Petrópolis

(Alidirektita el Petropolo)

Petropolo (portugale Petrópolis "Urbo de Petro"), estas agrabla urbo en Ŝtato Rio-de-Ĵanejrio, fondita por esti somera ĉefurbo de Brazilo. Ĝia nomo devenas de la nomo de brazilaj imperiestroj, Petro la 1-a kaj Petro la 2-a. Ankoraŭ nune vivas tie brazilaj princoj, idoj de imperiestroj, pro tio, Petropolo estas alinomita "Imperia Urbo". Ankaŭ kelkfoje (tre malofte), brazilaj prezidentoj iras al Petropolo estri tie dum somero kaj la urbo iĝis brazila ĉefurbo dum kelkaj tagoj.[1]

Petrópolis
urbo
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Brazilo
Ŝtato Rio-de-Ĵanejrio
Fondita 16-a de Marto 1843
Poŝtkodo 25680-000
Retpaĝaro www.petropolis.rj.gov.br
Politiko
Urbestro Rubens José França Bomtempo
Demografio
Loĝantaro 312 183  (2006)
Loĝdenso 360 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 31′ S, 43° 12′ U (mapo)-22.5125-43.198333333333Koordinatoj: 22° 31′ S, 43° 12′ U (mapo)
Alto 838 m
Areo 811 km² (81 100 ha)
Horzono UTC-03:00 [+]
Petrópolis (Rio-de-Ĵanejrio)
Petrópolis (Rio-de-Ĵanejrio)
DEC
Petrópolis
Petrópolis
Situo de Petrópolis

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Petrópolis [+]
vdr
Muzeo en Petrópolis
Muzeo en Petrópolis

Esperanto en Petropolo redakti

Tie loĝis la unua brazila Esperantisto, d-ro Jácome Martins Baggi de Araujo, supera juĝisto en subŝtato Rio-de-Ĵanejrio, kiu sciis Esperanton jam en 1896, kaj ĝin uzadis por sia korespondado kun fremdlandaj Esperantistoj kaj pri ĝi skribadis en la gazetaro. En 1910 tie okazis la 3-a Brazila Kongreso de Esperanto.

En 1945, Aquiles Lando Carmo reprezentis lokan movandon en 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

José Varanda, el Petrópolis, estis ano de organiza komitato de 1-a Esperanto-Kunveno de Ŝtato Rio de Janeiro, kiu okazis en Niterói de la 5-a ĝis la 7-a de novembro 1953.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Emperor Street (1860-1870). Alirita 2013-08-24.