Petar Stefanov Stojanov (bulgare Петър Стефанов Стоянов) (naskiĝis la  25-an de majo 1952(nun 1952-05-25), do nun 71-jara) estis la prezidento de Bulgario inter la jaroj 1997 kaj 2002. Li venkis en la prezidenta baloto de 1996 kiel kandidato de la konservativa partio Unio de Demokratiaj Fortoj, ricevante pli da voĉoj ol la komunista kandidato Ivan Marazov kaj la kandidato de la Bulgaria Komerca Bloko, Georgi Ganĉev, en la unua balotoparto, kaj ankaŭ venkante kontraŭ Marazov en la dua, decida parto. En la unua parto de la prezidenta baloto de 2001 li havis la duan lokon, kiam Georgi Parvanov ricevis 36.3%, Stojanov ricevis 34.9% kaj la tria plej sukcesa kandidato, Bogomil Bonev ricevis 19.2%. Stojanov tamen tiam malgajnis la duan, decidan parton kontraŭ Purvanov (53.3% resp. 46.7%). Post forlaso de sia prezidanta pozicio li dum tri jaroj evitis la atenton de la amaskomunikiloj. Pli poste tamen li revenis al la aktiva politikumado. En 2005 li elektiĝis membro de la 40-a nacia asembleo. Post la malsukcesa rezulto de la partio UDF en la baloto (8.4 % de la voĉoj kaj 20 el 240 parlamentaj seĝoj) li kulpigis la partiestrinon Nadeĵda Mihailova kaj kritikis ŝian politikon.

Petar Stefanov Stojanov
Петър Стефанов Стоянов
Persona informo
Петър Стефанов Стоянов
Naskiĝo la  25-an de majo 1952(nun 1952-05-25) (do nun 71-jara)
en Plovdiv, Bulgario
Lingvoj bulgaraanglarusagermana vd
Ŝtataneco Bulgario vd
Alma mater Sofia Universitato vd
Partio Unio de Demokratiaj Fortoj
Familio
Gefratoj Emil Stoyanov vd
Edz(in)o Antonina Stojanova
Profesio
Okupo politikistoadvokatojuristo vd
Laborkampo politikistojuroQ113958160politiko vd
prezidento de Bulgario
Dum 22-a de januaro 1997 – 22-a de januaro 2002
Antaŭulo Ĵelju Ĵelev
Sekvanto Georgi Parvanov
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En la unuaj Eŭropaj balotoj de Bulgario, la 20-an de majo 2007, Stojanov - gvidanta sian partion - malsukcesis elektiĝi ĉar lia partio ricevis malpli ol la minimuman nombron de voĉoj. Sekve li demisiis kiel partiestro.

Kariertabelo redakti

  • 1976: diplomo pri juro de la universitato "Sankta Kliment Ohridski" de Sofio.
  • 1978 - 1990: praktikanta juristo.
  • 1990: parolisto de la de la Unio de Demokratiaj Fortoj en Plovdiv (la dua plej larĝa urbo de Bulgario).
  • 1992: vicministro pri justico en la unua ne-komunista (UDF) registaro de Bulgario ekde la jaro 1944.
  • 1993: demisiis el la ofico post la malpostenigo de la UDF-registaro.
  • Maje 1993: prezidanto de la jura konsilio de la partio UDF.
  • 1994: elektiĝis membro de la 37-a Nacia Asembleo de Bulgario. Vicgvidanto de la parlamenta frakcio UDF. Vicgvidanto de la parlamenta komisiono pri junularo, sporto kaj turismo.
  • 1995 Vicgvidanto de la partio UDF respondeca pri interna politiko.
  • 1-a de junio 1996: post venko de antaŭbaloto per 66 % el 870 000 voĉoj, Petar Stojanov deklariĝas prezidenta kandidato de la pario UDF.
  • 3-a de novembro 1996: elektiĝis prezidanto de la Respubliko Bulgario per 2 502 517 voĉoj respektive 59,73 % el ĉiuj donitaj voĉoj.
  • Septembre 2004: nomumiĝis speciala sendito de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE) por Moldavio
  • 2005: elektiĝis membro de la 40-a Nacia Asembleo de Bulgario. Membro de la komitato pri eŭropa integriĝo de Bulgario, kaj de la komitato pri Ŝtata Administrado.
  • 1-a de oktobro 2005: elektiĝis partiestro de la Unio de Demokratiaj Fortoj.
  • 22-a de majo 2007: demisiie el la posteno de la partiestro de la Unio de Demokratiaj Fortoj.

Stojanov krom la gepatra bulgara lingvo parolas la anglan kaj germanan. Li estas edzo, havas filinon kiu naskiĝis en 1990, kaj filon naskiĝintan en 1979.