Pers-Glaĉero estas valglaĉero en la Grizonaj Alpoj en Svislando. La glaĉero havas longecon de 4 km, larĝecon de 1,5 km kaj kovras areon de poksimume 6 km².

Pers-Glaĉero
Pers- kaj Morteratsch-Glaĉero
glaĉero
Geografia situo CH1903: 793860 / 142409 (mapo)46.4059.96Koordinatoj: 46° 24′ N, 9° 58′ O; CH1903: 793860 / 142409 (mapo)
Pers-Glaĉero (Svislando)
Pers-Glaĉero (Svislando)
DEC
Pers-Glaĉero
Pers-Glaĉero
Map
Pers-Glaĉero
Estiĝloko Piz Palü
Longeco 4 km
Larĝeco 1,5 km
Areo 6 km²
Glacikvanto 1 km³
Elfluanto(j) Morteratsch-GlaĉeroInn
Jara retiriĝo/kresko 0 m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Priskribo redakti

Pers-Glaĉero estas granda tributglaĉero de Morteratsch-Glaĉero. Ĝia origino konsistas el multnombraj firnkampoj je la norda flanko de Piz Palü, tra kiu pasas la landlimo inter Italio kaj Svislando, kaj ĉe Piz Cambrena (3602 m s.m.). Tra la firnkovrita pasejo Fuorcla Bellavista la glaĉero en alteco de 3688 m s.m. estas ligita kun la vasta ebenaĵglaĉero Altipiano di Fellaria je la itala flanko de la Bernina-Masivo.

Pers-Glaĉero fluas kun relative malforta deklivo de inter 10 ĝis 15 % norden, kurbiĝas je la suda piedo de Munt Pers (3207 m s.m.) iom post iom okcidenten. Ĝi nun alfluas nun plene de fendoj al Morteratsch-Glaĉero.

Turismo redakti

Sur la kresto Diavolezza inter Munt Pers kaj Piz Trovat nordoriente de Pers-Glaĉero situas je alteco de 2973 m s.m. la monta haltejo de la aertelfero Bernina-Diavolezza, kiu ofertas mirindan belvidon al la Bernina-Masivo kaj al Pers- kaj Morteratsch-Glaĉero.

Eksteraj ligiloj redakti