Peter PRZYSTANIAK (prononco [PE:ta pŝisTANjak], naskiĝis dum 1956 en Majenco, Germanio) estas germana pianisto kaj komponisto, kun praparencaj familiaj rilatoj en Pollando. Li studis en la "Akademio pri Son-Arto" en Darmstadt pianon kaj dum 1982 tie ekzameniĝis. Sekve li en la Ŝtata Teatro de Darmstadt laboris kiel muzika gvidanto de la drama teatro. Sekvis tempo kiel memstara muzikisto, en kiu li donis koncertojn en multaj eŭropaj landoj.

Peter Przystaniak
Dum koncerto de la klezmer-muzika ensemblo Colalaila. Novembro 2008.
Dum koncerto de la klezmer-muzika ensemblo Colalaila. Novembro 2008.
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1956 (1956-01-01) (68-jaraĝa)
en Majenco
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pianisto
vdr

Krom sia laboro kiel pianisto li aktivas kiel muzika aranĝisto, komponisto kaj ĥora dirigento. Intertempe li loĝas en Oppenheim kaj instruas ĉe la "Akademio pri Son-Arto" pianon, ĵazan pianon, ĵazharmonian instruadon kaj muzikan praktikadon. Kun la israela klarnetistino Irith Gabriely li dum 1968 fondis la klezmer-muzikan ensemblon Colalaila, tiu de tiam per tradicia juda samkiel klasika muziko, kun ĵazo kaj propraj komponaĵoj de Peter Przystaniak tuteŭrope sukcese koncertas.

Pluraj notaroj kaj instrulibroj pri klezmera kaj klasika muziko de li publikiĝis en renomaj germaniaj muzikaj eldonejoj, interalie Schott (Majenco) kaj Edition Peters (Lepsiko kaj Frankfurto-ĉe-Majno).