Pero Vaz de Caminha

(Alidirektita el Pero VAZ de CAMINHA)

Pero VAZ de CAMINHA [perŭ vajz djkaminja] naskiĝis, eble en Porto, Portugalio meze 15-a jarcento. Li estis filo de Vasco Fernandes de Caminha, kavaliro de Duko de Bragança.

Pero Vaz de Caminha
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1450 (1450-01-01)
en Porto
Morto 15-an de decembro 1500 (1500-12-15) (50-jaraĝa)
en Kalikuto
Mortokialo mortis en batalo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio
Okupo
Okupo esploristo • verkisto
vdr

Caminha estis membro de la urbkonsilantaro de Porto kaj partoprenis la Batalon de Toro. Li estis ankaŭ kavaliro de Afonso la 5-a kaj de Manuel la 1-a.

En 1476, li anstataŭis sian patron kiel mastro de pesilo de la Monfarejo. Tuj poste, li fariĝis komercisto kaj estis nomita skribisto de fortikaĵo Feitoria de Calicute, en Hindio. Tie li mortis dum atako de maŭroj al fortikaĵo en la 15-a de decembro de 1500. En tiu batalo partoprenis la ŝiparo de Pedro Álvares Cabral (en Esperanto: Petro Alvareso Kabralo) tuj post la unua ekspedicio al la teritorio de nuntempa Brazilo.

Caminha partoprenis la unuan ekspedicion al la teritorio de nuntempa Brazilo — la alveno de la ekspedicio estas foje eŭropocentre ankoraŭ nomata "malkovro de Brazilo" — kaj skribis leteron al reĝo Manuel la 1-a. Tiu letero, datita la 1-an de majo de 1500, estas konsiderata la unua skriba dokumento pri Brazilo.