Petro Levi

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Petro LEVI (franclingve Pierre Lévy), naskita en Parizo la 5-an de majo 1926, estas esperantista verkisto kaj sindikatisto aktiva en la SAT-movado.

Petro Levi
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1926 (1926-05-05) (96-jara)
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Petro LEVI naskiĝis en Parizo la 5an de majo 1926, en katolika, politike konservativa familio. Esperanton li eklernis dum somero 1937 kun sia patro, kaj poste daŭrigis la studadon sola, ĉefe ekde 1945. Tiam li serĉis esperarantistan medion por praktiki la lingvon. Li aliĝis al SAT en 1946, post vana provo ĉe la parizaj neŭtralaj esperantistoj, kiuj obstinis paroli nur franclingve. Tiam senmona, li ne povis mem pagi la kotizon al SAT kaj kredis, ke li ĝuis senpagan aliĝon. Nur post reveno el soldatservo, li eksciis, ke pagis por li alia SAT-ano, Bournazel. Kiam li proponis al li repagi la aliĝmonon, Bournazel rifuzis, kaj konsilis al li eventuale uzi la monon por pagi la aliĝon de alia nepagipova kamarado, en la sama spirito de kamaradeca solidareco.

Studinte agrikulturon, li laboris dum pluraj monatoj en farmbieno ĉe la ĝeneva lago. Post la militservo li dungiĝis kiel teĥnikisto en la Versajla sekcio de la Nacia Instituto pri Agronomia Esplorado, kaj aliĝis al la sindikato CGT en 1947. En 1949, li dum SAT-kongreso en Parizo konatiĝis kun sveda esperantistino, Anna-Lisa Holmberg, kaj translokiĝis al Svedio, kie ili edziĝis en 1950. Li tiam loĝis en vilaĝo apud Skövde, laboris kiel senkvalifika laboristo en cementfabriko Gullhögen inter 1950 kaj 1952, kaj membris en LO, la sveda ekvivalento (sed kun pli granda kvanto da socialdemokratoj) de la franca CGT.

Reveninte en Francion, li post kelkaj provizoraj okupoj eklaboris en la Centro pri Esplorado pri Industriaj Cementoj (CERILH), unue kiel teĥnikisto, kaj poste, akirinte diplomojn en vespera kurso ĉe la Supera Nacia Lernejo pri Teĥnikoj kaj Metioj, kiel inĝeniero. En 1953 li aliĝis al la socialista partio SFIO. Samjare, li iĝis membro de la plenumkomitato de SAT.

En 1957 li forlasis la SFIO-n pro ties militisma politiko en Alĝerio kaj aliĝis al Aŭtonoma Socialista Partio (PSA), kiu iĝis PSU post kunfandiĝo interalie kun UGS. En ĉi tiu partio li aktivis ĝis 1969, kiel sekretario de ĝia loka sekcio en Vilĵŭifo (france Villejuif).

Ekde la 1970-aj jaroj li iom pli vigle aktivis en SAT, interalie kontribuante per multaj artikoloj al Sennaciulo, Sennacieca Revuo, kaj La Juna Penso, kaj prelegante en kelkaj kongresoj. En 1971 li realiĝis al CGT, en 1973 li aliĝis al la Franca Komunista Partio (FKP), kaj iom pli malfrue iĝis membro de la Plenumkomitato de la Federacio de Konstrulaboristoj de CGT. Li membris en la entreprenkomitato de CERILH, en kiu li instruis Esperanton, interalie al kamaradoj de la entreprena komunista ĉelo.

En 1972 li ankaŭ iĝis prezidanto de la plenumkomitato de SAT, kaj klopodis starigi regulajn amikajn rilatojn inter la sindikata movado kaj la SAT-movado, invitante sindikatajn respondeculojn al kongresoj de SAT en Bergamo (1974) kaj Lekturo (1978), kaj mem salutante diversajn internaciajn sindikatajn kunvenojn en la nomo de SAT.

En 1977 li fariĝis membro de la urbestraro de Kaprozo, kiu funkciis ĝis 1982. Li tiam estis unu el la iniciatintoj kaj prezidanto de la Kaproza Laborista Esperanto-Rondo, kiu tiam ĝuis la apogon de urbodomaj instancoj.

Pro siaj sindikataj aktivaĵoj li estis maldungita en 1980, sub diversaj falsaj pretekstoj. Post deksepmonata batalo kaj solidareckampanjo, en kiu, pro sindikata alvoko, partoprenis eksterlande nur esperantistoj, li estis redungita en majo 1982, post labortribunala konstato, ke la motivoj por maldungo estis falsaj pretekstoj. Li laboris ankoraŭ kvar monatojn ĝis antaŭemeritiĝo. Li ne rekandidatis por la plenumkomitato de SAT post 1981 sed plu agadis kadre de ĉi-tiu asocio, interalie kiel membro de la redaktokomitato de Sennaciulo.

En 1994, li kreis en SAT-eca spirito (t.e. kun la celo esperantigi komunistojn, kaj ne komunistigi SAT-anojn) komunistan laborgrupon en SAT en 1994. La grupo evoluis al frakcio en 1996.

Li dum pluraj jaroj ankaŭ instruis ekonomion en la meznivelaj kursoj de la Konstrulaborista Federacio de CGT.

Membro de FET ekde 1973, li alprenis kelkajn respondecojn tie, ĉefe kiel korektanto de ĝia gazeto, Le Travailleur Espérantiste, dum multaj jaroj. Li ankaŭ membras en IKEK, kaj partoprenis en la preparo de la leĝoproponoj favore al Esperanto, deponitaj ĉe la parlamento de Socialistoj en 1970 kaj de komunistoj en 1996-1997.

Inter julio 2005 kaj aŭgusto 2018, li plie estis membro de la konfliktkomisiono de SAT.

En 2009 li elfrancigis la libron de Karlo Kafiero Kompendio de la Kapitalo de Karlo Markso surbaze de la traduko el la itala de Ĵam' Gijom' (James Guillaume), eldonita de la Eldona Fako Kooperativa de SAT.

Inter 2017 kaj 2022, li estis prezidanto de SAT-Amikaro, en momento kiam estis ebleco, ke la asocio estu likvidita manke de homfortoj. Li de tiam ankaŭ estas ĉefredaktoro de La Sago.

Rete legeblaj tekstojRedakti