Atiko

historia regiono de Grekio
(Alidirektita el Periferio de Atiko)

Atiko (greke Αττική, Attiki) estas la nomo de antikva pejzaĝo kaj ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis moderna administra regiono ("periferio" nome Atiko (regiono)) de la ŝtato Grekio, kiu samtempe estis provinco ("prefektujo", nomos) de Grekio. Ekde 2011 la teritorio apartenas al la administra regiono Meza Grekio.

Administra regiono
Atiko
Περιφέρεια Αττικής
historia regionoduoninsulo
Bazaj informoj
ŝtato: Grekio
areo: 3.808 km²
nombro de loĝantoj: 3.761.810 (2001)
loĝdenso: 987,87 loĝantoj po km²
administra centro: Ateno
provincoj (νομοί): 1 (Atiko)
kodo laŭ normo ISO: GR-I
kodo laŭ normo NUTS: GR3
retpaĝo: www.attiki.gov.gr
vdr

Dum la epoko de antikva Grekio Atiko estis la ĉirkaŭaĵo de la urboŝtato (poliso) Ateno, kun sanktejo de la diino Atena sur la Akropolo kaj templo de la dio Pozidono ĉe la kabo Sunion en la sudoriento de la pejzaĝo. Ankaŭ hodiaŭ Ateno estas la ĉefa loĝloko kaj la administra centro de la regiono.

templo de Pozidono ĉe la kabo Sunion
la haveno de Pireo
Atiko, do la regiono de Grekio kie situas Ateno.

Geografio redakti

Atiko okcidente limas al Beotio kaj Megara. Historie gravaj lokoj estas la haveno de Pireo proksime de Ateno kaj la loko Maratono en la nordoriento. Ĉe la orienta marbordo dum la antikva epoko situis la urbo Thorikos, ĉe kiu laŭ la helena mitologio albordiĝis la diino Demetra.

Famaj montoj estas Parnizo, Himeto, Egaleo.

Provincaj distriktoj (νομαρχίες) redakti

Kulturo redakti

 
Triumfa arko de la imperiestro Konstantino en Romo. Azorín indikas la supran etaĝon per la termino "atiko".

Francisko Azorín parolas pri la atika arkitekturo kaj priskribis ĝin tiele:

 
 Greka arkitektura ordo kun pilastroj, foje uzata sur la fasada kornico kiel aldona surkonstruaĵo. 

[1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 25.