Orienta Perla Turo

(Alidirektita el Perlo de la oriento turo)

La Orienta Perla Turo (ĉine 东方明珠, pinjine: Dōngfāng Míngzhū) estas elsendomasto en Ŝanhajo, Ĉinio.

Orienta Perla Turo
nubskrapuloobservturotelekomunika turovidindaĵo
Bazaj datoj
Arkitekto East China Architectural Design & Research Institute vd
Estiĝo 1998
Lando Popola Respubliko Ĉinio vd
Situo Ŝanhajo
Situo
Geografia situo 31° 14′ 30″ N, 121° 29′ 41″ O (mapo)31.241669444444121.49471666667Koordinatoj: 31° 14′ 30″ N, 121° 29′ 41″ O (mapo)
Orienta Perla Turo (Ŝanhajo)
Orienta Perla Turo (Ŝanhajo)
DEC
Orienta Perla Turo
Orienta Perla Turo
Lokigo de Ŝanhajo en Ĉinio
Situo de Orienta Perla Turo
Map
Orienta Perla Turo
Retejo https://www.orientalpearltower.com
vdr

La Orienta Perla Turo situas ĉe la bordo de la rivero Huangpu, en la komerca distrikto Lu Jia Dzwai, en la distrikto Pudong. Sur la kontraŭa bordo de la rivero estas la Bund-areo, fakto kiu igas la turon elstara orientilo en la areo.

La turo estis dezajnita fare de moderna arkitektura dezajnfirmao por Ŝanhajo. Ĝia konstruado komenciĝis en 1990, kaj finiĝis en 1994.

La turo altiĝas ĝis 468 metroj kaj ekde la tempo kiam ĝia konstruado estis finita ĝis 2007 ĝi estis la plej alta en Ĉinio. En 2007 finiĝis la konstruado de la Monda Financa Centro-Turo en Ŝanhajo, kiu forprenis la titolon de la plej alta konstruaĵo en Ĉinio. En 2010, la Kantona Turo estis inaŭgurita en la urbo Kantono, kiu altiĝas ĝis 600 metroj, kaj estas la plej alta konstruaĵo en Ĉinio ekde 2013.

En la turo estas observejaj ferdekoj en ĉiu sfero, kaj en la sfero kiu altas 267 metrojn estas ankaŭ turniĝanta restoracio. La turo ankaŭ havas malgrandan 20-ĉambran hotelon (Space Hotel).

La Orienta Perla Turo apartenas al la Monda Federacio de Altaj Turoj. [1]

En 2007, koncerto en la serialo Live Earth okazis apud la turo.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti