Petar Vukomanović

(Alidirektita el Petar Vukomanovic)

Jugoslava esperantisto

Petar VUKOMANOVIĆ (1926 -1996) mortis la 27-an de majo 1996 en Beogrado. E-isto ekde 1940, li funkciis kiel la unua prezidanto de Jugoslavia Asocio de Pedagogoj-E-istoj (de 1958), ĝenerala sekretario de Jugoslavia E-Ligo (1961-65), kaj unu el la ĉefaj gvidantoj de la Internacia Konferenco de Lernejoj, kie Esperanto estas instruata (Beogrado, 1963). Li fondis Societon de Amikoj de Esperanto kaj lastatempe okupiĝis pri movadhistorio.