Petro la Iberia

kartvela kristana sanktulo

Petro la Iberia (kartvele: პეტრე იბერი , romanigita kiel: petre iberi) (ĉ. 417-491) estis kartvela princo, teologo kaj filozofo, kiu estis elstara figuro en frua kristanismo kaj unu el la fondintoj de kristana novplatonismo. Kelkaj asertis, ke li estas la aŭtoro konata konvencie kiel Pseŭdo-Dionizio la Areopagano.

Sankta
Petro la Iberia
Persona informo
Naskonomo პეტრე იბერი
Naskiĝo 30-an de novembro 399 (0399-11-30)
en Iberio
Morto 30-an de novembro 490 (0490-11-30) (91-jaraĝa)
en Yavne-Yam
Religio Kartvela Ortodoksa Eklezio vd
Ŝtataneco Iberio vd
Familio
Dinastio Chosroid dynasty vd
Profesio
Okupo kaligrafo • filozofo vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Liaj plenumoj inkluzivas fondi la unuan kartvelan monaĥejon en Betleĥemo kaj iĝi la episkopo de Majuma proksime de Gazao. La plej malnovaj kartvelaj surskriboj Bir el Qutt mencias Petron kun lia patro.[1].

Diversaj orientaj eklezioj opinias, ke li eble deviiĝis de la kalcedona doktrino. Ĉi tiuj Eklezioj (armena, kopta, ktp) kredas, ke Petro la Iberia estis miafizisto kaj kontraŭkaldeona, dum ĉi tiu vidpunkto ne estas kundividita de la kartvela ortodoksa eklezio. Kvankam liaj biografioj ne diskutas ĉi tiun aferon, iuj el la fakuloj, kiuj subtenas la armenajn fontojn, akceptas la ideon, ke li estis kontraŭ-kalcedona, dum aliaj ne. Ekzemple, David Marshall Lang kredas je la ebleco, ke li estis monofizito, dum Shalva Nutsubidze kaj Ernest Honingmann kredas, ke li estis novplatona filozofo[2].

Referencoj redakti