝjaro nekonata, mortis en 1914) estis brita esperantisto. Li verkis multajn artikolojn pri la meteorologio kaj estis unu el la komitatanoj de Bedales School, Petersfield. Tie li renkontiĝis kun Edmond Privat kiu instruis la lingvojn Francan kaj Esperantan en la lernejo kaj fariĝis fervora partiano de Esperanto.
S
redaktiMike SADLER, naskiĝis en la 1950-aj jaroj, estas brita esperantisto, kiu inter alie per prelegoj kontribuis al la tema programoj de multaj Internaciaj Seminarioj de GEJ, kontribuante ankaŭ al la 21-a IS 1977/1978 kaj la 31-a IS 1987/1988.
Simon SAFT (naskiĝis en Lankaŝiro, mortis 66-jara la 2-an de septembro 1965) estis brita esperantisto el Salford. Kvankam li lernis Esperanton nur en 1951, li de tiam estis tre aktiva precipe en la brita movado.
John Reynolds SALTER (naskiĝjaro nekonata, mortis la 10-an de majo 1989 en Exeter, Britio) estis dumviva membro de UEA.
Charles H. H. SATCHELL (naskiĝis la 1-an de marto 1864 en Rugby, Englando, mortojaro ne konata, sed ĉiukaze post 1934) estis angla esperantisto kaj komerca vojaĝisto, kiu estis tre konata en multaj provincaj grupoj. Konsilanto de BEA por Edinburgo.
William H. SCOTT (naskiĝis probable en 1851; mortis en decembro 1925) estis esperantisto en Bournemouth. Subite li mortis dum li sidis en preĝejo, legante la Esperantan Testamenton.
Watson SENIOR (naskiĝis la 7-an de februaro 1868 en Dewsbury, mortojaro ne konata, sed ĉiukaze post 1934), estis angla esperantisto kaj mezurila inspektoro en Edinburgo, kiu interalie oficis kiel prezidanto de Unuigita Societo de Inspektistoj de Pesiloj kaj Mezuriloj. Esperantisto ekde 1910, li estis multjara prezidanto de la Esperantista Societo en Edinburgo.
Charles Shanks (naskiĝjaro nekonata, mortis en 1916) estis brita esperantisto, unu el la pioniroj en Aldershot. Li mortis ĉe la Suvla Baseno dum la Batalo de Kalipolis. Antaŭ la Unua mondmilito li estis instruisto ĉe West End Boys’ School en Aldershot. Li soldatiĝis en 1915.
Mabel Victoria SCHÄPER, naskita Hewetson (naskiĝjaro nekonata, mortis la 6-an de februaro 1933), estis brita esperantistino loĝanta en Essen, Germanio. Ŝi estis dum multaj jaroj sekretario de la Esperanto-grupo en Blackburn, kaj komitatano de la Federacio de Lancashire kaj Cheshire. Poste ŝi edziniĝis al la germana esperantisto Hans Schäper kaj translokiĝis al Germanio[45].
Francis William SHAW (ŝo) estis angla inĝeniero kaj esperantisto, naskiĝinta la 19-an de aprilo 1873 en Manchester. Li esperantistiĝis en 1909 kaj plurajn jarojn estis la sekretario de la Esperanto-Societo de Coventry.
George SHEPHERD (naskiĝjaro nekonata, mortis 76-jara la 27-an de februaro 1970) estis brita esperantisto en Newcastle-upon-Tyne. Li lernis Esperanton en 1910, kunfondis la lokan societon kaj regionan federacion kaj estis tre malnova membro de UEA.
Grace Sherris (naskiĝjaro nekonata, mortis la 27-an de julio 1928) estis esperantistino el Clacton-on-Sea.
Henry Hutchings SHORT (naskiĝjaro nekonata, mortis la 23-an de aprilo 1932) estis esperantisto en Moretonharpstead[46], unu el la pioniroj en Devon.
Johanna Shorter-Eyck estas brita esperantisto.
Verkoj
- Internacia kuirlibro. Eld. Brita Esperantista Asocio, Londono, 1971.
Lucy May Simpson (naskiĝjaro nekonata, mortis la 1-an de februaro 1934) estis esperantistino en Edinburgo. Ŝi estis fratino de Rosa Simpson.
Rosa Simpson (naskiĝjaro nekonata, mortis la 5-an de julio 1934) estis esperantistino en Edinburgo. Ŝi estis fratino de Lucy May Simpson.
Sybil V. SLY (naskiĝis en 1920, mortis en 2004) estis longtempa delegito de UEA en Letchworth, Britio. Ŝi estis dumviva membro de UEA jam ekde sia infanaĝo kaj fervora kluba aktivulo. Dum multaj jaroj ŝi membris en Societo Zamenhof kaj subtenis la Novjorkan Oficejon de UEA.
Avis Ellen Smith (mortis la 6-an de novembro 1937) estis esperantistino en Kettering[47], edzino de Albert Edward Smith, prezidanto de la Federacio de Northamptonshire.
Mary Smyth (mortis la 24 de julio 1937) estis esperantistino en Burntisland.
Gladys Gladstone SOLOMON, anglino. Aŭtoro de facilaj legolibroj: „E por Infanoj" kaj de alilingvaj lerniloj.
James W. G. A. Somerville-Meikle (naskiĝis probable en 1861; mortis la 22-an de oktobro 1933) estis brita esperantisto.
Pastro Arthur P. Southee (naskiĝis en 1840, mortis la 28-an de oktobro 1919) estis unu el la pioniroj de Esperanto en Britio.Li partoprenis de organizado de Kongreso de Bulonjo[48]. Li movadis en Folkestone.
John Alan SPENCER (naskiĝis en 1908, mortis la 2-an de marto 1999 en Londono) estis konata aktivulo de SAT kaj de ties brita branĉo.
William King STACY (naskiĝis probable en 1850; mortis la 15-an de marto 1934) estis esperantisto en Woodthorpe[49] ekde 1906.
Walter Haydn STAVELEY (stejvli) (naskiĝis la 1-an de julio 1876 en Preston, mortis la 10-a de februaro 1940 ) estis anglo kaj profesia pianisto. Esperantisto ekde 1912, li laŭ informo de la Enciklopedio de Esperanto en 1934 estis la prezidento de la Esperanto-societo en Preston.
John STEELE (naskiĝis en 1896, mortis en decembro 1996), estis engaĝita brita esperantisto, ofta instruinto kaj UK-partopreninto. Kiam li forpasis cent-jara fine de 1996, li probable estis la plej aĝa esperantisto en Britio. Li organizis ambaŭ britajn Esperanto-kongresojn kiujn gastigis lia urbo Southport, en 1911 kaj 1932.
Florence E. Stevens (naskiĝis probable en 1857; mortis la 3-an de aprilo 1925) estis brita esperantistino en Welwyn Garden City. Ŝi estis patrino de E. R. Edmonds kaj K. M. Stevens.
Robert Stewart (mortis la 15-an de oktobro 1936) estis skota esperantisto en Glasgow, estrarano de Skota Federacio de Esperanto. Li estis estis sekretario de la Scottish Socialist Music Festival[50].
Charles Patrick STUART (naskiĝis probable en 1902; mortis la 15-an de novembro 1928) estis brita esperantisto el Stewart's Town, Tyrone.
Wilson Henry STURGE (naskiĝis probable en 1865; mortis la 4-an de marto 1935) estis esperantisto en Birmingham.
Robert SUTCLIFFE (naskiĝjaro nekonata, mortis en 1914) inĝeniero, estis brita esperantisto en Sutton ekde 1902. Li verkis kelkajn artikolojn al La Brita Esperantisto. En 1907 S-ro Sutcliff fondis la Sutton'an Grupon, de kiu li estis prezidanto dum kelkaj jaroj.
Li estis kunulo de firmo Legrande kaj Sutcliffe, kies elpenso de la “Magdala” tuba puto, ebligis, per sia ofta eltrovo de akvo en ŝajne sekegaj lokoj, la ekspedicion al Abisinio en la jaro 1868.
T
redaktiNigel TART (naskiĝis en 1966 en Ashby de la Zouch) estas esperantisto kaj matematika instruisto en Brajtono, kaj fine de la 20-a/komence de la 21-a jarcento la plej konata esperantisto en la urbo.
Eksteraj ligiloj:
Frank V. TAYLOR (naskiĝis en 1891, mortis la 26-an de februaro 1976 en Halifax, Britio), estis membro de UEA depost 1935 kaj dum pluraj jardekoj delegito en sia urbo. En 1924 li en Aŭstralio edziĝis al la aŭstralia esperantistino Adelaide E. Hughes. La esperantlingva gazetaro amplekse raportis pri la internacia movada geedziĝo, kaj la Enciklopedio de Esperanto de 1934 menciis ĝin.[51]
- ↑ La Brita Esperantisto - Numeroj 424-425, Aŭgusto - Septembro (1940)
- ↑ La Brita Esperantisto - numero 325, majo (1932)
- ↑ Rusa Esperantisto. Esperantista Movado. Nro 6 p. 525. Jun-Jul, 1906
- ↑ La Brita Esperantisto - numero 349, majo 1934
- ↑ La Brita Esperantisto - Numeroj 424-425, Aŭgusto - Septembro (1940)
- ↑ La Brita Esperantisto - numero 241, aprilo 1925
- ↑ La Brita Esperantisto - Numero 367, Novembro (1935)
- ↑ La Brita Esperantisto - Numero 399, Julio (1938)
- ↑ La Brita Esperantisto - Numero 416, Decembro (1939)
- ↑ La Brita Esperantisto - numero 141, septembro (1916)
- ↑ La Brita Esperantisto - numero 249, decembro (1925)
- ↑ La Brita Esperantisto - numero 287, februaro 1929
- ↑ pri li vidu artikolon en la retejo esperanto.ie
- ↑ kaj ankaŭ la vikipedian artikolon en la angla
- ↑ La Brita Esperantisto - Numero 401, Septembro (1938)
- ↑ La Brita Esperantisto - Numero 395, Marto (1938)
- ↑ La Brita Esperantisto - Numero 382, Februaro (1937)
- ↑ La Brita Esperantisto - Numero 141, Septembro (1916)
- ↑ La Brita Esperantisto - Numero 017, Majo (1906)
- ↑ La Brita Esperantisto - numero 348, aprilo (1934)
- ↑ La Brita Esperantisto - Numero 401, Septembro (1938)
- ↑ La Brita Esperantisto - Numero 385, Majo (1937)
- ↑ La Brita Esperantisto - Numero 419, Marto (1940)
- ↑ La Brita Esperantisto - Numero 363, Julio (1935)
- ↑ La Brita Esperantisto - Numero 359, Marto (1935)
- ↑ La Brita Esperantisto - Numero 391, Novembro (1937) pĝ 181 diras ke li naskiĝis 1867.
- ↑ La Brita Esperantisto - Numero 391, Novembro (1937)
- ↑ La Brita Esperantisto - Numero 384, Aprilo (1937)
- ↑ La Brita Esperantisto - Numeroj 422-423, Junio - Julio (1940)
- ↑ Bitarkivo.org: La Brita Esperantisto - numero 335, marto 1933, pĝ 55
- ↑ Aŭstria Esperanto-Revuo.Adiaŭo de s-ano George Lyons.. N. 4-5, p. 83-84. Nov-dez 1946
- ↑ La Brita Esperantisto - Numero 155, Novembro (1917)
- ↑ La Brita Esperantisto - Numero 384, Aprilo (1937)
- ↑ https://transnationalhistory.net/doing/2022/02/07/microhistory-doctors-and-diseases
- ↑ https://www.bmj.com/content/2/3959/1063.3
- ↑ https://www.ncbi.nlm.nih.gov/pmc/articles/PMC2457896/?page=1
- ↑ La Brita Esperantisto - Numeroj 424-425, Aŭgusto - Septembro (1940)
- ↑ La Brita Esperantisto - Numero 335, Marto (1933)
- ↑ La Brita Esperantisto - Numeroj 420-421, Aprilo - Majo (1940)
- ↑ La Brita Esperantisto - numero 153, septembro (1917), pĝ 75
- ↑ La Brita Esperantisto - numero 289, aprilo 1929
- ↑ La Brita Esperantisto - Numero 390, Oktobro (1937)
- ↑ La Brita Esperantisto - numero 359, marto (1935)
- ↑ La Brita Esperantisto - Numeroj 426-427-428, Oktobro/ Decembro (1940)
- ↑ La Brita Esperantisto - numero 335, marto (1933)
- ↑ La Brita Esperantisto - numero 328, aŭgusto (1932)
- ↑ La Brita Esperantisto - Numero 392, Decembro (1937)
- ↑ La Brita Esperantisto - numero 184, aprilo 1920
- ↑ La Brita Esperantisto - numero 349, majo 1934
- ↑ La Brita Esperantisto - Numero 380, Decembro (1936)
- ↑ listo sub la kapvorto "Geedziĝoj esperantistaj" en la Enciklopedio de Esperanto de 1934 (esperante)
Hilda THARME estis aktiva brita esperantistino. Dum la plejparto de sia vivo ŝi loĝis en Bangor, Kimrio. Tie ŝi foje instruis Esperanton al gelernantoj en liceo.
Mary Theodore (naskiĝjaro nekonata, mortis la 18-an de marto 1933) estis esperantistino en Llanfair Caereinion[1], ŝi movadis en multaj lokoj de Kimrio.
George THOMSON (naskiĝjaro nekonata, mortis la 5-an de decembro 1929) estis esperantisto en Edinburgo.
Blanche TOWNLEY, naskita Drinkwater (naskiĝjaro nekonata, mortis la 3-an de januaro 1931) estis esperantistino en Clayton-le-Moors kaj Blackburn, membro de la grupo en Accrington, kie li gvidis esperanto-kursojn.
Robert Ralph TREDGOLD (naskiĝis la 3-an de decembro 1878 en Lee) estis angla esperantisto kaj solicitoro. En 1931 li estis kasisto de Brita Esperanto-Asocio. Li tradukis himnojn por la „Himnaro Esperanta".
V
redaktiSimon VARWELL (n. en la 1970-aj jaroj) estas skota esperantisto kaj aŭtoro. Li verkis The Next Stop kaj Up the Creek without a Mullet [5]
Ada Kate Vacher (naskiĝjaro nekonata, mortis la 21-an de aŭgusto 1923) estis esperantistino en Kensington ekde 1909.
W
redaktiLucy E. Waddy (naskiĝjaro nekonata, mortis la 29-an de oktobro 1927 en Jamaiko) estis brita esperantistino dum la unua duono de 20-a jarcento. Ŝi estis estrino de la Altlernejo por knabinoj en Haverfordwest, Kimrio.
Verko:
- TRA LA JARO. Esperanta Lernolibro, 2-a reviziita eldono, 1921. Eldonis J. M. Dent & Sons, Ltd. Londono.
|
|
|
Rhoda Mary Warburton (naskiĝis probable en 1899; mortis la 3-an de decembro 1915) estis brita esperantistino en Harrow.
Elizabeth Warlow (naskiĝis probable en 1825; mortis la 12-an de marto 1920) estis brita esperantistino en Londono.
Oscar M. Wihl (naskiĝis 1871?; mortis 15-a de aŭgusto 1940) estis brita esperantisto[2].
Thomas WRIGHT (naskiĝis probable en 1847; mortis la 12-an de majo 1933) estis brita esperantisto en Turvey, Bedfordshire.
Philip C. WILLEY (naskiĝis en 1922, mortis 1989 en Bristolo post kelkmonata malsano) estis UEA-delegito en Portishead, Anglio, kaj fakdelegito pri turismo.
E. T. WHITAKER (naskiĝjaro nekonata, mortis en 1906) estis pioniro en Shrewsbury, Anglio.
John WHITAKER (naskiĝis probable en 1853; mortis la 16-an de septembro 1929) estis esperantisto en Bath.
Harry WHITLEY (naskiĝjaro nekonata, mortis en 1923) estis brita esperantisto en Armley, Leeds ekde 1906. Li forlasis la lokan societon en 1907 por starigi grupon ĉe la Salem Congregational Church, de kiu li estis ano[3].
D-ro Webster WILLIAMS (naskiĝis en 1868; mortis la 25-an de majo 1923 en Rhyl) estis brita esperantisto kaj kuracisto. Li movadis ĉefe ĉe blinduloj en Manchester, kie li estis prezidanto de loka Esperanto-grupo[4].
William Robert WOOD, plumnome Mr. Wu (naskiĝis 1891; mortis la 22-an de marto 1933) estis brita esperantisto en Londono ekde 1921. Li verkis artikolojn por gazetoj. Dum jaroj li estis la Prezidanto de la Esperanto-grupo en Torquay. Li estis konsilanto de BEA[5].
Tom WOOD (naskiĝjaro nekonata, mortis la 7an de Junio 1917) estis esperantisto en Todmorden. Li, kiel soldato, mortis dum la Batalo de Messines en Belgio[6].
Edward G. Worthington (mortis la 22-an de marto 1940) estis esperantisto en Bournemouth.
Thompson WHYTE (naskiĝjaro nekonata, mortis la 30-an de novembro 1924) estis esperantisto en Edinburgo.
Y
redaktiKenneth John YOUNG (naskiĝis en 1916, mortis la 22-an de januaro 1982 en Derby, Britio) estis aktiva membro de pluraj lokaj kaj regionaj Esperanto-organizaĵoj. Li okupiĝis i.a. pri elektronika terminaro, kiu restis inter liaj manuskriptoj.
Z
redaktiFrank Zocher (mortis aŭgusto 1938) estis brita esperantisto en Croydon.
Referencoj
redakti- ↑ La Brita Esperantisto - numero 337, majo (1933)
- ↑ La Brita Esperantisto - Numeroj 426-427-428, Oktobro ĝis Decembro (1940)
- ↑ La Brita Esperantisto - numero 224, novembro 1923
- ↑ La Brita Esperantisto - numero 220, julio 1923
- ↑ La Brita Esperantisto - numero 337, majo 1933
- ↑ La Brita Esperantisto - numero 153, septembro 1917, paĝo 75