Perkutado (medicino)

Perkutado laŭ PIV estas

  1. la frapado de unu malmola objekto kontraŭ alia, kaj
  2. en specifa medicina senco frapeti specifan parton de paciento, kaj atente aŭskulti la sonon produktatan, en korpa ekzameno de la paciento cele al trovado de medicina diagnozo.

En la specifa medicina senco, per perkutado la histo sub la korpa surfaco ekosciliĝas. La rezulta sono donas informon pri la stato de la histo. Sekve povas mezurata la grandeco kaj situo de organo, ekzemple la hepato, aŭ povas esti taksata la enhavo je aero de organo, aparte de la pulmo. Kiel fondinto de la sistema medicina uzo de perkutado konsieriĝas la aŭstra kuracisto Joseph Leopold von Auenbrugger (17221809) el la urbo Graz, kiu unuafoje priskribis la teknikon dum la jaro 1761.

La origine de Leopold von Auenbrugger aplikita tekniko estis la rekta perkutado, kadre de kiu oni per kvar fingroj de unu kuracista mano, svindiĝanta en la manartiko, rekte frapas la ekzamenendan organon.

"plesimetro"

Pli poste evoluis la nerekta perkutado, kadre de kiu unu fingro de unu mano aŭ speciala ilo nomata "plesimetro" metiĝas tuŝe sur la esplorentan korposurfacon. Per fingro de la alia mano aŭ per perkuta marteleto oni frapas tiun unuan fingron aŭ la plesimetron. La osciloj transdoniĝas de la tuŝa fingro aŭ de la plesimetro al la suba histo.

Sonkvalitoj redakti

  • sonora sono: kaverna sono aŭdebla dum perkutado de sana pulmo.
  • hipersonora sono: (pli laŭta kaj pli kaverneca ol sonora sono, kvazaŭ post frapado de skatolo): indiko pri troa kvanto de aero en la pulmo, ekzemple en la kazo de emfizemo, astmo, pneŭmotorako ktp.
  • bremsata sono (malpli laŭta kaj malpli longa sono, komparebla al la frapado de muskola femuro): indiko pri maltro da aero respektive pri likvaĵo en la pulmo, ekzemple en la kazo de ascito, pneŭmonio ktp.
  • tambureca sono: tre sonora preskaŭ muzika sono, kvazaŭ de tamburo: indiko pri aeraj kavernoj, ekzemple ĉe gese plenigita parto de la intestaro aŭ de la stomako.