Malfermi la ĉefan menuon

Petro Mavromiĥalis

Petro MavromiĥalisPetros Mavromichalis (Greke: Πέτρος Μαυρομιχάλης; 1765–1848), konata ankaŭ kiel Petrobejo (Πετρόμπεης), estis la estro de Mani-anoj dum la duono de la 19a jarcento. Lia familio havis longan historion de ribeloj kontraŭ la Otomana Imperio, kiu regadis plej el tio kio estas nun Grekio. Lia avo Georgios kaj lia patro Pierros estis inter la estroj de la Orlova Ribelo.

Petro Mavromiĥalis
Petrobeis.jpg
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1765 (1765-08-06)
en Areopoli
Morto 1-an de januaro 1848 (1848-01-01) (82-jara)
en Ateno
Ŝtataneco Otomana ImperioGrekio
Familio
Patro Pierros Mavromichalis
Frat(in)oj Q12878367 • Konstantinos Mavromichalis • Kyriakoulis Mavromichalis • Antonios Mavromichalis
Edz(in)o Anna Benakis
Infanoj Ilias Mavromichalis • Anastasios Mavromichalis • Georgios Mavromichalis • Ioannis P. Mavromichalis • Dimitris Mavromichalis • Panagiotitsa Mavromichalis
Profesio
Profesio politikisto
Information icon.svg
vdr

En 1818, li iĝis membro de la societo Filiki Eteria, kaj en 1819 li peris formalan pakton inter ĉefaj familioj kapetanaioi. La 17an de Marto, 1821, Petrobejo starigis sian militflagon en Areopoli, efektive markinte la starton de la Greka milito de sendependiĝo. Liaj trupoj marŝis al Kalamata, kaj kaptis la urbon la 23an de Marto.