Perpendikularo estas ĉiu alia aĵo, kiu estas perpendikulara (ortanta) al la unua donita aĵo.

La segmento AB estas perpendikulara al la segmento CD, ĉar la du anguloj kreitaj de ĝi (bildigitaj per blua kaj oranĝa koloroj) ambaŭ valoras 90 gradojn.

Perpendikulareco estadas inter:

  • Du rektoj;
  • Du ebenoj;
  • Rekto kaj ebeno;
  • Ĉiuj du aĵoj, se ĉiu el ili havas rektan aŭ ebenan parton.

Horizontalo kaj vertikalo (en la sama punkto) ĉiam estas perpendikularaj.

Kodo de la signo de perpendikularo estas deksesuma 22A5 en unikodo.

Perpendikulareco estas interlokiĝo de du aĵoj kun orta angulo (kvarono de tuta rivoluo) inter ili.

Vidu ankaŭ redakti