La peruaj jungaoj estas tersupraĵa ekoregiono el la centr-anda ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj kiuj etendiĝas ĉefe laŭlonge de la orientaj flankoj de Andoj en Peruo ekde la valo de Maranjono ĝis Inambari-Rivero. Tiu ĉi konstituas la limon inter la peruaj jungaoj kaj la boliviaj jungaoj ĉar la jungaoj norden kaj suden de la rivero havas diferencajn ekologiajn karakterizaĵojn. La du jungaoj konstituas tutmondaj 200-regionon, kiu nomiĝas "centr-andaj jungaoj". La peruaj jungaoj ankaŭ situas en la biodiverseco-riĉaĵejo Tropikaj Andoj laŭ la organizaĵo Naturprotekto Internacie.

Peruaj jungaoj
ekoregiono • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandoPeruo

Areo186 700 km² (18 670 000 ha)

Peruaj jungaoj (Tero)
Peruaj jungaoj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
vdr
Pejzaĝo de Akvofalo Gocta.

Priskribo redakti

 
Vegetaĵaro de Peruo. Blue : nubarbaroj.

La ekoregiono troviĝas ekskluzive en Peruo kaj okupas areon de 188 735 km2 [1]. La klimato varias ekde mezvarma ĝis tropika kun fortaj pluvoj kiuj povas superi 6000 milimetrojn jare kaj malpliiĝas inter majo kaj aŭgusto. Je altitudoj super 2500 metroj, averaĝaj temperaturoj varias inter 6 kaj 12 °C ( en la norda sekcio ) kaj inter 8 kaj 22 °C ( en la suda sekcio ). En malaltaj areoj, la averaĝa temperaturo estas 25 °C. La ekoregiono plejparte troviĝas en la montara regiono kiu iras paralele al orienta montarĉeno de Andoj. Ĝi primare konsistas el mezozoikaj-kenozoikaj sedimentoj. Plimulto de la grundoj estas acidaj, malmulte disvolviĝitaj, kaj neprofundaj kun diversa litologio surbaze de sedimentaj petroj. Aluviaj grundoj superregas en la pejzaĝo [2]. Ĝi havas kompleksan orografion kies komponantoj inkluzivas montaran surfacon plene de klifoj, krestoj, deklivoj kaj valoj, kun kruta kaj tre dispecetigita topografio.

Vegetaĵaro redakti

La ekoregiono ampleksas montarbarojn kun pli ol 3 000 plantospecioj kaj pli ol 200 specioj de vertebruloj. Estas minimume 200 orkidospecioj (kiaj la genroj Epidendrum kaj Maxilar). Sub 3 500 metroj, oni trovas la tiel nomatajn nubarbarojn kie ĉeestas Chusquea-bambuoj kaj arbaj filikoj (Cyathea spp.) [3]. Sub 2 700 metroj, la arbaro estiĝas pli specioriĉa, kun ekzemple Cedrela kaj parencoj de papajo (Carica spp). Super 3 500 metroj, estas arbustaroj kaj humidaj rokaj veprejoj kune kun arbaroj de podokarpo (Podocarpus) [4]).

Stato de konservado redakti

La ekoregiono estas kvazaŭ krize endanĝerigita [5] kaŭze de migra kampokultivado, kokao-kultivado, senarbarigo, selekta arbarekspluatado kaj iompostioma urbanizado.

Referencoj redakti

  1. Roca, R. 1996
  2. Rodríguez, L. 1996
  3. Ferreyra, R. 1988
  4. Weberbauer, A. 1945, INRENA, 2000
  5. Roca R. 1996

Bibliografio redakti

  • hispane Instituto Geográfico Nacional. 1987 : Ecoregiones del Peru. Map 1:5,000,000. Atlas del Peru, Lima, Peru.
  • hispane Roca, R. ; Adkins, L. et al. 1996 : Wings from Afar; An Ecoregional Approach to Conservation of Neotropical Migratory Birds in South America.
  • hispane Rodríguez, L.1996 : Diversidad Biológica del Perú: Zonas Prioritarias para su Conservación, Proyecto Fanpe GTZ-INRENA, Lima.
  • hispane Weberbauer, A. 1945 :: El mundo vegetal de los Andes Peruanos: Estudio Fitogeográfico. Lima.

Vidu ankaŭ redakti


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
NT0101 Araŭkariaj humidaj arbaroj   Argentino,   Brazilo
NT0102 Atlantik-marbordaj restingaoj   Brazilo
NT0103 Bahiaj marbordaj arbaroj   Brazilo
NT0105 Boliviaj jungaoj   Bolivio,   Peruo
NT0106 Kaating-enklavaj humidaj arbaroj   Brazilo
NT0116 Kokos-insulaj humidaj arbaroj   Kostariko
NT0117 Mar-andaj montarbaroj   Venezuelo
NT0120 Kubaj humidaj arbaroj   Kubo
NT0121 Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero   Ekvadoro,   Kolombio,   Peruo
NT0131 Jamajkaj humidaj arbaroj   Jamajko
NT0142 Napaj humidaj arbaroj   Ekvadoro,   Kolombio,   Peruo
NT0144 Nordorient-brazilaj restingaoj   Brazilo
NT0148 Centlaj marĉarbaroj   Meksiko
NT0150 Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj   Argentino,   Brazilo,   Paragvajo
NT0151 Pernambukaj marbordaj arbaroj   Brazilo
NT0152 Pernambukaj landinternaj arbaroj   Brazilo
NT0153 Peruaj jungaoj   Peruo
NT0154 Petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj   Gvatemalo,   Meksiko
NT0160 Marbordaj arbaroj de Serra do Mar   Brazilo
NT0162 Ĉiapas-patrinmontaraj humidaj arbaroj   Gvatemalo,   Meksiko,   Salvadoro
NT0164 Sud-floridaj rokejoj   Usono
NT0165 Sud-andaj jungaoj   Argentino,   Bolivio
NT0166 Humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio   Brazilo,   Bolivio,   Peruo
NT0167 Talamankaj montarbaroj   Kostariko,   Panamo
NT0176 Verakrucaj humidaj arbaroj   Meksiko

Eksteraj ligiloj redakti