Pēteris Ķiķauka

(Alidirektita el Peteris KIKAUKA)

Pēteris Ķiķauka [Peteris Kjikjaŭka], pseŭdonime P. Kikaŭ, estis latva esperantisto, studento kaj poste profesoro de la greka lingvo en la Universitato de Rigo. Li naskiĝis la 28-an de novembro 1886 en la vilaĝo Mixhanoviĉi (beloruse Міханавіці, ruse Михановичи, jide מיכאַנאָוויטשי), dudek kilometrojn distance de Minsko, translokiĝis al Rigo kaj iĝis esperantisto en 1907, en aĝo de 20 jaroj. Li tradukis al la latva lingvo la esperantlingvan poemon La Espero kaj en 1909 al Esperanto tradukis novelon el la latva lingvo, Vakciniuja krono de Jānis Poruks. La novelo estis la entute unua beletra verko de la latva lingvo tradukita en Esperanton. Ĝi aperis kiel suplemento de la Esperanto-gazeto Riga Stelo kaj tiel atingis ĉiujn legantojn de la gazeto. Pēteris Ķiķauka mortis en 1967.

Pēteris Ķiķauka
Persona informo
Naskiĝo 28-an de novembro 1886 (1886-11-28)
Morto 30-an de novembro 1966 (1966-11-30) (80-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Latvio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 13559
vdr

Verkoj redakti

  • Poruks. La vakciniuja krono. Esperantigita de P. Kikau (13 x 20) 30 paĝoj.
 
 Jen iom post iom, dank’al Esperanto, la verkistoj de la plej malgrandaj lingvaj regionoj akiras grandnombran internacian legantaron. S-ro Kikau indas dankon, ĉar li konatigis la esperantistaron kun latva verko. Mi ĝin legis kun plezuro kaj gratulas la tradukinton pro lia bonega laboro. 
— Belga Esperantisto n018 (apr 1910)