Petro Panĉ ukraine Петро Панч, pseŭdonimo de Panĉenko Petro (1891-1978) - populara ukraina verkisto, "unu el la plej eminentaj kreantoj de la nova ukraina revolucia literaturo" (S. Sinickij). Li naskiĝis apud Ĥarkivo en familio de radisto, finis Poltavan termezuristan lernejon. Komencis verki en 1921, en 1925 kunfondis Liberan Akademion de l'Proleta Literaturo, kiu estis likvidita en 1927. Verkis multajn rakontojn, novelojn, romanojn. "Bruegis Ukrainio" (“Гомоніла Україна”, 1954) estas lia la plej fama historia romano pri batalo de ukraina popolo en 1638-1649 kontraŭ polaj okupantoj. "Li estis unu el tiuj nemultaj fizike saviĝinta, morale terorigitaj kaj tamen tiuj, kiuj plue restas fidelaj al si, kiuj laŭpove en la plej komplikaj cirkonstancoj de la totalismo subtenas la apenaŭ bruletantan vivon de la ukraina kulturo." (Olesj Honĉar). Laŭreato de Ŝevĉenka ŝtata premio.

Petro Panĉ
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1891 (1891-06-22)
en Valky
Morto 1-an de decembro 1978 (1978-12-01) (87-jaraĝa)
en Kievo
Tombo Baikove Cemetery vd
Etno ukrainoj vd
Lingvoj ukraina vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Сергієвське артилерійське училище vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Subskribo Petro Panĉ
Profesio
Okupo verkisto • prozisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Verkis ankaŭ por infanoj.

En 1931 en Germanio aperis per aparta libreto La morto de Janulans (Leipzig, eldonejo EKRELO) Esperantaj tradukoj de tri liaj rakontoj, interpretitaj de S. Sinickij:

  • La morto de Janulans
  • La vetkurado
  • Letero de Tiĥon


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.