Petrus Jonæ Helsingus

episkopo de Strängnäs ekde 1586 ĝis sia morto
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Petrus Jonæ Helsingius.

Petrus Jonæ Helsingus (* Hälsingland, en 1538 - Strängnäs, la 4-an de decembro 1607)[1] estis episkopo de Strängnäs ekde 1586 ĝis sia morto. En 1562, li studis en la Universitato de Rostock, kaj post ses jaroj li fariĝis profesoro pri teologio en la Universitato de Upsalo. Pro la persekutoj de la reĝo Johano la 3-a li fuĝis al Funbo. Reveninte, li estis arestita kaj laŭ reĝa decido kaj forpelita al malproksima urbo en la rusa limo. En aŭtuno de la sama jaro, li sukcesis eskapi. Li rapidis al Nyköping kaj restis sub la protekto de la duko Karolo la 9-a (1550-1611). Sed, kiam li konsideris sin nesekura tie, li transpasis la landlimojn de Bohuslän kaj de tie al Lubeko.

Petrus Jonæ Helsingus
Sveda episkopo de Strängnäs
Regado 15861607
Antaŭulo Nicolaus Olaui
Sekvanto Petrus Kenicius
Persona informo
Naskiĝo 1538
en Hälsingland,  Svedio
Morto 4-a de decembro 1607
en Strängnäs,  Svedio
Religio Luteranismo
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo
Universitato de Rostock
Familio
Edz(in)o Sigrid Olafsdotter vd
Profesio
Okupo profesoro • teologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Reveninte sub la protektado de la duko, li estis ordinita vikario de Nyköping. Kiam la posteno en Strängnäs vakiĝis la duko nomumis lin episkopo de tiu diocezo, kontraŭ la volo de la tiama reĝo.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti