Peter Mansfield

(Alidirektita el Peter MANSFIELD)

Sir Peter Mansfield [piter manzfild] (naskiĝis la 9-an de oktobro 1933 en Lambeth, Londono - mortis la 8-an de februaro 2017 en Nottingham) estis brita fizikisto. En 2003 li ricevis kune kun Paul Lauterbur la Nobelpremion pri fiziologio aŭ medicino, pro "iliaj eltrovoj pri magneta resonada bildigado (MRI)".

Peter Mansfield
Nobel-premiito
Persona informo
Peter Mansfield
Naskiĝo 9-an de oktobro 1933 (1933-10-09)
en Lambeth
Morto 8-an de februaro 2017 (2017-02-08) (83-jaraĝa)
en Nottingham
Tombo Beeston vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Reĝino Maria Universitato de Londono vd
Profesio
Okupo fizikistoinventisto • universitata instruisto • biofizikisto vd
Laborkampo fizikomagneta resonanca bildigofiziologio vd
Verkado
Verkoj NMR 'diffraction' in solids? ❦
Multi-planar image formation using NMR spin echoes vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

15 jaraĝa, Mansfield komencis labori kiel presista metilernanto, ĝis la aĝo de 18. Post sia nacia trudservo en la armeo, li studis dum 2 jaroj ĉe vesperlernejo, kaj en 1956 eniris je Queen Mary College, Universitato de Londono. Tie, li bakalaŭrigis en fiziko en 1959, kaj doktoriĝis en 1962.

Dum la 1950-oj kaj 1960-oj, NMR, aŭ nuklea magneta resonado, ĉefe estis uzata por studi la kemian strukturon de substancoj. En la fruaj 1970-oj la laboroj de Mansfield kaj Lauterbur ebligis la uzon de NMR por fari bildojn de la homa korpo. Tiu proceso estas magneta resonada bildigado, aŭ MRI (el la angla Magnetic Resonance Imaging).

Al Mansfield oni atribuas la eltrovon pri kiel oni povas matematike analizi la radiajn signalojn el MRI, ebligante la interpretadon de la signaloj kiel uzebla bildo.

D-ro Mansfield edziĝis kun Jean Margaret Kibble en 1962, kaj ili havas du filinojn.

Ekde 1964, li estas profesoro ĉe la Universitato de Nottingham (nun emerita). Nuntempe li laboras, kun sia firmao General Magnetic, ĉefe pri la sendanĝerigo de MRI.

Eksteraj ligiloj redakti