Persekutado kontraŭ esperantistoj

(Alidirektita el Persekuto de esperantistoj)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

En diversaj epokoj kaj sub diversaj reĝimoj Esperantoesperantistoj estis persekutataj pro sia agado rilate al la lingvo. Parto de la kontraŭesperantaj agadoj havis sian bazon en la idealoj entenataj aŭ supozataj en la interna ideo de la Internacia Lingvo, aŭ fontis el la malŝato de iuj movadoj kontraŭ la internaciismokosmopolitismo atribuata al la parolantoj.

La persekutoj rangis el ĉikanado al la propagandaj aktivadoj, ĝis malpermeso de aktivado rilate al la lingvo, ĝis la rektaj reprezalioj al la parolantoj.

Eldono de La danĝera lingvo, Eldonejo Progreso, 1990

La libro La danĝera lingvo, verkita de Ulrich Lins, estas la plej kompleta verko pri tiu afero.

Malhelpoj en la cara Rusio redakti

 
Unua eldono de La Esperantisto, septembro 1889

La lingvo Esperanto naskiĝis en la teritorio de la Rusa Imperio, kaj la unua disvastigo okazis en tiu ŝtato. La publikigado de la Unua Libro devis trapasi cenzuran proceduron.

En la komenco la disvastigo de la verko ne estis malferme malhelpata de la aŭtoritatoj. Tamen, problemoj alvenis pro la partopreno de disĉiploj de la ideoj de Tolstoj en esperantistaj rondoj. En 1895 oni publikigis en la revuo Esperantisto artikolon de Tolstoj "Prudento aŭ kredo", kio kaŭzis ke la cara cenzuro malpermesis la pluan eniron de la revuo en Rusio. Tiu malpermeso neeviteble kaŭzis la malaperon de la revuo, kiu havis en tiu lando plimulton da abonantoj.

Lingvo de Judoj kaj Komunistoj - la Nazia periodo redakti

Hitler jam mencias Esperanton en sia kontraŭjuda propagando en sia verko Mein Kampf (Mia lukto):

“Dum judo ankoraŭ ne fariĝis la mastro de aliaj popoloj, li estas vole nevole devigita paroli iliajn lingvojn, sed kiam aliaj popoloj fariĝas lia sklavo ili estos ĉiuj devigitaj lerni universalan lingvon (Esperanto, ekzemple) tiel ke Judoj povas pli facile superregi ilin”

[1]

La agadoj de nazioj kontraŭ esperantistaj organizaĵoj komenciĝis baldaŭ post la akiro de la povo, per la malpermeso de la organizaĵoj de la laborista Esperanto-movado. En aprilo de 1933 policistoj invadis la sidejon de Germana Laborista Esperanto-Asocio, kiu ankaŭ servis kiel centro de Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE), kaj tiamaniere disbatis la organizon. La polico ankaŭ konfiskis la stokon de la eldonejo EKRELO kaj arestis ĝian gvidanton Walter Kampfrad. Multaj aliaj aktivuloj de la proleta movado estis arestitaj [2]

Dum la sekvaj jaroj ĉesis iom post iom la instruado de Esperanto, kaj la agado de la asocioj emis konformi al la direktoj truditaj de la Ŝtato.

La 17-an de majo 1935 dekreto de la Regna kaj Prusa Ministro pri Scienco, Edukado kaj Popola Klerigo, malpermesis la instruadon de Esperanto en oficialaj klasĉambroj.

En 1936, Teo Jung, eldonisto de la Heroldo de Esperanto estis vokita al Gestapo kie oni informis lin ke lia entrepreno estas “nedezirata”. Li tuj devis ĉesigi la eldonon de Heroldo en Kolonjo kaj ekde oktobro la gazeto reaperis en Scheveningen, Nederlando. [3]

La apartenon al unuiĝo de artefaritaj lingvoj estis malpermesata por membroj de la nazia partio kiel demonstras dekreto subskribita de Martin Bormann je la 18-a de februaro 1936. “Ĉar la kreo de internacia mikslingvo kontraŭas al la bazaj konceptoj de la nacisocialismo kaj finfine povas respondi nur al la intereso de superŝtataj potencoj, la anstataŭanto de la Führer malpermesas al ĉiuj partianoj kaj membroj de la organizoj filiigitaj al la partio apartenon al ĉiuspecaj unuiĝoj de artefarita lingvo.” [4]

En nazie okupataj landoj redakti

Jam antaŭ la aliĝo de Aŭstrio al la Germana Regno okazis malhelpoj al la laborista Esperanto-movado en tiu lando, post la malpermeso de ĝeneralaj laboristaj movadoj en februaro 1934 fare de la reĝimo de Engelbert Dollfuss. Tio estis granda bato, pro la graveco de la socialista E-movado gvidata de Franz Jonas. La neŭtrala movado plu funkciis, sed en 1938, post la eniro de la nazioj en Vienon, oni unue fermis la Internacian Esperanto-Muzeon, kaj en aŭgusto oni likvidis la esperantistajn organizaĵojn.

La rezulto estis simila post la okupado de Ĉeĥoslovakio.

En dekstraj diktaturaj reĝimoj redakti

Diversaj reĝimoj de la ekstrema dekstro montris sian malŝaton al Esperanto, kaj kelkfoje malpermesis unuopajn agadojn por la lingvo, aŭ entute la lingvon mem.

Portugalio redakti

En septembro de 1936, sub la reĝimo de Salazar, ĉiuj esperantistaj societoj estis fermitaj. En la postaj jaroj oni permesis la agadon por Esperanto "nur lingvistike", sed ĝenerale la lingvo estis malhelpata dum la tuta reĝimo, do ĝis 1974.

Hispanio redakti

La esperantista movado en Hispanio antaŭ la jaro 1936 estis sufiĉe plurisma, kaj ne okazis fortaj alfrontiĝoj pro ideologiaj kaŭzoj. La ĉefaj konfliktoj ŝuldiĝis al dividoj inter la centrigistaj fortoj reprezentataj de la Hispana Esperanto-Asocio gvidata de Julio Mangada kaj la malcentrigaj grupoj, inter kiuj plej fortaj estis katalunaj naciistoj.

Kiam ekis la Hispana Enlanda Milito, la respublikana flanko utiligis Esperanton en propagandaj laboroj, kaj oni eldonis diversajn revuojn kaj uzis la lingvon en radiaj elsendoj [5]. Ankaŭ ekzistis partianoj de Esperanto en la flanko de Franco, kaj kelkaj el ili proponis la uzon de la lingvo [6], sed la aŭtoritatoj rifuzis ĝin.

Post la milito, multaj esperantistoj estis reprezaliitaj aŭ devis ekziliĝi, sed la lingvo mem ne estis malpermesita. Okazis diversaj ĉikanoj al grupoj, kaj oni malhelpis la propagandon. Tamen en 1947 oni permesis la fondon de Hispana Esperanto-Federacio, kaj baldaŭ poste rekomenciĝis la okazigo de hispanaj Kongresoj. Nacia bulteno Boletín aperis ekde januaro 1949.

Japanio redakti

Laŭ la Enciklopedio de Esperanto (1934), la epoko de organizita movado por Esperanto en Japanio komencis en 1906, kiu estas konata kiel la komencjaro de anarkiismo en Japanio[7]; kelkaj homoj, kiel Ōsugi Sakae havis entuziasmon por la du ideoj.

En 1910, la registaro arestis maldekstrajn aktivulojn, kaj mortkondamnis dek du homojn, ĉefe anarkiistojn, pro akuzo ke ili komplotis murdi tennoon (imperiestron).

«Pro ia miskomuniko, al Europo venis la falsa informo, ke "grupo da esperantistoj" estis ekzekutitaj. Kaj Zamenhof, aŭdinte tion, esprimis fortan malĝojon[8]. »

En 1923, dum konfuzo de Kanto Tertremego, anarkiistoj estis mortigitaj pro timo ke ili provu renversi la ŝtaton. Interalie, mortis Ōsugi Sakae grava anarkiisto kaj esperantisto.

En januaro 1931, fondiĝis la Japana Prolet-Esperantista Unio ; en 1932 ĝia dua kongreso okazis, sed publike malpermesita. En 1934, JPEU jam estis frakasita de la polico. La registaro metaforis la (komunismajn) esperantistojn kiel akvomelono. Ĝi havas ruĝan internon eĉ la ĉelo verdas, ĉar esperantistoj ekstere ŝajnas lingvistikoj sed ili estas komunistoj.

En la demokrataj landoj, naciismaj ĉikanadoj redakti

Francio redakti

En 1922, la Franca ministro de publika instruado (Léon Bérard) malpermesis per oficiala cirkulero en ĉiuj francaj lernejoj instruadon aŭ propagandon por esperanto. Li intervenis por ke la komisiono de la Ligo de Nacioj kiu devis voĉdoni pri la uzo de esperanto kiel internacia helplingvo malakceptis ĝin. [9]

En komunistaj landoj redakti

Ora epoko kaj esperoj redakti

Post la venko de la Rusa revolucio leviĝis grandaj esperoj inter plimulto de la rusaj esperantistoj. La internaciista emo de la socialistoj supozigis ke la nova reĝimo apogos la enkondukon de Esperanto. Oni kreis ĉe la Popola Komisarejo pri Klerigo komisionon por studi la eblan enkondukon de la internacia lingvo en la lernejojn.

Dum la Dua Kongreso de la 3-a Internacio, kelkaj delegitoj, inter kiuj la hispana anarkiisto Ángel Pestaña, proponis la adopton de Esperanto kiel oficiala lingvo por la internaciaj rilatoj.

En 1921 fondiĝis Sovetlanda Esperantista Unuiĝo (SEU), kiu sub la prezido de Ernest Drezen akiris grandan forton kaj prestiĝon. Tamen, ĝi baldaŭ akiris komunistan tendencon, kio kondukis al alfrontiĝoj kun la tutmonda laborista asocio Sennacieca Asocio Tutmonda. Ankaŭ en la sino de Sovetunio diversaj aktivuloj kritikis la orientiĝon de SEU, kaj pli favoris la tezojn de SAT. Tiu grupo, inter kiuj ĉefrolis N. Futerfas, Gregoro Demidjuk, N. Nekrasov kaj V. Poljakov, eldonis revuon La Nova Epoko, kiu baldaŭ koliziis kun Drezen kaj kies apero estis dumtempe ĉesigita.[10]

Post 1924 oni organizis planon por prolete internacia korespondado, uzanta Esperanton por kontaktigi sovetiajn civitanojn kun alilandanoj. Ĝi akiris grandan sukceson kaj prestiĝon. Tamen, post kelkaj jaroj oni trovis kritikojn, ke la interŝanĝo de informoj ne estas sufiĉe kontrolita.

Neniiĝo post 1936 redakti

Dum la 30-aj jaroj akriĝis la alfrontiĝoj inter SEU kaj SAT. La sovetiaj aktivuloj estis devigataj distanciĝi de ĉi-lasta organizaĵo, kaj SEU favoris la kreadon de nova tutmonda asocio, kun komunista tendenco, Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE), fondita en 1932.

En la jaro 1936 ĉesis la esperantlingvaj radioelsendoj en Sovetio. En 1937 ankoraŭ troviĝis en okcidenta Eŭropo novaĵoj pri diversaj agadoj organizitaj en tiu lando, kiel la apogo al la batalantoj favoraj al la Hispana Respubliko. Tamen, la rilatoj fariĝis pli kaj pli maloftaj. En 1938 oni anoncis ke SEU eniras novan etapon, sub la gvidado de Nikolao Nekrasov, sed sen klarigoj pri tio kio okazis al Drezen. Nur jarojn poste oni sciis ke li estis mortpafita.

Similan sorton ricevis aliaj gvidantoj, kiel Nekrasov aŭ la verkisto Vladimir Varankin. Laŭ diversaj taksoj, 30 000 sovetaj esperantistoj estis arestitaj, el kiuj ĉ. 2 000 mortis en la unuaj jaroj. [11].

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Granda purigo.

La ĉefa akuzo kontraŭ esperantistoj estis spionado, pro iliaj kontaktoj kun eksterlando. Ankaŭ la vojo al soveta patriotismo, kiu akriĝis post la minacoj pri milito, malkongruis pri la supozata kosmopoliteco de esperantistoj. Oni ne povas malagnoski la malkongruon de Esperanto kun iuj el la lingvistikaj teorioj defendataj de Stalino.

Ĉikanadoj kaj kontrolita toleremo dum la "epoko de stagnado" redakti

En majo 1952, la du ĉefaj organizaĵoj de la Esperanto-movado, UEA kaj SAT decidis alpreni komunan agadon rilate al la subpremo de la movado en Sovetio, per la sendo de nefermita letero al Stalino[12]. La movado iom post iom reviviĝis. En 1953 mortis Stalino, kaj liaj posteuloj prenis pli flekseblan politikon. Dum la Ĝenerala Konferenco de Unesko en kiu oni prenis favoran konsideron al Esperanto, la sovetia delegitaro sin detenis.

Tio permesis la rekreadon de asocioj de esperantistoj, kaj la propagandon de la lingvo, sed kun diversaj ĉikanadoj, kaj la kontrolemo de la aŭtoritatoj.[13]

Legu ankaŭ redakti

Artikolo en Libera Folio: "Novaj detaloj pri persekuto de esperantistoj trovitaj" ([14])

Referencoj redakti

  1. tradukita el la angla traduko de "Mein Kamp" [1] Arkivigite je 2008-12-17 per la retarkivo Wayback Machine
  2. La danĝera lingvo, p. 101
  3. P.118 La Danĝera Lingvo
  4. citaĵo el La danĝera lingvo, p.119
  5. José Antonio del Barrio kaj Ulrich Lins: La uzo de Esperanto dum la hispana intercivitana milito [2]
  6. José Antonio del Barrio: Esperanto en vivprotokoloj de militistoj [3]
  7. angle Anarchism in Japan
  8. LA LINGVO DE LIBERECO - LA VOĈO DE INTERNACIISMO. Arkivita el la originalo je 2012-03-19. Alirita 2012-02-16.
  9. Edmond Privat, Historio de la lingvo esperanto, Internacia Esperanto Instituto, 1927, p.148-149.
  10. La danĝera lingvo, p. 210-213.
  11. La danĝera lingvo, p. 394
  12. La danĝera lingvo, p. 470
  13. Vidu ekzemple: Mikaelo Bronŝtejn: Legendoj pri SEJM. Moskvo: Impeto, 1992
  14. http://www.liberafolio.org/2016/novaj-detaloj-pri-persekuto-de-esperantistoj-trovitaj