Robert Peter Cohon (Novjorko, 10a de oktobro 1941), konata profesie kiel Peter Coyote, estas usona aktoro kaj verkisto.

Peter Coyote
Persona informo
Peter Coyote
Naskiĝo 10-an de oktobro 1941 (1941-10-10) (82-jaraĝa)
en Manhatano, Nov-Jorko
Religio budhismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater San-Franciska Ŝtata Universitato
Grinnell College (en) Traduki
Dwight Morrow High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1967– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj kariero

redakti

Coyote studis filologion en la Universitato de San Francisco. En 1965, li kunlaboris kun San Francisco Mime Troupe, arta aktivula kolektivo, en kiu li estis verkisto, aktoro kaj teatra reĝisoro. Li krom anglan, parolas flue ankaŭ francan kaj iom hispanan kun tre forta usona akĉento. Tiukadre, en Bon voyage, Jean-Paul Rappeneau donis al Coyote la rolon de angla ĵurnalisto laboranta por nazioj. Peter Coyote havas judajn praulojn.

Li aktivulis en la luktoj de la 1960-aj jaroj, kiel membro de la intelektula kaj artista komunumo de San Francisco kaj partoprenis en la fondo de la grupo The Diggers. En 1977, li aliĝis al Magic Theater.

Peter Coyote laboris kun kelkaj el la ĉefaj reĝisoroj de la nuntempa kinarto, inter kiuj menciindas Steven Spielberg en E.T.; filmo kiu markis le ekfamon de Coyote pro sia ludado de scienca esploristo. Poste li laboris kun Roman Polanski en Bitter Moon (en kiu li ludis la rolon de la usona verkisto Oscar, en la diboĉa kaj bohemia etoso de Parizo); kaj li laboris ankaŭ kun Pedro Almodóvar (Kika), Bigas Luna (DiDi Hollywood), Steven Soderbergh (Erin Brockovich), Barry Levinson (The Sphere), Brian De Palma (Femme Fatale) kaj Sydney Pollack, inter aliaj.

Filmoj

redakti
  • Alcatraz: The Whole Shocking Story (1980) kiel Lt. Micklin
  • Die Laughing (1980) kiel Davis
  • Southern Comfort (1981) kiel Sergeant Poole
  • Isabel's Choice (1981 TV filma) kiel Wynn Thomas
  • Timerider: The Adventure of Lyle Swann (1982) kiel Porter Reese
  • E.T. the Extra-Terrestrial (1982) kiel Keys
  • Endangered Species (1982) kiel Steele
  • Strangers' Kiss (1983) kiel Stanley
  • Cross Creek (1983) kiel Norton Baskin
  • Slayground (1983) kiel Stone
  • Heartbreakers (1984) kiel Arthur Blue
  • The Legend of Billie Jean (1985) kiel Det. Larry Ringwald
  • Jagged Edge (1985) kiel Thomas Krasny
  • The Blue Yonder (1985) kiel Max Knickerbocker
  • Outrageous Fortune (1987) kiel Michael Sanders
  • Un homme amoureux (1987) kiel Steve Elliott
  • Echoes in the Darkness (1987 TV serieto) kiel William Bradfield Jr.
  • Heart of Midnight (1988) kiel Sharpe/Larry
  • The Man Inside (1990) kiel Henry Tobel
  • A Grande Arte - usona titolo Exposure (1991) kiel Mr. Peter Mandrake
  • Keeper of the City (1991) kiel Frank Nordhall
  • Road to Avonlea (1991) kiel Romney Penhallow
  • Bitter Moon (1992) kiel Oscar
  • Kika (1993) kiel Nicholas
  • That Eye, the Sky (1994) kiel Henry Warburton
  • Breach of Conduct (1994) kiel Col. Andrew Case
  • Moonlight and Valentino (1995) kiel Paul
  • Buffalo Girls (1995) kiel Buffalo Bill Cody
  • Unforgettable (1996) kiel Don Bresler
  • Murder in My Mind (1997) kiel Arthur Lefcourt
  • Road Ends (1997) kiel Gene Gere
  • Sphere (1998) kiel Captain Harold C. Barnes
  • Two for Texas (1998 TV filmo) kiel Jim Bowie
  • Patch Adams (1998) kiel Bill Davis
  • Route 9 (1998) kiel Sheriff Dwayne Hogan
  • Random Hearts (1999) kiel Cullen Chandler
  • Execution of Justice (1999) kiel Harvey Milk
  • The Basket (1999) kiel Martin Conlon
  • More Dogs Than Bones (2000) kiel Det. Darren Cody
  • Erin Brockovich (2000) kiel Kurt Potter
  • Jack the Dog (2001) kiel Alfred Stieglitz
  • Midwives (2001) kiel Stephen Hastings
  • Femme Fatale (2002) kiel Watts
  • A Walk to Remember (2002) as Rev. Sullivan
  • Bon Voyage (2003) kiel Alex Winckler
  • The Hebrew Hammer (2003) kiel JJL Chief Bloomenbergensteinenthal
  • Deadwood (2004) kiel General Crook
  • Law & Order: Trial by Jury (2005) kiel Mike LaSalle
  • Independent Lens (2005–2009) kiel rakontisto
  • The Inside (2005) kiel Special Agent Webster
  • Deepwater (2005) kiel Herman Finch
  • A Little Trip to Heaven (2005) kiel Frank
  • Return of the Living Dead: Necropolis (2005) kiel Uncle Charles
  • Return of the Living Dead: Rave to the Grave (2005) kiel Uncle Charles
  • Commander in Chief (2005–2006) kiel Warren Keaton
  • The 4400 (2004–2006) kiel Dennis Ryland
  • Behind Enemy Lines II: Axis of Evil (2006) kiel President Manning
  • Law & Order: Criminal Intent (2001–2011). Epizodo de 15a de Novembro 2007, nº 07 kiel Lionel Shill
  • Brothers & Sisters (2007) kiel Mark August
  • Five Dollars a Day (2008) kiel Bert Kruger
  • Dr. Dolittle: Tail to the Chief kiel President Sterling
  • All Roads Lead Home (2008) kiel Hock
  • NCIS (2008) kiel Ned Quinn
  • The Lena Baker Story (2008) kiel Elliot Arthur
  • FlashForward (2009) kiel President Dave Segovia
  • This Is Not a Movie (2010) kiel CEO of Propaganda / scenaristo
  • Law & Order: Los Angeles (2010-2011) kiel District Attorney Jerry Hardin
  • DiDi Hollywood (2010) kiel Michael Stein
  • Last Will (2011) kiel Judge Garner
  • The Gundown (2011) kiel Tom Morgan
  • Stage Left: A Story of Theater in the Bay Area (2011) kiel li mem
  • La Rançon de la gloire (2014) kiel John Crooker
  • Good Kill (2014) kiel Langley (voĉo)
  • Blue Bloods (2015) kiel Senator McCreary
  • Eva & Leon (2015) kiel La patro de Eva
  • No Deposit (2015) kiel Police Chief Williams
  • The Disappearance (2017) kiel Henry Sullivan
  • 1 Mile to You (2017) kiel Prin. Umber
  • The Comey Rule (2020) kiel Robert Mueller
  • The Real Activist (2020) kiel li mem
  • The Girl Who Believes in Miracles (2021) kiel Sam Donovan

Eksteraj ligiloj

redakti