Persa Bayán

persalingva verko de la Báb; verkita inter 1847 kaj 1848, dum li estis malliberulo ĉe Maku; asertas ke li estas la dekdua Imamo kaj la Mahdi, kaj abrogas la islaman juron
(Alidirektita el Persa Bayan)

La Persa Bajano (Bayán : Klarigo) estas unu el la ĉefaj skriboj de Báb, Profeto-Heroldo de la Bahaa Kredo kaj la Antaŭulo de Bahá'u'lláh, dum Báb estis kaptito en la Fortikaĵo de Máh-kú (1847-1848). Kvankam Li komencis ĝin, Li ne finis la verkon je Sia morto. Estas kredate, ke Li intencis, ke ĝi kaj ĝia pli malgranda kuzo, la Araba Bayán, estu kompletigotaj de aliulo (vidu sube).

Persa Bayán
sankta libro • Bayán
Aŭtoroj
Aŭtoro Báb
Lingvoj
Lingvo persa lingvo
Eldonado
Eldondato 1848
vdr
Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».

Unuoj kaj Ĉapitroj redakti

Li verŝajne intencis, ke ĉiu libro havu 19 unuojn (vahidojn), ĉiu kun 19 ĉapitroj (do 361 sekcioj), ĉar la nombro havas apartan signifon en la movado.

Nefinita verko redakti

Ambaŭ versioj de la Bayán estis nekompletaj; la persa Bayán havis 9 unuojn kaj 10 ĉapitrojn, kaj la araba Bayán havis 11. Estas du pretendoj al la rajto kompletigi la Bajanon, sed neniu prezentis kompletan libron.

Ṣubḥ-i Azal redakti

Mírzá Yaḥyá Núrí (la duon-frato de Bahá'u'lláh), kiu titoliĝis kiel Ṣubḥ-i Azal (t.e. "Mateno de Eterneco"), pretendis esti la rajtoplena kompletiganto de la Bayán en sia apologio, Hasht-Bihisht kaj la notoj de siaj intervuoj kun E. G. Browne. Li estis la nomita reganto de la babanoj post la morto de Báb, sed laŭ bahaanoj li malsukcesis agnoski "Tiun, Kiun Dio malkaŝos" anoncitan de Báb (man yuẓhiruhu'lláh, arabe: من یظهر الله‎ ​, perse: مظهر کلّیه الهی‎ ​), kaj tiamaniere nuligis sian postenon. Báb mem skribis, ke li devos agnoski la "Promesiton" kiam Li alvenus, aŭ li perdiĝos.

Ṣubḥ-i Azal verkis la Motammem Al-Bayán kiu kompletigas la Bajanon ĝis la 11a unuo, por egaligi ĝin al la araba Bajano.

Bahá'u'lláh redakti

Bahaanoj pretendas, ke nur ""Tiu, Kiun Dio malkaŝos" - la Mesio atendita de la babanoj - povintus fini la Libron. Bahá'u'lláh pretendis, ke Li estas tiu Mesio, kaj bahaanoj pretendas, ke la Kitáb-i-Íqán ("Libro de Certeco" 1862) estis la kompletigo de la Libro. [1][rompita ligilo].

Eksteraj ligiloj redakti