Peroksidigo de lipidoj

(Alidirektita el Peroksidigo)

La peroksidigo de lipidoj referencas al la oksidiga degradado de la lipidoj. Temas pri la procezo tra kiu la liberaj radikaloj kaptas elektronojn de la lipidoj en la ĉelmembranoj. Tiu procezo estas iniciatita per mekanismo de ĉena reakcio de libera radikalo. En la plej parto de kazoj tio tuŝas la plurinsaturitajn grasacidojn, ĉar ili enhavas multajn duoblajn ligilojn inter kiuj troviĝas la grupoj de metileno (-CH2-) kiuj posedas hidrogenojn partikulare reakciajn. Same kiel ajna reakcio kun radikaloj, tiu estas modelita en tri fundamentaj paŝoj: iniciato, propagado kaj fino.

Hispanlingva mekanismo de la peroksidigo de lipidoj.