Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri rivereto. Por informoj pri komunumo en la distrikto Vâlcea, vidu la artikolon Pesceana (komunumo, Vâlcea).

Pesceana [pesĉana] estas rivereto en la rumana distrikto Vâlcea, dekstra alfluanto de Olt. Ĝi fontas proksime de la vilaĝo Negraia en la komunumo Pesceana kaj atingas Olt-on sude de la urbo Drăgășani. Ĝia rivera kodo estas VIII.1.161.[1]

Pesceana
rivero
Bazaj informoj
Situo distrikto Vâlcea
Longeco 45 km
Akvokolekta areo 247 km²
Averaĝa trafluo 1,4 m³/s
Fluo
Fonto norde de Negraia
Enfluejo al Olt, sude de Drăgășani
- Alteco 136 m
- Koordinatoj 44° 37′ 46″ N, 24° 18′ 5″ O (mapo)44.62944444444424.301388888889
Geografio
Trairataj urboj Pesceane, Ursoaia, Glăvile, Amărăști, Mrenești, Crețeni, Sutești, Drăgășani, Zlătărei
Alfluantoj
- Dekstraj Olteanca, Nemoiu, Gușoianca
- Maldekstraj Verdea
vdr

De la fonto ĝis Crețeni la distrikta vojo DJ677A sekvas la valon de la rivero, ekde tie ĝis Drăgășani la nacia vojo DN67B.

En Zlătărei, nelonge supre de la riverfino, situas akvomezura stacio fondita en 1951.[1]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Bazinul hidrografic Olt (rumane) (PDF). Arkivita el la originalo je 2014-07-27. Alirita 2015-07-03.