Petersberg (Erfurto)

La Petra Monteto estas la urba monteto de Erfurto.

Elaera foto farita en 2007.

Historio superrigarde redakti

Antaŭe sur la monteto estis estinta frankonia landlima fortikaĵo, poste alvenis la benediktanoj fondontaj la Monaĥejon Sanktaj Petro kaj Paŭlo. Finfine la majencanoj konstruis citadelon. Ĝi konsistas el ok bastionoj (laŭ la senco de horloĝa montrilo): Michael, Johann, Franz, Philipp, Leonhardt, Kilian, Martin, Gabriel. Unuaj modernaj remparfarplanoj estis sub la svedoj, fare de Casper Vogell.

La citadelo redakti

Ĝi estas unu el la tre malmultnombraj fortresoj barokaj tutmonde, kiuj per bona kvalito kaj impona grandego ankoraŭ hodiaŭ impresas. Precipe danke al la ĝis 22 metrojn altaj muroj kun pentrindaj gardo-orieloj, lunetoj kiel ankaŭ ravelinoj. La ĉirkaŭa muroringo estas 2234 metrojn longa kaj eblas laŭiri ĝin ĉe la piedo de la muroj.

Atrakcioj redakti

Porturismaj eventetoj estas la irado tra la gangoj kun torĉoj, la vizito de eta muzeo kaj de plene funkcianta historia bakejo kie oni faris panon unufoje po semajno. Antaŭ ĉio tamen estas imponaj la belvidoj ravaj de sur la Leonard-bastiono, kiu funkcias kvazaŭ kiel balkono super Erfurto. La aranĝo de belvido sur tiu bastiono faritis en 1965. Ĉe bonaj veterkondiĉoj oni vidas ĝis Vajmaro kaj Oberhof. En aprilo 2000 malfermitis en moderna kaj ege pridisputita konstruaĵo informadcentro kaj panorama kafejo kun ĉ. 90 sidlokoj. En septembro 2006 malfermitis 1,8 ha granda "civitana parko" sur la bastionoj Johann kaj Franz (kie estis antaŭe garaĝoj de la polico): pli ol 50 arboj, multaj benkoj, ludiloj, ludejoj kaj herbejoj invitas al ripozumado. Samtempe faritis novaj alirejoj per ŝtuparoj el ŝtalo.

Konstrufazoj redakti

Post la reakiro de Erfurto danke al francaj dungotrupoj la ĉefepiskopo de Majenco ekkonstruigis en 1665 la "Johann-Philipps-burgon". Arĥitekto estis la italo Antonio Petrini. Dum la unua konstrufazo oni konstruis 8 bastionojn laŭ la nova itala sistemo; la komandantejo, la kazernoj kaj la eksteraj muroj venis en 1707/26 en la kuro de novaj plifortigoj laŭ la planoj de Maximilian von Welsch, kiu sekvis la sistemon de Vauban. Finfine inter 1814/73 fariĝis la lasta alikonstruo laŭ la prusa metodo pri citadelaranĝo.

Rezulto estis pli fortikaĵo kontraŭ la Erfurtanoj, ol fortikaĵo por la Erfurtanoj kontraŭ malamikoj de ekstere! Tiam fariĝis ankaŭ la belega ejo de la komandantaro kun la majenca blazono. Proksime bone videblas aliaj defendaranĝoj kiel levoponto, foso, herso, ŝirmbalustradoj. Ekde 1802 regis la prusoj kaj inter 1806-1813 Napoleono. Poste la komplekso estis armea ĝis la 1945-a jaro. Dum la liberigaj militoj kontraŭnapoleonaj la fortikaĵoj ekbrulis. Tiam plejmulte suferis la monaĥeja preĝejo, kiu nelonge post tio fariĝis deponejo soldata. Dum la nacisocialisma tempo troviĝis sur la monto ekzekutejo; dum GDR-tempo estis polica lernejo surmonte. Ekzistis eĉ planoj konstrui tie ĉi loĝdomblokoj. Sur la Petersberg estas ankaŭ la erfurta filio de la Jahn-instanco por la dosieroj de la sekreta servo de GDR.

Ĉe la piedo de la monteto, en la iama malliberejo de Stasi en la Andreo-strato, troviĝas moderna memorig- kaj klerigadloko. Ekde 1999 troviĝas ĉe citadela remparo la Federacia laborjura tribunalo de Germanujo.

Literaturo redakti

  • Rolf Berger: Die Peterskirche auf dem Petersberg zu Erfurt: eine Studie zur Hirsauer Baukunst. 1. Auflage, Wehle, Witterschlick/Bonn 1994, ISBN 3-925267-86-7
  • Mathias Haenchen: Die entwicklungsgeschichtliche Stellung der Klosterkirche auf dem Petersberg bei Erfurt in der Baukunst des europäischen Hochmittelalters. Habilitationsschrift, Dresden 2003
  • O. Kürsten: Der Petersberg: die Akropolis von Erfurt. Band 27, Engelhard-Reyher-Verlag, Gotha 1943
  • Placidus Muth: Über den Einfluß des königlichen Benedictiner Stiftes auf dem Petersberge zu Erfurt, auf die erste Urbarmachung der hiesigen Gegenden .... Beyer & Maring, Erfurt 1798
  • Stiftung Thüringer Schlösser und Gärten : 700 Jahre Erfurter Peterskloster: Geschichte und Kunst auf den Erfurter Petersberg 1103 – 1803. Schnell & Steiner, Regensburg 2004, ISBN 3-7954-1675-2

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti