Peter Parler (naskiĝinta en 1330 aŭ 1333 en Schwäbisch Gmünd; mortinta la 13-an de julio 1399[1] en Prago) el la familio Parler estis germana skulptisto kaj unu el la plej elstaraj katedralaj arĥitektoj de la mezepoko. Liaj konstruaĵoj apartenas al gotika arĥitekturo. Ekde proksimume 1356 li vivis en Bohemujo, precipe en Prago, kie li kreis siajn plej famajn verkojn.

Peter Parler
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1329 (1329-11-30)
en Schwäbisch Gmünd
Morto 13-an de julio 1399 (1399-07-13) (69-jaraĝa)
en Prago
Tombo Katedralo de sankta Vito
Lingvoj germana
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio
Familio
Patro Heinrich Parler la pli aĝa
Frat(in)oj Johann Parler la pli aĝaMichael Parler
Infanoj Wenzel ParlerJohann Parler la pli juna
Okupo
Okupo arkitektoskulptistokonstruestro • carver
Verkoj Katedralo de sankta Vito
Ponto de Karolo
vdr
Busto de Peter Parler en la triforia galerio de la katedralo de Prago

Vivo redakti

 
Tombomonumento de Peter Parler en la katedralo de Prago

Pri la junaĝo de Peter Parler malmulte estas konata. Li devenis el familio de arĥitektoj en Gmünd kaj ellernis la ŝtontajlistan metion en la katedralkonstrua metiejo de Kolonjo. Lia patro Heinrich Parler la pli maljuna tiutempe estis ŝtontajlisto ĉe la konstruejo de la katedralo de Kolonjo. Li laboris post sia edukado kelkan tempon en Kolonjo, kie li geedziĝis kun Druda aŭ Gertruda, filino de arĥitekto Bartholomäus de Hamm. El ĉi tiu geedzeco originis tri gefiloj, du filoj (Johann Parler la pli juna kaj Wenzel Parler) kaj unu filino.

En la jaro 1360 li posedis domon ĉe la kastelplaco en Prago kaj estis tiutempe elektata kiel laikojuĝisto. Lia unua edzino mortis en la 1360-aj jaroj, ĉar kiam Parler en 1370 reiris al Kolonjo, li devis ordoni pri la heredaĵa parto de sia edzino. Li geedziĝis kun Agnes von Bur kaj akiris samjare duan domon ĉe la kastelplaco je Prago. Ambaŭ domojn li transcedis al sia edzino kaj siaj gefiloj el la dua geedzeco. La aĉetoj de la domoj, la edzinigo de lia filino kaj la nombro de la gefiloj kaŭzis parte juĝprocesojn; Peter Parler estis bonhavulo kaj laboris ĝis sia maljunaĝo. En la jaro 1396 li ankoraŭ estis nomata katedralarĥitekto sur tabulo ĉe la katedralo Sankta Vito, kaj en la jaro 1401 li estas diference al la alikaze nomata mortodato menciita lastan fojon.[2] El siaj gefiloj nun Johann restis en Prago, Wenzel pli malfrue laboris en Nördlingen kaj Vieno.

Dum la husanaj militoj multaj el liaj verkoj estis detruataj kaj la skulptistolernejo malfondata. Memportreto, kiun li mem ĉizis, troviĝas en la triforia galerio de la katedralo Sankta Vito kun lia marko.

Verkaro redakti

Plej fama verko de Peter Parler estas la katedralo Sankta Vito, por kiu imperiestro Karlo la 4-a estis lin vokinta de Schwäbisch Gmünd al Prago kiel katedralarĥitekto, pasiginte en 1356 kelkajn tagojn en Ŝvabujo kaj ankaŭ en Gmünd, kie Peter Parler laboris pri la preĝejo Sankta Kruco. En Prag Parler transprenis la katedralarĥitektan postenon de la mortinta arĥitekto Matiaso el Arras. En la jaro 1358 li ricevis la komision konstruigi la Karlo-Ponton trans la Vultavo. Ĝi estis per 16 duonrondaj arkoj ampleksaj 25 metrojn teĥnika majstraĵo siatempa – konstrua atingaĵo ĝis tiam ne opiniata kiel ebla. La ponto pretiĝis en la tempo de Peter Parler kaj ekde tiam stampas la aspekton de Prago. Lia patro Heinrich Parler la pli maljuna, lia frato Johann kaj li decide partoprenis la konstruadon de la katedralo Sankta Kruco je Schwäbisch Gmünd. Ĝi estas la plej alta gotika halopreĝejo de sudokcidenta Germanujo.

La talento de Peter Parlers montriĝas ne nur laŭ teĥniko vidpunkto, sed ankaŭ en tio, kiel li pludisvolvis la francan katedralideon. Per tio li antaŭpioniris en sia epoko kaj regis la maloftan arton, „ŝanĝi vivoĝojn en arĥitekturon“.

Li finkonstruis la fortikaĵon Karlštejn, kiun estis ekkonstruinta Matthias de Arras en 1334 sen postlasi planajn skizojn. Je tio li forigis la konstruajn malperfektaĵojn, kiujn estis kreintaj aliaj arĥitektoj dum kvar jaroj antaŭ li. Krom tio li konstruis la urban preĝejon de Kolín ĉe Elbo kaj la Karlo-Kortegon en Prago. Kelkaj fontoj opinias lin ankaŭ aŭtoro de la planoj por la katedralo Sankta Barbara en Kuttenberg ĝis la alteco de la arkaĵoj, kies konstruadon realigis lia filo Johann Parler. Kun Peter Parler laboris ankaŭ lia pli aĝa filo Wenzel Parler.

Multaj pli malgrandaj konstruaĵoj, kiujn li mem arĥitektis aŭ realigis fare de liaj lernantoj, ekestis trans la limoj de Bohemujo ĝis Silezio kaj Luzacio kaj ankaŭ en Moravio kaj en la nun bavara Supra Palatinato.

Krom kiel arĥitekto Peter Parler ankaŭ elstaris kiel skuptisto, cizelisto, modelisto kaj pentristo. En Bohemujo li fondis skulptistolernejon. Lia unua propramane kreita figuro ŝajnas esti tiu de Sankta Venceslao, kiun li finfaris en 1360 kaj signis per sia marko; ĝi troviĝas en la katedralo Sankta Vito. La tombomonumento el marmoro, kiun li produktis por kardinalo kaj ĉefepiskopo Johano Očko de Wlašim, montras la perfektan regadon pri teĥniko kaj materialo. Krom tio oni atribuas al Parler kaj al lia skulptista skolo aron da tombomonumentoj por princoj, dum kiam la figuro de reĝo Otokar la 1-a ekskluzive devenus el lia mano. Lian ĥorseĝaron neniigis brulego en la jaro 1541. Inter la katedralaj trezoroj troviĝas relikvujoj, kiujn li produktis laŭ gotika stilo, kaj kiuj estis tiel unikaj, ke aliaj centojn da fojoj imitverkis. Je sia pentra verkado li limiĝis je plurkoloraj elpentradoj de siaj skulptaj verkoj.

Superrigardo pri la konstrua verkaro redakti

En Bohemujo Peter Parler verkis jenajn konstruaĵojn:

Familia nomo redakti

La familia nomo de Peter Parler deduktiĝas de profesia nomo. „Parlerius“ aŭ „parlerus“, pli malfrue „parlier“, signifis majstro de la konstrufako kaj „proparolanto“ de katedralkonstrua metiejo (komp. paroli, parlamento).

Honoradoj redakti

Laŭ Peter Parler nomiĝas la Gimnazio Parler en Schwäbisch Gmünd. La Germana Fondaĵo Monumentprotektado kaj la Ligo de Germanaj Ŝtontajlistoj disdonas ĉiun duan jaroj la Premion Peter Parler al ŝtontajlistoj, kiuj akiris meritojn je la konservema riparado de kulturaj valoraĵoj[3].

Referencoj redakti

  1. Laŭ NDB kaj GND. ADB diference tekstas: „En dokumento el 1401 Peter estas meniciita lastan fojon, li do atingus aĝon de 70 jaroj.“
  2. Bernhard Grueber: Gmünd, Peter (auch Parler). En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Volumo 9, Duncker & Humblot, Lepsiko 1879, pj. 275–279.
  3. Monumente 4/2013, p. 16

Literaturo redakti

  • Bernhard Grueber: Gmünd, Peter (auch Parler). En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 9, Duncker & Humblot, Lepsiko 1879, pj. 275–279.
  • Josef Neuwirth: Peter Parler von Gmund. Dombaumeister in Prag und seine Familie. Ein Beitrag zur deutsch-österreichischen Künstlergeschichte. Clave, Prago 1891.
  • Barbara Schock-Werner: Parler, Peter (Peter Parier von Gmünd). En: Neue Deutsche Biographie (NDB). Band 20, Duncker & Humblot, Berlino 2001, ISBN 3-428-00201-6, p. 72 s.
  • Marc Carel Schurr: Die Baukunst Peter Parlers. Der Prager Veitsdom, das Heiligkreuzmünster in Schwäbisch Gmünd und die Bartholomäuskirche zu Kolin im Spannungsfeld von Kunst und Geschichte. Dissertation. Universität Freiburg im Üechtland 2001. Thorbecke, Ostfildern 2003, ISBN 3-7995-0127-4.

Eksteraj ligiloj redakti