Pervez Muŝaraf
diktatoro kaj la 10a prezidento de Pakistano (1943–2023)
Generalo Pervez Muŝaraf (Urdue: پرويز مشرف ; ofte vidita kiel Pervez Musharraf) (n. 11-an de aŭgusto 1943, m. la 5-an de februaro 2023) estis prezidento de Pakistano, la ĉefa oficiro de la Pakistana Armeo, kaj la estro de la lando post puĉo. Li altiĝis al la ofico 12-an de oktobro 1999, anstataŭigante Nawaz Sharif, la elektita ĉefministro, gajninte la titolon de Ĉefa Estro. Poste li estiĝis Prezidento de Pakistano.
Li sciigis sian demision la 18-an de aŭgusto 2008, por eviti oficialan juĝproceson kontraŭ si.