La perihelio (de la grekaj vortoj περί- "proksima" kaj ἥλιος "suno", signifante apudsuno en esperanta translingvigado) estas tiu punkto en la orbito de planedo, asteroido, kometo aŭ iu ajn alia objekto, kie ĝi plej proksimas (greke peri) al la suno (greke helios). En la perihelio ĉiu tia objekto atingas sian plej grandan rapidecon en sia ĉirkaŭsuna orbito. Astroj, kiuj orbitas la sunon en elipsa orbito, atingas la perihelion unufoje dum ĉiu rondiro. La tero atingas la perihelion proksimume du semajnojn post la nordvintra solstico. Pro tio la vintroj estas averaĝe pli mildaj en la norda hemisfero kompare kun la sama latitudo en la suda. La mala punkto de la orbito estas afelio.

Kometoj kun parabolahiperbola orbito atingas la perihelion nur unufoje kaj poste neniam revenas en la proksimecon de la suno.

La punkto en kiu la luno kaj aliaj naturaj aŭ artefaritaj satelitoj de la tero plej proksimas al tiu nomiĝas perigeo. La mala punkto en tia orbito estas apogeo.

Ĝenerala termino por la punkto en kiu iu ajn satelito plej proksimas al la astro kiun ĝi orbitas estas periapsido. La mala punkto, kie ĝi plej malproksimas kaj plej malrapidas nomiĝas apoapsido.