Petrelo

(Alidirektita el Petreloj)

La petreloj estas komuna nomo por maraj birdoj de la ordo Procelarioformaj, kiu enhavas tri familiojn kune kun tiu albatrosa de Diomedeedoj. Ĉar ili havas tre oldajn fosiliojn ĝis almenaŭ 60 milionoj da jaroj, ili grupiĝas inter malnovaj birdoj, pli malnovaj ol Strutoformaj, kun rilatoj kun pingvenoj kaj kolimboj. Tamen lastaj priserĉadoj montras, ke Kokoformaj (fazanoj, perdrikoj kaj parencoj) kaj Anseroformaj (anasoj, anseroj kaj cignoj) estas pli oldaj. La nomo “petrelo” estas etigo por Petro, kiel Sankta Petro, kiu oni supozas, ke piediris aŭ volis piediri surakve imitante Jesuon. Same petreloj ŝajnas piediri surakve. Ĉiuj membroj de tiu ĉi ordo estas nurmaraj kaj revenas teren nur por bredado.

Pterodroma hasitata
Pterodroma magentae
Pterodroma solandri


La familio Procelariedoj estas grupo de maraj birdoj en la ordo Procelarioformaj, kiu enhavas ankaŭ la familion albatrosan Diomedeedoj, la ŝtormopetrelojn Hidrobatedoj kaj la merĝopetrelojn Pelekanoidedoj.

La familio Procelariedoj estas la ĉefa branĉo de la mezgrandaj “veraj petreloj”, karakterizitaj per unuiĝintaj nastruoj kun meza apartigilo kaj longa eksterna unua flugilplumo. Tiu familio estas pli ofta en sudaj oceanoj sed ne tiom en Norda hemisfero.

Ĝi enhavas:

  • La fulmara grupo
    • genro Fulmarus, Fulmarus glacialis, aŭ fulmaro,
    • Thalassoica antarctica, antarkta petrelo,
    • Daption capensekapensis, kaba petrelo,
    • Pagodroma nivea, neĝa petrelo,
  • La petrela grupo
    • genro Pterodroma aŭ tabanpetreloj, grandaj kaj viglaj mallongbekaj petreloj,
    • genro Bulweria, kun 4 specioj,
    • Lugensa brevirostris, kergelena petrelo,
    • Pseudobulweria rostrata, tahitia petrelo,
  • La prionoj aŭ genro Pachyptila, 6 specioj, ĉiuj sudaj, etaj, fulmarformaj kaj kun filtriloj bekaj,
    • Halobaena caerula aŭ blua petrelo estas ligita al prionoj,
    • genro Calonectris,
    • genro Puffinus,
    • genro Procellaria, de 4 specioj laŭnome petreloj, sed vere estas genetike pli parencaj al pufinoj, do pufinpetreloj.

La familio Hidrobatedoj estas la ŝtormopetreloj aŭ hidrobatoj, etaj marpetreloj kiuj frapflugas ofte post ŝipoj.

La familio Pelekanoidedoj estas 4 specoj de merĝaj petreloj kaj genro Pelecanoides. Ili estas alkaecaj petreletoj de sudaj maroj.

La petrela taksonomio estas komplika kaj kelkaj genroj estas intermezaj.