Personaj Rememoroj de Johana de Arko

La verko de Mark Twain pri Johana de Arko plentitoliĝas, Personaj rememoroj de Johana de Arko, de la Sinjoro Ludoviko de Conte, kiu estas identigita kiel la paĝio kaj sekretario de Johana. La fikcia verko estas prezentita kiel traduko de manuskripto de Jean Francois Alden, aŭ, laŭ la vortoj de la eldonita libro , "libere tradukita el la antikva franca al moderna angla de la originala nepublikigita manuskripto de la Nacia Arkivo de Francio".

Personal Recollections of Joan of Arc
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Mark Twain
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1896
Eldonejo Harper
vdr

Origine, la verko de Twain estis eldonita kiel seriigo en Harper's Magazine en 1895 kaj poste libroforme eldonita en 1896. Ĉar la aŭtorrajto jam eksvalidiĝis, la verko estas publika havaĵo senpage trovebla interrete. La plej aktuala eldono de la libro estis eldonaĵo de Ignatius Press en 1989, kaj ĝi ankaŭ enhavas eseon de Mark Twain titolita Sankta Johana de Arko en la apendico.

La verko de "de Conte" estas fikcia versio pri la paĝio de Johana de Arko, Louis de Contes, donante unuecon al la rakonto. De Conte estas prezentita kiel individuo kiu estis kun Johana dum la tri grandaj fazoj de ŝia vivo: junaĝo en Domrémy, gvidantino de la armeo de Karlo la 7-a de Francujo en milita kampanjo, kaj kiel akuzito en la juĝo de Rueno. La libro estas prezentita kiel traduko de materialo, kiu estis skribita en liaj lastaj jaroj por la profito de liaj posteuloj.