Peter, Paul and Mary


Peter, Paul and Mary (mallonge PP&M) estis triopo da usonaj muzikistoj. La membroj estis Peter Yarrow, Noel ("Paul") Stookey, kaj Mary Travers. Ili komencis sian karieron en 1961, kiam Albert Grossman rekrutis ilin post aŭdiciigado de multaj novjorkaj popolkantistoj. Ilia unua albuma gramofondisko, Peter, Paul and Mary, eldoniĝis en 1962 kaj tuj tutfuroris en Usono, laŭ la periodaĵo Billboard Magazine restante inter la 10 plej vendataj diskoj en Usono dum 10 monatoj, kaj tenante la unuan lokon dum sep semajnoj. Ĝi vendiĝis entute en pli ol du milionoj da ekzempleroj, kaj ricevis duoblan platinuman premion de RIAA.

Peter, Paul and Mary
Persona informo
TTT
Retejo https://www.peterpaulandmary.com/
vdr
Peter Paul and Mary, ĉ. 1968
Peter, Paul and Mary 1963
PP&M koncertas en 2006

Inter la influoj al la muziko de "PP&M" estis Woody Guthrie, Pete Seeger, kaj The Weavers, kaj ili ankaŭ komponis kaj prezentis proprajn kantojn, el kiuj unu el la plej konataj estas "Puff the Magic Dragon", kiu aperis en Esperanto kiel "Puf', la drak' magia". Ili registris ankaŭ kantojn de Bob Dylan, kiuj al multaj aŭskultantoj pli plaĉis ol la registraĵoj de Dylan mem pro ties foje iom raŭka voĉo kontraste al la pli dolĉa harmonio de PP&M. La triopo koncertis kiel grupo ĝis ĉ. 1969. Inter 1970 kaj la somero de 1978 ili preskaŭ tute muzikis unuope, krom unu kuna koncerto en 1972 por subteni la prezidentan kampanjon de George McGovern. Post reunuiĝa koncerto somere de 1978, ili koncertis kune multajn fojojn ĝis la morto de Mary en 2009 en la aĝo 72-jara, pro sekvoj de leŭkemia kuracado.

Diskaro redakti

  • 1962: Peter, Paul and Mary
  • 1963: Moving
  • 1963: In the Wind
  • 1964: In Concert
  • 1965: A Song Will Rise
  • 1965: See What Tomorrow Brings
  • 1966: The Peter, Paul & Mary Album
  • 1967: Album 1700
  • 1967: In Japan
  • 1968: Late Again
  • 1969: Peter, Paul and Mommy
  • 1970: The Best of Peter, Paul and Mary: Ten Years Together
  • 1978: Reunion
  • 1983: Such Is Love
  • 1986: No Easy Walk To Freedom
  • 1988: A Holiday Celebration
  • 1990: Flowers & Stones
  • 1993: Peter, Paul and Mommy, Too
  • 1995: PPM& (Lifelines)
  • 1996: Lifelines Live
  • 1998: Around The Campfire
  • 1998: The Collection
  • 1999: Songs of Conscience and Concern
  • 2000: Don't Laugh at Me
  • 2004: Carry It On
  • 2004: In These Times
  • 2008: The Solo Recordings (1971–1972)

Fonto redakti

La artikolo baziĝis sur la anglalingva Vikipedio.