Peribáñez y el Comendador de Ocaña

Peribáñez y el Comendador de Ocaña (Peribáñez kaj la Komandoro de Okanjo) estas teatraĵo de la dramaturgo hispana de la 17a jarcento Lope de Vega. La peco publikiĝis unuafoje en 1614, ene de la Cuarta Parte de las comedias de Lope de Vega (Kvara Parto de la komedioj de Lope de Vega). Ĝi kutime estas klasita en la grupo de la historiaj dramoj de la lopea produktado.

Peribáñez y el Comendador de Ocaña
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Lope de Vega
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1614
Loko de rakonto Ocaña
vdr
Poŝtmarko de la epoko de la Dua Hispana Respubliko eldonita en 1935 okaze de la tria jarcento de la morto de Lope de Vega. La ilustraĵo reprezentas scenon de Peribáñez y el Comendador de Ocaña.

Dato redakti

Intrigo redakti

Casilda edziniĝis kun Peribáñez, vilaĝano de pura sango, kaj en la festo okazigita en la vilaĝo la Komandoro suferis kapton fare de unu el la taŭroj de la festo. Casilda komisias de flegi lin estante tiel kiel la Komandoro enamiĝas de Casilda. Peribáñez rimarkas kio okazas kaj pentas esti edzo de tiel bela virino. La Komandoro komencas viziti ŝin en lia domo en foresto de Peribáñez, kaj samtempe klopodas allogi Peribáñez per donacoj dum li flatas Casilda. Poste Peribañez, kiam la Komandoro lin invitas partopreni en milito kontraŭ la Maŭroj, (en kiu li akceptas partopreni), tiu al li transdonas nigran tolaĵon, anstataŭ verdan, en signalo de malkonfido kaj li marŝas al Toledo zorge de multnombra kvanto de hispanaj soldatoj. La Komandoro feliĉa de lia partio utiligas la foreston de Peribáñez kaj provas konkeri Casilda, ĉi tiu neas, kaj Peribáñez (kiu estis kaŝita en la sama ĉambro kie la Komandoro kaj Casilda kverelis), eliras de sia kaŝejo kaj vundas la Komandoron. Ĉi tiu paralizas kaj li eliras kure. Jam en la vintro oni diras la heroaĵojn kaj murdojn de Peribáñez; la Reĝo revenas freneza pro rabio kaj ordonas mortigi Peribáñez. En tiu momento, Peribañez kaj Casilda aperas kaj la Reĝo, Henriko la Impotenta, al ili donas ŝancon rakonti sian version. Al la reĝo aspektas juste kio faris Peribáñez kaj lasas lin libera. Poste de ĉi tiu sceno, la reĝino donacas al Casilda 4 vestaĵojn pro ŝia edziniĝo kun Peribáñez.

Analizo redakti

Bibliografio redakti

  • Teresa Ferrer, «Introducción» a Lope de Vega, Peribáñez y el comendador de Ocaña. El mejor alcalde, el rey, Barcelona, Planeta, 1990, pp. IX-LXXVI.
  • Ignacio Arellano, «Peribáñez», en Historia del teatro español del siglo XVII, Madrid, Cátedra, 20053 [1995], pp. 187-190.

Eksteraj ligiloj redakti