Petâr Todorov

bulgara esperantisto
(Alidirektita el Petar Todorov)

Petâr Todorov - cirile Петър Тодоров - estas bulgara esperantisto. En la oficperiodoj 1980-1983 kaj 1983-1986 li estis membro de la estraro de UEA, respondeca pri faka apliko de Esperanto, kaj almenaŭ inter la jaroj 1969 ĝis 2001 ankaŭ apartenis al la komitato de UEA.

Verkaĵoj (elekto) redakti

  • Energetiko, atomelektrejoj kaj veldado, en AEST 1978, Apliko de Esperanto en Scienco kaj Teĥniko, kolekto de seminaraj referaĵoj, Žilina, 7-8 oktobro 1978, Ĉeĥoslovakio, 81 paĝoj.
  • Tango. Novelo de Georgi Karaslavov. Tradukis Nikola Uzunov kaj Petar Todorov. Sofio 1988. 91 paĝoj.
  • eseo La riparo de kongresa flago, kontribuo al La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo 2009