Petrus CANISIUS, vere: Pieter Kanijs, (naskiĝs la 8-an de majo 1521 en Nimego, mortis en la 21-an de decembro 1597 en Friburgo) estis nederlanda jezuito kaj teologo.

Sankta
Petrus Canisius
Petrus Canisius sur kuprogravuraĵo, ĉ. 1600
Petrus Canisius sur kuprogravuraĵo, ĉ. 1600
Persona informo
Petrus Canisius
Naskonomo Pieter Kanis
Naskiĝo 8-an de majo 1521 (1521-05-08)
en Nimego, Duklando Geldern,  Sankta Romia Imperio
Morto 21-an de decembro 1597 (1597-12-21) (76-jaraĝa)
en Friburgo, Svisa Ĵurkomunumo,  Sankta Romia Imperio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Hispana Nederlando vd
Alma mater Universitato de Kolonjo vd
Profesio
Okupo universitata instruisto • katolika sacerdoto • teologo vd
Aktiva en IngolstadtMunkenoInnsbruckFriburgo vd
Verkado
Verkoj Parvus catechismus catholicorum, ...
Administranto de Vieno
Dum 1554-1555
Antaŭulo Christoph Wertwein
Sekvanto Anton Brus von Müglitz
Sanktulo, Doktoro de eklezio
Beatigo 1864 de Pio la 9-a
Kanonizo 1925 de Pio la 11-a
Festotago 21-a de decembro, 27-a de aprilo
Atributoj kranio, krucifikso, kateĥismo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

En 1543 li iĝis la unua germano membriĝanta al la ordeno de la jezuitoj. Li fondis multloke en Germanujo centrojn de la Socio de Jesuo kaj instruis i.a. ĉe la universitatoj de Kolonjo, Ingolstadt kaj Vieno.

En 1546 li estis ordinita pastro kaj en 1547 la episkopo de Aŭgsburgo alvokis lin al Koncilio de Trento, kiel teologo.

Li gvidis unurange la kontraŭreformacion. Zorgante pri la katolika renovigo de la germanaj landoj, li kromnomiĝis dua apostolo de Germanlando.

Li loĝis ĉefe en Bavario, en Vieno, en Prago, en Pollando. Ekde 1580 li loĝis en Friburgo, en Svislando, kie li mortis la 21-an de decembro 1597. Lia nevo estis la fama historiisto, juristo kaj eldonisto Heinrich Canisius.

Rolo en la Eklezio redakti

En 1925 li estis proklamita sanktulo kaj doktoro de Eklezio. Liaj festotagoj estas la 27-a de aprilo (ĉefe en Germanujo) kaj la 21-a decembro (aliloke).

Verkoj redakti

  • Kölner Taulerdruck (kiel eldonisto), 1543
  • Summa doctrinae christianae, 1555
  • Catechismus minimus, 1556
  • Parvus catechismus catholicorum, 1558

Li ege famiĝis pro siaj tri katekismoj, adaptigitaj al diversaj aĝogrupoj, kiuj estis reeldonitaj plurfoje ĝis la 20-a jarcentoj en grando eldonokvanto.

Eksteraj ligiloj redakti