Petrus ALFONSI (ankaŭ Petrus Alfunsis Alfonsus, Aldefonsi, arabe: پيتروس الفونسى; antaŭ 1075 en Hispanujo - post 1130 en Hispanujo) estis hispana kuracisto kaj aŭtoro de la verko Disciplina clericalis. Lia iama juda nomo estis Moses Sefardi. Laŭ propraj vortoj li unue estis rabeno kaj alinomiĝis nur post la bapto en la 29.6.1106 en la katedralo de Huesca. La nomo Alfonsi eble aludas al reĝo Alfonso la 1-a (Aragono) kies privata kuracisto li verŝajne estis.

Petrus Alfonsi
Persona informo
Naskonomo Moshé Sefardì
Naskiĝo 30-an de novembro 1061 (1061-11-30)
en Huesca
Morto 1-an de januaro 1140 (1140-01-01) (78-jaraĝa)
Religio judismokatolikismo vd
Lingvoj mezepoka hispana lingvo • Mezepoka latinoarabahebrea vd
Ŝtataneco Aragonio vd
Profesio
Okupo astronomo • teologo • verkistotradukisto • astrologo • rabenokuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 
Traduko de astronomia verko de Al-Ĥorezmi fare de Alfonsi.

Inter 1110 kaj plej malfrue 1116 li forlasis Hispanujon por kelkaj jaroj en la direkto de Anglujo kaj poste li troveblis en Franclando kion atestas lia letero Epistola ad peripateticos in Francia (ĉ. 1116)[1]; tie li rekomendis al studentoj francaj preferi la pli bonan arablingvan literaturon priastronomian ol la malnovajn tradiciajn latinajn reklamante ĝenerale pri studoj de astronomio kaj astrologio. Alfonsi trejnitis en tradicioj hebrea kaj araba, konis bonege Talmudon kaj arablingvajn verkojn pri filozofio, medicino kaj astronomio. Li ja havis multe da influo kiel provas ke ne malpli ol 160 manuskriptoj de verkoj liaj konserviĝis. Laŭ unu manuskripto li estis intertempe privata kuracisto de la angla reĝo Henriko la 1-a. Sed en 1121 li certe estis denove ĉe la kortego de la aragona reĝo Alfonso la 1-a.

Alfonsi verkis skribitaĵojn ne nur natursciencajn sed ankaŭ teologiajn, el ili rimarkindas Dialogi contra Iudaeos, dialogo fikcia inter kristano kaj judo (fakte inter la iama judo Alfonsi-Sefardi kaj la konvertiĝinta kristano Alfonsi). Tie la interrilatoj inter la du religiaj pritraktatas kaj ĉefe atakatas talmudaĵoj ĉar ili kontraŭus tute la sciencojn kaj la astronomion. Kaj la juda religio (laŭ talmudaj tradicioj) kaj islamo malkongrueblaj taksatas kun modernaj sciencoj, kontraŭe al kristanismo. 65 konataj manuskriptoj ankoraŭ hodiaŭ klarigas ties efikon kiel kontraŭjudismilo[2] kiu influis i.a. la ideojn de Petro la Venerinda, Joakimo el Fiore kaj Vincento de Bovajso. Samloke Alfonsi ankaŭ solene deklaras, ke nur naturscienca esplorado kondukos al la vera ekkono de Dio.

Lia plej konata verko estas sendube la ĉ. en 1115 skribita traktaĵo Disciplina clericalis, kolekto de etaj novelaj rakontoj, legendoj kaj fabeloj en konekso kun sentencoj kaj intergeneraciaj dialogoj inter patroj kaj filoj por ilustri homajn kondutojn. Temas do pri la plej malnova, konserviĝinta latinlingva Ekzemploj-kolekto de la Mezepoko. Ilia efekto en la eŭropa literaturo samgrandas kiel ekz. verkoj de Bocaccio kaj Chaucer kaj ili ankaŭ disvastigis rakontomotivojn el la Oriento.[3] En niaj tagoj tiaj mallnogaj tekstoj en relative facile komprenebla latina lingvo eniris lernolibrojn latinajn modernajn en gimnazioj germlingviaj. Ili kvazaŭ servu kiel transira literaturo inter la gramatika bazlernigfazoj kaj la legado de la klasikuloj romiaj.[4]

Alfonsi nombriĝis inter la unuaj viroj portantaj sciencon araban al Anglujo kaj tie disĉiplis al li ekz. Adelardo de Bath kaj Walcher de Malvern. De Alfonsi oni posedas ankaŭ tradukon de la verko Zīĝ al-Sindhind de Al-Ĥorezmi en formo de astronomiaj tabuloj (kun multaj eraroj; poste prilaboris la tuton Adelardo de Bath). Ili datumeblas de 1116. Lia dialogo inter certa instruisto kaj disĉiplo kun la titolo Humanum proficuum tre bedaŭrinde pereis; ĝin citis en 1208 Petrus Cornubiensis.

Identigo de Alfonsi kun Petro el la fama tradukskolo de Toledo, kiu tradukis laŭ komisio de Petro la Venerinda tradukis kune kun Roberto el Ketton la Koranon (ĝis 1143), malklaras kaj eĉ tute maljesatas fare de James Kritzeck.[5]

Referencoj redakti

  1. Angla traduko enhavatas ĉe John Tolan: Petrus Alfonsi and his medieval readers, 1993
  2. John Tolan, Petrus Alfonsi, Encyclopedia of Islam, Brill, dua eldono 2012
  3. Jürgen Stohlmann, Orient-Motive in der lateinischen Exempla-Literatur des 12. und 13. Jahrhunderts, ĉe: Albert Zimmermann, Ingrid Craemer-Ruegenberg (eld.), Orientalische Kultur und europäisches Mittelalter, De Gruyter 1985, p. 126
  4. Nicolas Benzin (eld.): Beiträge zur Kulturgeschichte des Judentums und der Geschichte der Medizin, Band 1, Nicolas-Benzin-Stiftung, Frankfurt/Main 2009, p. 121.
  5. James Kritzeck, Peter the Venerable and Islam, Princeton UP, 1964, p. 56

Literaturo redakti

  • Petri Alfonsi Dialogus. Kritische Edition mit deutscher Übersetzung. Herausgegeben von Carmen Cardelle de Hartmann, Darko Senekovic, Thomas Ziegler, übersetzt von Peter Stotz, Firenze : SISMEL - Edizioni del Galluzzo 2018. ISBN 978-88-8450-861-4.
  • Pietro Alfonsi: Die Kunst vernünftig zu leben. disciplina clericalis. Prezentas kaj tradukis Eberhard Hermes. Artemis, Zürich 1970,
  • Cristiano Leone (eld.); Pietro Alfonsi: Disciplina clericalis. Sapienza orientale e scuola delle novelle. Salerno Editrice, Romo 2010, ISBN 978-88-8402-689-7.
  • Cristiano Leone (eld.); Pietro Alfonsi: Alphunsus de Arabicis eventibus. Studio ed edizione critica. Accademia Nazionale dei Lincei, Romo 2011 (Atti della Accademia Nazionale dei Lincei. Anno CDVIII-Classe di Scienze morali, storiche e filologiche. Memorie Serie IX - Volume XXVIII - Fascicolo 2)
  • N. Höhl: Petrus Alfonsi. Ĉe: Lexikon des Mittelalters. Volumo 6 (2002) p. 1960-1961
  • Helmut Quack (eld.): Der Dieb auf dem Mondstrahl – lateinische Geschichten aus Morgen- und Abendland. Buchner, Bamberg 1999, ISBN 3-7661-5215-7. (= Transit, 5)
  • Thomas Ricklin: Der Dialogus des Petrus Alfonsi. Eine Annäherung. Ĉe: Klaus Jacobi (eld.): Gespräche lesen. Philosophische Dialoge im Mittelalter. Tübingen 1999, ISBN 3-8233-5425-6, p. 139–155.
  • Charles Julian Bishko: Peter the Venerable’s Journey to Spain. In: Studia Anselmiana. 40 (1956).
  • John Tolan: Petrus Alfonsi and his medieval readers, Gainesville: University Press of Florida 1993

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Petrus Alfonsi en la germana Vikipedio.