Peter REHDER (naskiĝinta la 8-an de marto 1939 en Schwerin) estas germana filologo kaj slavisto.

Vivo redakti

Post studoj de slava filologio ĉe la Universitato de Munkeno li doktoriĝis en 1967 kaj ekasistantis samloke. Post habilitiĝo en 1978 li fariĝis orda profesoro pri slavaj filologio kaj balkanaj studoj. Li restis tie ĝis emeritiĝo en 2004.

Esploris li ade malnovajn lingvajn formojn de la slava lingvaro kaj ĝenerale la sudslavan mondon (lingve kaj literature). Krome li eldonis plurajn seriojn (ekz. "Slavistische Beiträge"; inter 1977 kaj 2019 gazeto "Die Welt der Slaven").

En la 1988-a jaro li kreis Alois-Schmaus-fondaĵon kiun li estris dum longa tempo.

Eksteraj ligiloj redakti